Triunua Katedralo (Sankt-Peterburgo)

La Triunua Katedralo (ruse Троицкий собор, Troickij sobor, ruse Троице-Измайловский собор, Troice-Izmailovskij sobor, foje nomita Troickij Katedralo) estas malfrua ekzemplo de la Empira stilo, konstruita inter 1828 kaj 1835 laŭ desegno de Vasilij Stasov. Ĝi situas en Sankt-Peterburgo, Rusio, sude de la Admiralejo en Izmajlovskij Prospekt, proksime al la metrostacio de la Teknologia Instituto.

Triunua Katedralo
ortodoksa katedralo [+]

LandoRusio

SituoSankt-Peterburgo
- alteco80 m [+]
- koordinatoj59° 54′ 58″ N, 30° 18′ 21″ O (mapo)59.91611130.305833Koordinatoj: 59° 54′ 58″ N, 30° 18′ 21″ O (mapo)

ArkitektoVasily Stasov

Estiĝo1828

Triunua Katedralo (Sankt-Peterburgo) (Sankt-Peterburgo)
Triunua Katedralo (Sankt-Peterburgo) (Sankt-Peterburgo)
DEC
Lokigo de Sankt-Peterburgo en Eŭropa Ruslando

Map
Triunua Katedralo

Vikimedia Komunejo:  Trinity-Izmailovsky Cathedral [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La katedralo kun la Kolono de Gloro en 2011.

La rusortodoksa katedralo, kiu povas gastigi ĝis 3000 vizitantojn, estis restaŭrita post jaroj de forgeso. Honore al la venko en la Rus-Turka Milito (1877–1878), kiam la rusoj liberigis Bulgarion el la dominado de la Otomana Imperio, oni konstruis memorkolonon antaŭ la norda fasado de la katedralo en 1886. La katedralo estis agnoskita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1990.[1]

La 25-an de aŭgusto, 2006, dum rekonstrua laboro, la ĉefa kupolo de la katedralo falis post incendio, same kiel unu el la malgrandaj kupoloj.[2] La katedralo estis restaŭrita kaj remalfermita en 2010.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

59° 54′ 58″ N 30° 18′ 21″ O / 59.91611 °N, 30.30583 °O / 59.91611; 30.30583 (mapo)