Leteroj Elsubteraj

romano de Teodoro Dostojevskij

Leteroj Elsubteraj (ruse Записки из подполья, Zapiski iz podpol'ja) (1864) estas novelo de Fjodor Dostojevskij. Oni konsideras ĝin la unua ekzistadisma verko en la mondo. Ĝi sin prezentas kiel eltondaĵo el la vagantaj memoraĵoj de amara, izolita, nenomita rakontanto (kutime aludata far kritikistoj kiel la Subterulo) kiu estas emerita ŝtatoficisto loĝanta en Sankt-Peterburgo.

Записки изъ подполья
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fjodor Dostojevskij
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1864
Ĝenro novelo • filozofia fikcio
Loko de rakonto Sankt-Peterburgo
vdr

Intriga resumo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La novelo dividiĝas en du partojn.

La Unua parto redakti

Parto 1 plu dividiĝas en tri ĉefajn sekciojn. Mallonga enkkonduko elmetas plurajn enigmojn kies signifoj estos disvolvataj. En sekcioj du, tri, kaj kvar temas pri suferado kaj sufer-ĝuado; en sekcioj kvin kaj ses pri intelekta kaj morala ŝanceliĝo kaj pri konscia "inerci"-senago; en sekcioj sep tra naŭ pri teorioj pri racio kaj avantaĝo; la lastaj du sekcioj resumas kaj faras transiron en Parton 2. Parto 1 sin fokusas ĉefe sur la deziron de la homo sin distingi disde la naturo. Ĝi ellaboriĝas ne nur en koleron al aŭtoritato kaj moralo, sed ankaŭ al kaŭzado mem. Milito priskribiĝas kiel popola ribelo kontraŭ la premiso, ke ĉio bezonas okazi cele, ĉar la homo faras farojn sencelajn, kaj tio estas kio regas la homan historion. Due, la deziron de la rakontanto por doloro kaj paranojo (kiu paralelas la konduton de Raskolnkov en Krimo kaj puno) ekzemplas dentodoloro, pri kiu li diras ke la homoj ĝin priĝemas nur por propagi sian suferadon al aliaj pro la krueleco de la socio (kaj li decidas unun havi), kaj la paranojo amasiĝas en lia kapo ĝis ke li ne plu povas rekte rigardi siajn kunlaborantojn en la okulojn.

La ĉefa afero estas ke la subterulo jam atingas staton de neniofarado. Malkiel plej multaj homoj, kiuj tipe agas venĝocele pro tio, ke ili kredas, ke justeco estas la celo (dum ĝi vere estas sinserva idiotaĵo), li konscias la problemon. Pro tio, kvankam li sentas deziron por venĝo, li estas nepova ĝin plenumi kaj liaj sentoj koleraj do vekiĝas, ĉar restas al li simple senti kulpon de tio ke li eĉ pensas pri venĝo. Li sentas, ke aliuloj kia li ekzistas, tamen li daŭre cerbumas super sia kolero anstataŭ super agado kiu evitigus la problemojn kiuj lin tiel ĉagrenas. Li eĉ konfesas iupunkte, ke li preferus esti senaga pro mallaboremo. La unua sekcio ankaŭ donas severan kritikon de determinismo kaj la movado de la homaro klopodadi fari skizon pri homa agado, kion la subterulo mencias figure de simpla matematika problemo (2x2=4). Li diras, ke malgraŭ la homara provo krei la "Kristalan Palacon" (aludo al fama simbolo en la libro Kion fari? de Ĉerniŝevskij, la homaro ne povas eviti la simplan fakton ke kiu ajn povas kiam ajn decidi agi kontraŭ tio, kion oni konsideras bona, simple por aserti sian ekziston.

La dua parto redakti

La dua parto estas la efektiva rakonto mem kaj konsistas el tri ĉefaj segmentoj kiuj kondukas al plievoluigo de la super-konscio de la subterulo. La unua estas lia obsedo kun iu oficiro kiu formovis lin kvazaŭ meblon ĉe drinkejo. Li vidas la oficiron surstrate kaj cerbumas kiel atingi venĝon, iamfine decidante kolizieti kun li, kion li faras, trovante je sia surprizo, ke la oficiro ŝajnas eĉ ne rimarki ke tio okazis.

La dua segmento okazas ĉe ĉefmanĝa festeno kun kelkaj malnovaj lernejaj amikoj bondezire adiaŭanta Zverkov-on ĉe ties foriro servi militistare. La subterulo ilin malamis kiam li pli junis, sed post hazarda vizito ĉe Simonov, li decidas renkontiĝi kun ili ĉe la dirita loko. Ili forgesis informi lin ke la tempon ili ŝanĝis je la sesan anstataŭ la kvina, do li frue alvenas. Post mallonge li endisputaĉis kun la tri, deklarante ĉiom el sia malamo pri socio uzante ilin kiel simbolon pri tio. Fine, ili foriras sen li al sekreta bordelo, kaj poste tiun vesperon li furioziĝinte tienas konfronti Zverkov-on unu fojon por ĉiam, senkonsidere al tio, ĉu oni lin bategos aŭ ne. Tie li renkontas kaj seksumas kun Lisa, juna prostituitino.

Li vekiĝas kaj la tria segmento komenciĝas. Iomtempe sidadinte, la subterulo konfrontas Lisa-on, kiu komence malŝanceliĝis, sed iamfine konsciiĝas la malfeliĉon de sia situacio kaj kiel ŝi malrapide fariĝos senutila kaj sinkados pli kaj pli profunden ĝis kiam neniu plu ŝin volos. La penso morti tiel hontindan morton konsciigas ŝin pri sia situacio, kaj tiam ŝi trovas sin ravata de la ŝajne akra kompreno de la subterulo pri sociaj malbonoj. Li donas al ŝi sian adreson kaj foriras. Post tio, lin venkas la timo, ke ŝi efektive alvenos al lia kaduka apartamento, kaj meze de disputo kun lia servisto, ŝi alvenas. Tiam li malbenas ŝin kaj maldiras ĉion kion li jam diris al ŝi, dirante, ke fakte li estis priridadanta ŝin kaj li rediris la veron pri ŝia mizera situacio. Proksimiĝante la finon de sia korŝira kolero li larmoziĝis dirinte, ke li nur celis potencon super ŝi kaj deziris ŝin hontegigi. Li komencis sin kritiki, kaj diras ke li fakte estas hororigita de la propra malriĉeco kaj hontigita de la propra situacio. Lisa konstatas kiel mizera li estas kaj ili brakumas. La subterulo elkrias Ili — ili ne allasos min — mi — mi ne povas boni! Post tio li ankoraŭ fikondutaĉas al ŝi kaj antaŭ ŝia foriro li ion puŝas en ŝian manon kion ŝi ĵetas sur la tablon. Tio estis kvinrubla bileto. Li provas kapti ŝin dum ŝi eliras sur straton, sed ne povas trovi ŝin kaj neniam denove de ŝi aŭdas. Li memoradas tiun momenton kiel ion, kio lin malfeliĉigas kiam ajn li pri ĝi pensas, ankoraŭ denove pruvante la fakton de la unua sekcio, ke lia kolero al socio kaj lia nepovo kongrue al ĝi agadi faras lin nepova konduti pli bone ol ĝi.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Beletra signifo kaj kritikado redakti

La Subterulo fariĝis ordinara karakter-tipo en multaj verkoj kiuj sekvis la novelon. Li ĉeestas en Anna Karenina de Lev Tolstoj figure de la karaktero Nikolaj Levin, en Fako n-ro 6 de Anton Ĉeĥov, kaj en Catch-22 de Joseph Heller figure de Yossarian, la 28-jara kapitano en la armea aer-kopuso kiu havas hepatan problemon.

Kiel multaj el la romanoj de Dostojevskij, Leteroj Elsubteraj estis malpopulara inter la beletraj kritikistoj en Sovetunio, pro ĝia malkaŝa malakcepto de socialisma utopiismo kaj ĝia portreto pri homoj kiel malraciaj, neregeblaj, kaj malkunlaboremaj. Ankaŭ lia pretendo ke homaj bezonoj neniam povos kontentiĝi eĉ per teĥnologia progreso kontraŭas marksismajn kredojn. Multaj ekzistadismaj kritikantoj, notinde Jean-Paul Sartre, konsideris la novelon antaŭiranto de ekzistadisma pensado kaj inspiraĵo al siaj propraj filozofioj.

La filozofo Friedrich Nietzsche tre impresiĝis je Dostojevskij, pretendante, ke Dostojevskij estas unu el la malmultaj psiĥologoj de kiuj mi ion lernis, kaj ke Leteroj Elsubteraj kriis veron el la sango. Leteroj Elsubteraj havas protagoniston kiu povas esti konsiderata ekzemplo de tio, kion Nietsche nomis Lasta Viro.[mankas fonto]

La romanon menciis ankaŭ Paul Schrader kiel influantaĵo kiam li verkis la scenaron por la filmo Taxi Driver (taksia ŝoforo), kiu havas ekzistadismajn temojn. Efektive, la filmo citas Dostojevskijon en la linio: Mi estas soleca viro de Dio.

Oleg Liptsin adaptis la novelon Leteroj Elsubteraj por la teatra scenejo. La mondan premieron oni agendigis por San-Fransiska malfermo en la aŭtuno 2006.

Eksteraj ligiloj redakti