Eugène Sue
Eugène SUE (naskiĝinta la 10-an de decembro 1804 en Parizo, mortinta la 3-an de aŭgusto 1857 en Annecy) estis franca verkisto kaj kuracisto.
Eugène Sue | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Marie Joseph Sue |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1804 en Parizo |
Morto | 3-an de aŭgusto 1857 (53-jara) en Annecy, ![]() |
Tombo | Annecy-le-Vieux |
Lingvoj | franca lingvo |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Lycée Condorcet |
Subskribo ![]() | |
Familio | |
Patro | Jean-Joseph Sue |
Profesio | |
Profesio | romanisto • verkisto • politikisto |
Verkoj | La Misteroj de Parizo |
VivoRedakti
En 1823 li partoprenis la kampanojn en Hispanujo kaj poste diversajn vojaĝojn al Ameriko kaj Okcidentaj Indioj. En 1827 li vizitis Grekion kunbatalonte la batalon de Navarino. Poste li forlasis la militaĵojn por ekokupiĝi pri pentrado. Sed pro instigo de amikoj li publikigas romanan poeziaĵon titolita »Kernock le pirate« (1830). La granda furoro igis lin dediĉi sin tute al verkado. Li do iĝis pioniro de la mara romano franclingva. Post kiam aperis ankoraŭ aliaj romanoj samĝenraj (krome ankaŭ historiaj verkoj de malgranda valoro, nome: »Histoire de la marine française« / 1835–37, 5 vol., kaj »Histoire de la marine militaire chez tous les peuples« de 1841), li komencis verki romanojn etikajn. Tre plaĉis al li rakonti dekadencon kaj senmoralecon; tiaĵoj oftis en la seria verko »Mystères de Paris« (1843, 10 vol.), kiu havis multajn tradukojn. La sukceso grandega kondukis Sue tute al la ĝenro de sociala romano. Inter tiaj romanoj menciindas »Le Juif errant« (1845, 10 vol.; ĝi havis same grandan sukceson kiel la verko »Mystères«); »Martin, l'enfant trouvé« (1847, 12 vol.); »Les sept péchés capitaux« (1847–49, 16 vol.); »Les mystères du peuple« (1849, 16 vol.), por kiu li akuzitis pro ribeligemo kaj senmoraleco; »La famille Jouffroy« (1854, 7 vol.); »Les secrets del'oreiller« (1858, 7 vol.).
En 1850 li elektitis deputito por la ekstremismaj maldekstruloj. Post la puĉo de 1851 li devis forlasi Franclandon kaj vivis en Annecy. Li ankaŭ provis skribi kelkajn dramojn, sed tio fiaskis.
FontoRedakti
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 19. Leipzig 1909, p. 187, kio legeblas tie ĉi interrete.