Londona Deklaracio

La Londona Deklaracio estis deklaracio akceptita de la Konferenco de Ĉefministroj de la Komunumo de Nacioj de 1949 pri la afero de la pluigo de la membreco de Barato en la Komunumo, nome asocio de sendependaj ŝtatoj kiuj estis iam parto de la Brita Imperio, post la transiro de Barato al respublika konstitucio.

Redaktita de la barata ŝtatestro V. K. Krishna Menon,[1] la Deklaracio proklamis la interkonsenton de la Ĉefministroj por la pluigo de la membreco de Barato en la organizaĵo post ĝi iĝis respubliko. Per tiu deklaracio, la Registaro de Barato esprimis sian akcepton de la Reĝo de Unuiĝinta Reĝlando kiel "la simbolo de la libera asocio de la sendependaj membraj nacioj kaj tiel kiel Estro de la Komunumo de Nacioj."

La Declaration Deklaracio temis nur pri Barato, konsiderita escepta kazo, kaj ĝi konfirmis, ke ankaŭ aliaj membroj de la Komunumo de Nacioj devas komuna respekto al la Krono. Tamen ĝi establis antaŭaĵon ke respublikismo ne estis neakordigebla kun la membreco en la organizaĵo.[2]

Notoj redakti

  1. Brecher citas la negocado kiu kondukis al la kreo de la moderna Komunumo de Nacioj, p. 20 en la verko de Brecher, India and World Politics: Krishna Menon’s View of the World, Oxford University Press, London 1968.
  2. "although it was asserted that the case of India depended upon its own special circumstances, it has inevitably been regarded as having established a precedent. Common allegiance could not, after the Prime Ministers' Declaration of April, 1949, be posited as a fundamental rule of the Commonwealth association, though it is conceived that recognition of the Queen as "Head of the Commonwealth" is, at least for the present, such a rule. The constitutional status of the Members of the Commonwealth other than India was not intended to be changed by the 1949 Declaration; and the words of 1926 and 1931, reciting their "common allegiance to the Crown," were reaffirmed." S. A. de Smith, The Royal Styles and Titles, The International and Comparative Law Quarterly, Aprilo 1953, p. 265.