Malfermi la ĉefan menuon

Konstantin Aleksandroviĉ Trutovskij (ruse Константин Александрович Трутовский; la 9-an de februaro 1826 en Kursk — la 29-an de marto 1893 en Jakovlevka, Belgoroda provinco) estis rusa ĝenrisma pentristo kaj ilustristo.

Konstantin Trutovskij
Trutovskiy KA.jpg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1826 (1826-01-28)
en Kursk, Flag of Russia.svg Rusia Imperio
Morto 17-an de marto 1893 (1893-03-17) (67-jara)
en Kursk Governorate
Lingvoj rusa lingvo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Profesio
Profesio inĝeniero • pentristo
Information icon.svg
vdr

Kiel studento en Sankt-Peterburgo, li faris la unuan konatan portreton de Fjodor Dostojevskij,[1] (lia samstudanto en la inĝeniera lernejo). Li estis implikita en la Petraŝevskij-Rondo, sed evitis areston. En 1849 li revenis al la relativa sekureco de la familia bieno, kiun li heredis post la morto de sia patrino.[2] Li pentris en lokaj vilaĝoj, kaj vizitadis Sankt-Peterburgon kaj Moskvon nur por aranĝi ekspoziciojn.[3]

Krom la pentraĵoj, li ilustris kelkajn verkojn de Nikolai Gogol, Miĥail Lermontov, Marko Vovĉok, Taras Ŝevĉenko kaj Ivan Krilov. Per sia unua edziĝo li parenciĝis al la verkisto Sergio Aksakov. Lia tria edzino estis flanka posteulo de la verkisto Aleksandro Gribojedov.[1]

Kelkaj pentraĵojRedakti

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Brief biography @ RusArtNet. Alirita la 5an de septembro 2019.
  2. "Его картины знал народ" de Vladimir Stepanov @ Kurskaja Pravda. Alirita la 5an de septembro 2019.
  3. Brief biography @ Russian Painting.