Ludoj de la Komunumo de Nacioj

La Ludoj de la Komunumo de Nacioj (angle Commonwealth Games) estas internacia, plursporta okazaĵo, kiu estas organizata je ĉiuj kvar jaroj. En ĝi partoprenas eminentaj atletoj el la landoj de la Komunumo de Nacioj. La atletoj nombras averaĝe kvin mil. La Federacio de la Ludoj de la Komunumo de Nacioj (Commonwealth Games Federation) estas la organizaĵo, kiu responsas pri la administrado kaj kontrolo de la ludoj. Ĝia sidejo situas en Londono.

Ludoj de la Komunumo de Nacioj
Commonwealth Games
emblemo
ripetiĝanta sporta evento
plursporta evento • internacia konkurso
Komenco 1930 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La unuaj ludoj okazis en 1930 en Hamilton (Ontario, Kanado). Estas nuntempe 54 membroj en la Komunumo de Nacioj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti