La Komunuma Ĉarto (angle Charter of the Commonwealth) estas Ĉarto kiu kolektas la valorojn de la Komunumo de Nacioj same kiel la engaĝiĝo de tias 53 membraj ŝtatoj kun la defendo de egalaj rajtoj, demokratio kaj tiel plu. Ĝi estis proponita en la Kunsido de Ŝtatestroj de la Komunumo de Nacioj de 2011 en Perth, Aŭstralio, adoptita la 19an de Decembro 2012 kaj oficiale subskribita de la reĝino Elizabeto la 2-a en "Marlborough House", sidejo de la Komunumo de Nacioj, Londono, en la Tago de la Komunumo, nome 11a de Marto 2013.

Komunuma Ĉarto
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Totalo de dek ses kernaj principoj estas skizitaj en la ĉarto, ĉefe, demokratio, homaj rajtoj, internaciaj paco kaj sekureco, toleremo, respekto kaj komprenemo, esprimlibereco, separado de povoj, regado de la leĝo, bona regado, daŭripova disvolviĝo, protektado de la medio, aliro al sansistemo, edukado, manĝo kaj ŝirmo, seksegaleco, gravo de junuloj en la Komunumo, agnosko de la necesoj de malgrandaj ŝtatoj, agnosko de la necesoj de vundeblaj ŝtatoj, kaj finfine, la rolo de la civila socio.

Referencoj redakti