La Santomea ibiso (Bostrychia bocagei), konata ankaŭ kiel Nana oliveca ibiso, estas draste endanĝerita birdo kiu estas endemia de Sao-Tomeo kaj Principeo. Iam estis konsiderata subspecio de la pli granda Oliveca ibiso, sed ĝi estas nune klasita kiel distinga specio. Bostrychia olivacea estis disigata en B. olivacea kaj B. bocagei. La Nana oliveca ibiso aŭ Santomea ibiso, Bostrychia bocagei, de Santomeo diferencas el la kontinentafrika Oliveca ibiso, B. olivacea, de okcidenta kaj centra Afriko pro grando de fligiloj, beko, tarso 58-70 mm, vosto, bekokoloro (palbruna kun palruĝa ĉe supra bordo kaj pinto kontraŭ tutpala al brikruĝa en rothschildi), kaj koloro de supraj partoj (sed verdeca kaj bronzkoloraj nuancoj de aliaj rasoj), plus evidenta sed ankoraŭ ne tre bona dokumentata voĉodiferenco.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Santomea ibiso
Santomea ibiso
Santomea ibiso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Treskiornitedoj Threskiornithidae
Genro: Bostrychia
Specio: B. bocagei
Bostrychia bocagei
(Chapin, 1923)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

La Santomea ibiso havas: flugilojn 248 mm longajn; bekon 73 mm longan; tarson 52 mm longan; kaj voston 95 mm longan; do ĝi estas sufiĉe pli malgranda ol la Oliveca ibiso. La kapo estas oliveca kun nigra ĉirkaŭokulo kaj ĉe la bekobazo. La flugilkovriloj kaj dorso estas iomete bronzkolore nuancaj.

Ĝi estas ĉefe silentema, sed kaze de ĝenado ĝi elsendas variajn tusecajn gruntojn, kaj akran hupadon dum irado al ripozejo. Ties alvoko povas esti priskribita ankaŭ kiel emfaza kàh-gàh kàh-gàh.

Habitato kaj ekologio redakti

Ĝi troviĝas en unuaranga arbaro sub 450 m altitude. Ĝi manĝas ĉe la arbara grundo kun disa subkreskaĵaro, ĉefe kie la grundo estis tuŝita de aproj, kaj en marĉaj areoj borde de akvofluoj.

Populacio kaj minacoj redakti

La tre malgranda populacio de Santomeaj ibisoj enhavas nur ĉirkaŭ 50 al 249 individuoj. Pro tio, ĝi estis listita kiel draste endanĝerita ĉe la IUCN ruĝa listo.

Enmetitaj specioj povus negative efiki super la nombroj de tiuj birdoj. Habitatoperdo estas alia minaco, kaj disvolviĝo de ŝoseoj pliigis aliron al iame malproksimaj areoj. Ili povas ankaŭ esti ĉasataj. Oni proponis nacian parkon kaj la protekton de minacataj specioj en Santomeo, sed ĝis nun tiuj arbaroj estas neprotektataj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti