Idioto (rusa filmo, 1958)

"Idioto" estas mondfame konata verko far Fjodor Dostojevskij granda rusa verkisto, kies unuan parton titolitan "Idioto. Nastasia Filipovna" surekranigis en 1958 reĝisoro Ivan Pirjev. Kvankam la dua parto kaj daŭrigo ne aperis laŭ kondiĉoj, kiujn la reĝisoro ne kapablis ŝanĝi, sed la filmo mem estas tute sufiĉa por prezenti trajtojn de la protagonistoj kaj kompreni moralon de la libro.

Idioto. Nastasia Filipovna
filmo
Originala titolo Идиот. Настасья Филиповна
Produktadlando Sovetunio
Originala lingvo Rusa lingvo
Kina aperdato 1958
Daŭro 115 min
Ĝenro dramo
Kameraado Valentin Pavlov
Reĝisoro(j) Ivan Pirjev
Produktisto(j) Mosfilm
Scenaro Ivan Pirjev
Loko de rakonto Rusia Imperio
Muziko de Nikolaj Krjukov
Ĉefrolantoj Jurij Jakovlev, Julia Borisova, Nikita Podgornij
Produktinta firmao Mosfilm
Distribuo Mosfilm
IMDb
vdr

Ekde 1910 la romano estis filmita: kvarfoje en Rusio, dufoje en Francio, unufoje en Germanio, Britio, Pollando, Ĉeĥio, Japanio kaj Hindio. Plurfoje la spektaklo "Idioto" aperis sur scenejoj de diversaj teatroj.

La filmo gajnis kelkajn premiojn de la prestiĝaj enlandaj kaj eksterlandaj kinofestivaloj.

Temo redakti

Fine de 1867 juna rusa princo Lev Nikolajeviĉ Miŝkin revenas Sankt-Peterburgon el Svisio, kie li kuracis sin. Entrajne li interkonatiĝas kun riĉa negocisto Parfjon Rogoĵin, kiu rakontas pri sia amo al belulino Natasia Filipovna Baraŝkova (en la filmo ŝia familia nomo Baraŝkova ne estas menciita).

En la ĉefurbo la princo vizitas generalon Epanĉin, kies edzino Elizaveta Prokofievna estas lia parencino. Dum reciproke plezura konversacio kun ŝi kaj ŝiaj tri filinoj li ankaŭ vidas la portreton de Nastasia Filipovna aparteninta al Gavrila (aŭ Ganja) Ivolgin, sekretario de la generalo. Ŝia vizaĝo estis blindige belega, fiera, plena de malestimo kaj kaŝita suferado, kiu tuŝas lin profunde.

La princo ekkonas iujn detalojn: ŝia deloganto Tockij intencas svati ŝin al Ganja kaj doti sepdek kvin mil rublojn por liberiĝi de ŝi kaj edziĝi al unu el filinoj de Epanĉin.

Tamen Rogoĵin ankaŭ volas edziĝi al Nastasia kaj proponas al ŝi pli valoran monsumon je cent mil rubloj. La marĉando okazas endome de Ivolgin, kiun ĉeestas lia patrino kaj fratino. Ambaŭ virinoj tute malaprobas ĉi-okazaĵon kaj la fratino eĉ kraĉas en la fratan vizaĝon. Tiu volis frapi ŝin, sed la princo detenis la brakon de furioza Ganja kaj mem ricevis vangofrapon. "Ho, kiel vi hontos pri sia ago!" , en ĉi-frazo estas lia nekomparebla mildeco.

Iom poste la princo faris amkonfeson al Nastasia kaj eldiris deziron al geedziĝo. Tamen ŝi restis tre dankema al li, sed ne volis rompi lian junan vivon. Tiutempe Rogoĵin alportis rulon kun cent mil rubloj, kiun Nastasia ĵetis en la fajroplenan kamenon por ekzameni avidecon de Ganja, de kiu ŝi postulis eltiri la rulon per la nudaj manoj kaj akiri ĝin. Sed tiu ne sukcesis eltoleri ŝian kapricon kaj svenis.

Tiam ŝi per fajroprenilo eltiris la rulon kaj donis ĝin al Ganja senkondiĉe kaj forveturis kune kun Rogoĵin.

Eksteraj ligiloj redakti