Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj

centra institucio de la Komunumo de Nacioj

La Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj estas la ĉefa interregistara agentejo kaj centra institucio de la Komunumo de Nacioj. Ĝi respondecas pri faciligo de kunlaboro inter la membroŝtatoj; organizante renkontiĝojn, inkluzive de la ŝtatestraj kunvenoj; helpi kaj konsili pri politika evoluo; kaj disponigante helpon al landoj en efektivigado de la decidoj kaj politikoj de la komunumo.

Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj
la domo de Marlborough en Londono, sidejo de la sekretariejo
la domo de Marlborough en Londono, sidejo de la sekretariejo
organizaĵo
Komenco 1965 vd
Geografia situo 51° 30′ 18″ N, 0° 8′ 9″ U (mapo)51.505-0.13583333333332Koordinatoj: 51° 30′ 18″ N, 0° 8′ 9″ U (mapo)
Sidejo Marlborough House
Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj (Granda Londono)
Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj (Granda Londono)
DEC
Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj
Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj
Map
Sekretariejo de la Komunumo de Nacioj
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Sekretariejo havas statuson de observanto en la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi situas en la domo de Marlborough en Londono, Britio, iama reĝa loĝejo kiun ĝi ricevis fare de reĝino Elizabeto la 2-a, kapo de la komunumo de nacioj.

Historio redakti

La sekretariejo estis establita fare de registarestroj en 1965, transprenante multajn el la funkcioj de la oficejo pri rilatoj al la Komunumo de Nacioj ("Commonwealth Relations Office") de la registaro de Britio gvidate de la ĉefministro, kiel parto de grava restrukturigo de la organizo de la komunumo. En la sama tempo, Britio sukcesis pri rekomendado de la kreado de la fratinorganizo de la Sekretariejo, la fondaĵo Commonwealth Foundation estis fondita por kreskigi neregistarajn rilatojn kaj la antaŭenigon de la komunumaj reto de civilaj socioj. Aliaj provoj de membroŝtatoj krei similajn centrajn korpojn antaŭe fiaskis, kiel medicina konferenco (proponita de Nov-Zelando), evolubanko (Jamajko), kaj institucio por satelitaj komunikadoj (Kanado).

La kreado de la Sekretariejo mem estis disputiga afero. Britio kaj aliaj long-establitaj landoj esperis bremsi la tajdon de vastiĝo de nacikomunuma membreco por malhelpi la diluon de ilia tradicia potenco ene de la komunumo de nacioj (precipe post la akcepto de Kipro). Tio eble implikis du-nivelan komunumon, postulante la daŭrigon de la organizo de komunuma kunlaboro per renkontiĝoj, prefere ol centra administrado. Tamen, la novaj afrikaj membroj estis pli fervoraj krei sendependan interregistaran "centran klarejon" (kiel priskribis ĝin Kwame Nkrumah de Ganao) por forigi potencon de la pli malnovaj regnoj.

Milton Obote de Ugando estis la unua kiu proponis specife titolitan "sekretariejon", kiu tiam estis formale proponita fare de Eric Williams de Trinidado kaj Tobago, kiu deziris vidi ĝin bazita sur la sekretariejoj de [[Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj], EEK (la Eŭropa Ekonomia Komunumo) kaj OAU (la Organizaĵo por Afrika Unueco).

Pli fruaj provoj ĉe la formado de centra sekretariejo estis faritaj kaj malsukcesis. La registaro de Aŭstralio proponis la establadon kvar fojojn (en 1907, 1924, 1932, kaj 1944), dum la registaro de Nov-Zelando ankaŭ faris proponojn en 1909 kaj 1956.

Strukturo redakti

La Sekretariaro estas regata de la Ĝenerala sekretario de la Komunumo de Nacioj kiu estas elektita de la registarestroj de la Komunumo de Nacioj por ne pli ol du kvar-jaraj regotempoj. Tiu Ĝenerala sekretario kaj du deputitaj ĝeneralaj sekretarioj estras la diviziojn de la Sekretariaro. La nuntempa Ĝenerala sekretario estas Patricia Scotland, el Dominiko, kiu enposteniĝis la 1-an de aprilo 2016, sukceedante al Kamalesh Sharma de Barato (2008–2016). La unua Ĝenerala sekretario estis Arnold Smith de Kanado (1965–75), sekvita de Siro Shridath Ramphal de Gujano (1975–90), ĉefo Emeka Anyaoku de Niĝerio (1990–99), kaj Don McKinnon de Nov-Zelando (2000–2008).