Lev Tolstoj

rusa verkisto
(Alidirektita el Lev Tolstoi)
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Aleksej Konstantinoviĉ Tolstoj aŭ Aleksej Nikolajeviĉ Tolstoj.

Lev Nikolajeviĉ TOLSTOJLeo TOLSTOJ (ruse Лев Николаевич Толстой; [Lev NikoLAjeviĉ TalstOJ]; naskiĝis la 9-an de septembro 1828, mortis la 20-an de novembro 1910) estis rusa verkisto.

Lev Tolstoj
Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (Dekjaro de 1880)
Lev Nikolajeviĉ Tolstoj (Dekjaro de 1880)
Persona informo
Толсто́й Лев Никола́евич
Naskiĝo 9-an de septembro 1828
en Jasnaja Polana, Rusia imperio
Morto 20-an de novembro 1910
en Astapovo, Rusia imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pneŭmonito vd
Tombo Jasnaja Polana vd
Religio ortodoksismo vd
Nacieco ruso
Lingvoj rusafrancaangla vd
Loĝloko Yapeeva Street • Dzerzhinsky Street, 11/2 • Tolstoy Urama, 25/68 • Pyatnitskaya Street • Lev Tolstoy Street • Denezhnyy Lane vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Imperia Kazana Universitato vd
Subskribo Lev Tolstoj
Familio
Dinastio Familio Tolstojo vd
Patro Nikolay Tolstoy vd
Patrino Mariya Volkonskaya vd
Gefratoj Mariya Tolstaya • Nikolay Tolstoy vd
Edz(in)o Sofia Tolstaja vd
Infanoj Sergej TolstojTatiana Suĥotina-Tolstaja • Ilya Tolstoy • Lev Lvoviĉ Tolstoj • Maria L'vovna Tolstaya • Andrey Tolstoy • Mikhail Tolstoy • Aleksandra Tolstaja vd
Parencoj Ilya Andreyevich Tolstoy • Tatyana Tolstoy-Paus • Nikita Ilyich Tolstoy • Fyokla Tolstaya • Viktoria Tolstoy • Pyotr Olegovich Tolstoy • Vladimir Tolstoy vd
Profesio
Alia nomo Л. Н. Т. • Л. Н. vd
Okupo verkisto, novelisto
Laborkampo filozofio • beletro vd
Aktiva en Rusia Imperio vd
Aktiva dum 1847–1910 vd
Verkado
Ĝenroj realisto
Verkoj Milito kaj Paco
Anna Karenina
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Jasnaja Polana, kiel filo de nobela bienposedanto. Li studis orientajn lingvojn kaj juron en Kazan, sed ĉesigis la studadon por okupiĝi pri la administrado de la gepatra bieno. Post militservo kaj kelkaj vojaĝoj eksterlanden, li decidis resti en Jasnaja Polana. Li tiam engaĝiĝis interalie por la instruado de vilaĝaj infanoj kaj dediĉis sin pli forte al verkado. En 1901 li pro siaj verkoj, kiuj propagandis senaŭtoritatan kristanismon, estis eksigita el la Rusa Ortodoksa Eklezio. En novembro de 1910 li forlasis sian familion por pasigi la ceteron de sia vivo en soleco. Tio fariĝis lia lasta vojaĝo. Li mortis mallonge poste en stacidomo de Astapovo.

Originoj redakti

La familio Tolstoj estis bone konata familio de malnova rusa nobelaro kiu ŝajne devenas el mita nobelo nomita Indris priskribita de Pjotr Tolstoj kiel alveninta "el Nemec, el la teroj de Cezaro" ĝis Ĉernigov en 1353 kun siaj du filoj Litvinos (aŭ Litvonis) kaj Zimonten (aŭ Zigmont) kaj "druĵina" de 3 000 personoj.[1][2] Kvankam la vorto "Nemec" estis delonge uzita por priskribi nur germanojn, tiam ĝi estis aplikita al ajna eksterlandano kiu ne parolas la rusan (el la vorto nemoj kun la signifo muta).[3] Indris estis poste konvertita al Orienta Ortodoksismo, kun la nomo Leontij, kaj liaj filoj kiel Konstantin kaj Feodor. La nepo de Konstantin nome Andrej Ĥaritonoviĉ estis kromnomita Tolstij (tradukebla kiel dika) fare de Basili la 2-a de Moskvo post li translokiĝis el Ĉernigov al Moskvo.[1][2]

Pro la paganaj nomoj kaj la fakto ke Ĉernigov tiam estis regata de Dmitri la 1-a Starŝij, kelkaj esploristoj konkludis, ke ili estis Litovoj kiuj alvenis el la Grandprinclando Litovio.[1][4][5] Krome, oni ne trovis mencion de Indris en la dokumentoj de la 14-a ĝis la 16-a jarcentoj, dum la malnovrusaj kronikoj pri Ĉernigov uzitaj de Pjotr Tolstoj kiel referenco perdiĝis.[1] La unuaj dokumentitaj membroj de la familio Tolstoj vivis dum la 17-a jarcento, tial oni konsideras Pjotr Tolstoj mem ĝenerale kiel la fondinto de la nobela familio, ricevinte la titolon de grafo el Petro la Granda.[6][7]

Vivo kaj kariero redakti

 
Lev Tolstoj 20-jarulo, ĉirkaŭ 1848,

Tolstoj naskiĝis en Jasnaja Poljana, familia bieno 12 km sudokcidente de Tula, kaj 200 km sude de Moskvo. Li estis la kvara el kvin filoj de grafo Nikolai Iliĉ Tolstoj (1794–1837), veterano de la Patriota Milito de 1812, kaj de la Princino Marija Tolstaja (denaske Volkonskaja; 1790–1830). Lia patrino mortis kiam li estis du-jaraĝa kaj lia patro kiam li estis naŭ-jaraĝa.[8] Tolstoj kaj liaj gefratoj estis zorgitaj de parencoj.[9] En 1844, li ekstudis juron kaj orientajn lingvojn en la Universitato de Kazano, kie instruistoj priskribis lin kiel "kaj nekapabla kaj nedeziranta lerni".[8] Tolstoij lasis la universitaton en la mezo de siaj studoj,[8] revenis al Jasnaja Poljana kaj poste pasigis multan tempon en Moskvo, Tula kaj Sankt-Peterburgo, sekvante komfortan kaj plezuran vivostilon.[9] Li ekverkis dum tiu periodo,[8] ekzemple sian unuan novelon Infaneco, fikcia rakonto de sia propra junaĝo, kiun oni publikigis en 1852.[9] En 1851, li okazigis al si grandajn vetludajn ŝuldojn, kaj tiukadre li iris kun sia pli aĝa frato al Kaŭkazo kaj aliĝis al la armeo. Tolstoy servis kiel juna artileria oficiro dum la Krimea Milito kaj estis en Sevastopolo dum la 11a-monata sieĝo de Sevastopolo en 1854–55,[10] inklude ĉe la Batalo ĉe la rivero Ĉernaja. Dum la milito li estis agnoskita pro sia kuraĝo kaj promociita al rango de leŭutenanto.[10] Li estis impresita pro la nombro de mortoj okazigitaj en la milito,[8] kaj lasis la armeon post la fino de la Krimea Milito.[9]

 

Lia sperto en la armeo, kaj du vojaĝoj tra Eŭropo en 1857 kaj 1860–61 konvertis Tolstoj-n el diboĉema verkisto de privilegia sociklaso al neviolenta kaj spiritema anarkiisto. Aliaj samtempuloj kaj samlandanoj kiuj sekvis similan vojon estis Aleksander Herzen, Miĥail Bakunin kaj Pjotr Kropotkin. Dum sia vizito de 1857, Tolstoj atestis publikan ekzekuton en Parizo, traŭmata sperto kiu markis la ceteron de lia vivo. En letero al sia amiko Basilij Botkin, Tolstoj skribis: "La vero estas, ke la ŝtato estas konspiro cele ne nur al ekspluatado, sed super ĉio al koruptado de siaj civitanoj... Tial, mi neniam servos plu al iu ajn registaro."[11] La koncepto de Tolstoj pri neviolentoahimsa estis plifortigita kiam li legis la germanlingvajn tradukojn de la tamila verko Tirukkural.[12][13] Li poste trempiĝis en tiu koncepto kun la pensaro de Mahatma Gandhi tra sia "Letero al Hinduo" (nome al Tarak Nath Das, kiam la juna Gandhi korespondis kun li serĉante konsilon.[13][14][15]

 
Portreto de Tolstoj fare de Ilja Repin (1887).

Lia eŭropa veturado en 1860–61 formis kaj lian politikan kaj lian literaturan disvolviĝon kiam li renkontiĝis kun Victor Hugo. Tolstoj legis la ĵus finita verko de Hugo Les Misérables. La similaj priskriboj de batalscenoj en la romano de Hugo kaj en Milito kaj Paco de Tolstoj indikas tiun influon. La politikan filozofion de Tolstoj influis ankaŭ vizito en Marto 1861 al la franca anarkiisto Pierre-Joseph Proudhon, tiam loĝanta en ekzilo sun falsa nomo en Bruselo. Tolstok reviziis la tuj aperontan publikigaĵon de Proudhon nome La Guerre et la Paix ("Milito kaj Paco" en franca), kaj poste li uzis la titolon por sia majstroverko. Ambaŭ homoj parolis ankaŭ pri edukado, kiel Tolstoj verkis en siaj priedukaj notlibroj: "Se mi rakontas tiun konversacion kun Proudhon, estas por montri, ke, en mia persona sperto, li estis la nura homo kiu komprenis la signifon de edukado kaj de la presita gazetaro en nia epoko."

Ebria pro entuziasmo, Tolstoj revenis al Jasnaja Poljana kaj fondis 13 lernejojn por la filoj de rusaj kamparanoj, kiuj ĵus estis emancipitaj el servuteco en 1861. Tolstoj priskribis la principojn de la lernejoj en sia eseo de 1862 nome "La lernejo de Jasnaja Poljana".[16] Lia edukaj eksperimentoj estis mallongdaŭraj, parte pro la ĉikanado fare de la carista sekreta polico. Tamen, kiel rekta antaŭaĵo de la Lernejo Summerhill de A.S. Neill, la lernejo de Jasnaja Poljana[17] povas juste esti konsiderata la unua ekzemplo de kohera teorio de demokratia edukado.

Familio redakti

 
Geedzoj Tolstoj en 1910

La 23-an de septembro 1862 Lev Tolstoj edziĝis al Sofia Andrejevna Bers, kun kiu li travivis 48 jarojn. La geedzoj havis 13 gefilojn, el kiuj maturiĝis nur ok.

  • 1. Sergej (28.06.1863 - 23.12.1947)
  • 2. Tatiana (04.10.1864 - 21.09.1950)
  • 3. Ilja (22.05.1866 - 11.12.1933)
  • 4. Lev (20.05.1869 - 18.10.1945)
  • 5. Maria (12.02.1871 - 27.11.1906)
  • 6. Pjotr (13.06.1872 - 09.11.1873)
  • 7. Nikolaj (22.04.1874 - 20.02.1875)
  • 8. Barbara (naskiĝis kaj mortis novembre 1875)
  • 9. Andrej (06.12.1877 - 24.02.1916)
  • 10.Miĥail (20.12.1879. - 19.10.1944)
  • 11.Aleksej (31.10.1881 - 18.01.1886)
  • 12.Aleksandra (18.06.1884 - 26.09.1979)
  • 13.Ivan (11.03.1888 - 23.02.1895)

Sian literaturan agadon Tolstoj komencis per taglibroj. En 1852 li publikigis sian membiografion Detstvo (= Infanaĝo), en 1854 sekvis Otroĉestvo (= Knaboaĝo) kaj en 1856 aperis Junost (= Junaĝo). Siajn spertojn dum la militservo li priskribis interalie en Sevastopolskie Rasskazi (1855/56). La plej famaj verkoj de Tolstoj tamen estiĝis post lia reveno al sia naskiĝloko: ekz. Vojna i mir (= Milito kaj Paco), ses-voluma historia romano pri la tempo de la napoleonaj militoj aperinta 1865-69, kaj Anna Karenina, romano pri geedza paro, aperinta en 1878.

Lia lasta verko, Haĝi Murat aperis postmorte en 1912.

Kredoj redakti

 
Tolstoj kune kun genepoj: Ilia kaj Sonia en Jasnaja Polana.

Malgraŭ esti nobelo, Tolstoj emis al anarkiismaj revoluciaj konceptoj (vidu La Regno de Dio estas ene de vi). Tolstoj estis influita de la penso de Karl Marx, kvankam li malkonsentis kun li pri multaj aferoj.

Tolstoj kredis, ke homa historio estas historio de pura forteco, kaj vidis ĉiun homan organizon kiel mekanismo celanta la uzon de forto. Laŭ lia penso, ĉiu provo plenumi la leĝon kaj krei registaran aparaton estas manipulado de la reĝimo, celita kontroli homojn kontraŭ sia propra bono.

Tolstoj kredis, ke estis la intenca iluzio eltrudita de supre al la publiko. Tiu iluzio igis lin kredi, ke deca homa vivo ne povas esti kondukata sen la helpo de registaro. Laŭ Tolstoj, la aŭtoritatoj laboras por konvinki la individuon, ke li estas senscia kaj ne kapablas prizorgi siajn proprajn aferojn, kaj laŭ lia opinio, ĉi tio estas la sola kialo por la daŭra ekzisto de iu ajn registaro.

Tolstoj kredis, ke konscio pri ĉi tiu iluzio, kaj provo eviti ĝin, kondukos al la estingo de la reĝimo kaj malebligo de la eneca en ĝi perforto. Tolstoj tamen kredis, ke iu ajn uzado de forto kontraŭ li verŝajne kreos la saman situacion de devigo kaj perforto, kaj tial kontraŭis ĉian aktivan agon kontraŭ la aŭtoritatoj.

Sub la influo de marksismo, Tolstoj kredis, ke posedo de tero kaj kapitalo estas alia formo de devigo.

Kvankam en la duon-feŭda rusa realeco de lia tempo, en kiu la regado de la tero estis en la manoj de la nobelaro, kiu formis parton de la registara aparato, tamen Tolstoj agnoskis la proprigon de la tero kaj kapitalposedo kiel parton de la registara institucio (male al Marx, kiu vidis ĝin kiel aparta klaso konstruita sur kapitalisma merkato, anstataŭ feŭda). Sekve, Tolstoj argumentis, ke privataj laboroj estu preferataj ol publikaj laboroj (male al Marx, kiu vidis privatan laboron kiel la fonton de kapitalo). Liaj pozicioj estis kandelo ĉe la piedoj de Narodnikoj en la rusa pro-popola intelektularo.

Tolstoj alvokis ĉiujn homojn ne partopreni en iu ajn registara institucio, kaj preferis vivon bazitan sur la privata merkato. Komprenante, ke ĉi tion ne povas fari ĉiuj homoj, li argumentis, ke la persono devas redukti sian partoprenon en registaro kiel eble plej multe, evitante publikajn servojn, evitante ŝtatoficon, preferante malaltan ŝtatan postenon al alta, kaj simile.

Tolstoj estis konsiderita pacisto, kaj estis unu el la unuaj, kiuj postulis militan rifuzon. Laŭ Tolstoj, la solvo al militoj kaj registara perforto estas amasa nea movado por perforto. Tamen li kontraŭis klopodojn organizi tian movadon, ĉar ĉi tiuj laŭ li estis fonto de plua estonta devigo.

Kontraŭe al ĉi tiu pozicio de Tolstoj, multaj subtenantoj ekestis, kiuj estis influitaj de lia penso kaj provis establi anarkiajn organizajn formojn. Plej famaj estas la tolstojaj komunumoj - anarkiist-kooperaj kolonioj, kiuj estiĝis tra Rusio kaj fariĝis simbolo de anarkia setlejo.

Kiel parto de sia laboro kiel edukisto, Tolstoj verkis plurajn ĵurnalojn en la kampo de edukado, kaj kredis je senmetoda anarkia edukado.

Tolstoj estis vegetarano kaj asertis, ke "la elekto manĝi viandon subpremas la plej altan spiritan kapablon en la homo: tiu de simpatio kaj kompato por vivaj estaĵoj kiel li."

Tolstoj abstinis de seksa vivo post havi 13 infanojn (5 mortis). Ĉi tiu abstinado kreis severajn alfrontojn inter li kaj lia edzino, 16 jarojn juna. Ĉi tiuj aferoj speguliĝas en la angla filmo The Last Station enscenegita en 2010.

Verkoj redakti

 
La Regno de Dio estas ene de vi.

Tolstoj estis akuzita pri ekstremismo redakti

La 11-an de septembro 2009 Rostova Distrikta Tribunalo deklaris, ke la eldiro de Lev Tolstoj, laŭ ekspertoj, "kontraŭulo de la Rusa Ortodoksio":

"Mi konvinkiĝis, ke la doktrino de la [Rusa Ortodoksa] Eklezio estas teorie insida kaj malutila malvero, praktike do kolekto de plej krudaj superstiĉoj kaj magio, tute kaŝanta tutan sencon de la kristana doktrino". (Citita de la Respondo al la Sinodo)[18][19]

—- estas eldiro, formanta negativan rilaton al la Rusa Ortodoksa Eklezio[20], tial la publikaĵo[21], inkludanta tiun eldiron, estis deklarita kiel "ekstremisma materialo" [22][23][24]

La 8-an de decembro 2009 la Supera Kortumo de Rusio konfirmis tian juĝan decidon[25][26]. Por pli komplete bildigi la pensadon de Tolstoj rilate religion kaj aparte kristanismon utilas raporti pri lia sinteno dum la kunveno de Florenco en la jaro 1861. Li diris: "(...) Miaj principoj havas siajn bazojn en la Evangelio kaj tial mi povis akcepti la allogan inviton al tiu ĉi kunveno kiun mi partoprenas por pritrakti la manieron revenigi la kristanan religion al siaj komencaj fontoj, puraj kaj klaraj, kaj por rekonstrui Eklezion unuecan kiu ĝin ekspliku kaj reprezentu, transformante kaj ame kunfandante ĉiujn kristanajn ekleziojn nun ekzistantajn... Mi aplaŭdas tial la proponon kunigi la kristanajn ekleziojn al unusola realo, kiu havu sian ĉefon en la Roma Papo kaj bazon de sia ekstera organizo-konduto en la Kavourana formulo "libera eklezio en libera ŝtato", kaj kiel fundamenton de sia penso-agado la principojn de Kristo kaj de la Evangelio".[27].

Tolstoj kaj Esperanto redakti

Tolstoj simpatiis kun Esperanto kaj mem onidire ellernis ĝin dum inter tri kaj kvar horoj. En 1889 Tolstoj esprimis sian apogon al la verko de Zamenhof, kaj poste plurfoje ripetis sian favoran opinion, kaj permeson por tradukado de siaj verkoj en Esperanton. En 1894 du ĵurnaloj en Odeso publikigis leteron de Tolstoj kiun li finis jene: "Mi vidis multajn fojojn, kiel homoj tenadis sin malamike unuj kontraŭ la aliaj nur danke al la meĥanika malhelpo por reciproka komprenado. Kaj tial la lernado de Esperanto kaj la vastigado de ĝi estas sendube kristana afero, kiu helpas al la kreado de la Regno de Dio, tiu afero kiu estas la ĉefa kaj sola difino (=destino) de la homa vivo". [28]

Omaĝe al Tolstoj kreiĝis la moskva Esperanto-klubo "Lev Tolstoj".La iniciatinto de la klubo estas rusia esperantisto Anatolo Gonĉarov. Li organizis en 1987 amasajn Esperanto-kursojn en Domo de Kulturo en centro de Moskvo (Str. Volĥonka, 13).[29]. Ĉefa agado de la klubo estas efektivigo de regulaj (kelkfoje monate) kunvenoj de moskvaj esperantistoj, helpo al komencantaj esperantistoj pri lernado de la lingvo, akiro de literaturo en Esperanto kaj pri Esperanto[30]. La klubo estis organizanto de kelkaj regionaj kaj tutrusiaj esperantistaj renkontiĝoj. Sub patronado de la klubo formiĝis novaj kluboj kaj esperantistaj grupoj, ekzemple "Moskva Asocia Junulara Esperantista", turista klubo "Migranto", kluboj "Galanto", "Arbato". En 1990 la klubo estis kuniniciatinto de "Moskva Gazeto" (1990 - 1995). La klubanoj aktive vojaĝis al internaciaj kongresoj kaj renkontiĝoj[31]. Ekde fondiĝo de la klubo grandan parton de la agado havis literatura-tradukista agado.

Esperantisto Victor Lebrun kaj biografio pri Tolstoj redakti

Post lia morto aperis biografio pri Tolstoj "Leo Tolstoj: la homo, la verkisto kaj la reformisto"[32]) kiun verkis lia sekretario Victor Lubrun, kiu estis esperantisto.

En Esperanto aperis redakti

 
La morto de Ivan Iljiĉ.
  • L. N. Tolstoj pri Esperanto (Esperantisto 7/1894, p. 99-100 - respondo de Tolstoj, kion li opinias pri Esperanto)
  • Prudento aŭ Kredo? (Esperantisto 2/1895, p. 28-30 - la artikolo verŝajne kaŭzis malpermeson de la cara cenzuro enlasi la gazeton en Ruslandon)
  • La kafejo en Surat (Esperantisto 4/1895, p. 5660)
  • Tri rakontoj. Kun permeso de l'aŭtoro esperantigis de la rusa originalo Maria Ŝidlovskaja. - Wolfenbüttel: eldonejo Heckner, [s.j.]
  • Dio ĉiam veron vidas, sed ne tuj ĝin aperigas : vera estintaĵo. Tradukis Ivan Markoviĉ Lojko. - Nurenbergo: Tümmel, 1895.
  • Unua brandfaristo aŭ kiel diableto meritis pecon da pano : komedio. Tradukis A. Burenkov. - Nürnberg: Tümmel, 1896
  • La letero pri karmo (tradukis Ivan Abramson, Český esperantista, 1903, p. 63-65)
  • La Morto de Ivan Iljiĉ : novelo. Tradukis Anna Ŝarapova. - Rigo: eldonejo Riga Stelo, [proks. 1910].
  • Kaŭkaza kaptito. Tradukis Anna Ŝarapova. - Moskvo: Librejo "Esperanto", 1911.
  • "Tri mortoj", tradukis M. Ŝidlovskaja, 1911-
  • La konfeso. Tradukis M. S. Tenner. Redaktis Vasilij Devjatnin. - Kaŭno: Solokovskij, 1911
  • Dio - unu por ĉiuj : (surata kafejo), rakonto laŭ Bernardin de St. Pierre. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Dio vidas veron, sed ne baldaŭ diros : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo Nikolaj Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.
  • Du maljunuloj : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912.
  • Kaŭkaza militkaptito : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Kie estas amo, tie estas Dio : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Mia onklino Tatiana Aleksandrovna : eltiraĵo el la memorskriboj. Esperantigita nur per radikoj de Roksano. - Béziers: Roksano, [1912]
  • Per kio homoj estas vivaj : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Sieĝo de Sebastopolo : rakonto. Tradukis el la rusa lingvo N. Kabanov. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unu animo en ĉiuj. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapova. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • Unua ŝtupo aŭ senmortiga nutrado. El la rusa lingvo esperantigis Anna Ŝarapova. - Moskvo: "Posrednik", 1912
  • La vojo de l' vivo (ĉapitro XXI). Tradukis Paŭlo Medem. - Kaŭno: Esperantista Societo, 1913.
  • El la romano "Milito kaj Paco" (en: D-ro Andreo Fiŝer: Esperanta legolibro por lernantoj, Tiflis, Presejo "Esperanto", 1913, p. 38-40)
  • Pensoj de L. Tolstoj pri la perforto, milito kaj revolucio. Elektitaj el liaj verkoj, taglibroj kaj leteroj de Valentin Bulgakov. El la rusa tradukis: Zahari Zahariev. - Enfield, Middlesex, Anglio: Internacio de Militrezistantoj, 1928
  • Ĥodinka. SAT- Leipzig: Eldona Fako Kooperativa, 1929
  • Kie estas amo, tie estas Dio. Esperanten tradukita de Maria Ŝidlovskaja, japanlingven tradukita kaj komentita de Kawasaki Naokazu. - [Tokio]: Japana Esperanto-Instituto, 1930
  • Tri verkoj. El rusa lingvo trad. J. M. Kun antauparolo de Romain Rolland. - Parizo: Sennacieca Asocio Tutmonda, (proksimume 1930).
  • Kristanismo kaj Patriotismo. Tradukis I. Maĉernis. - Leipzig: Sennacieca Asocio Tutmonda, Eld. Fako Kooperativa, 1931
  • Grafo Kaliostro. Tradukis B. Najdin. – (Krasnodar, 1959)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. - Miya-tyo: Esperanto-Kenkjuŝa, (1965)
  • Ivan la malsaĝulo. Esperantigis V. A. Ŝrikov. Klarigis Ilin. - (2-a eldono) - Pekino: El Popola Ĉinio, (1981)
  • Post la balo. Esperantigis Asen Grigorov. - En: Germana PACO 6/1978, p. 8-10
  • Patriotismo kaj registaro ; Al politikistoj ; Ĥodinka ; Ne mortigu!. El la rusa lingvo tradukis J. M., V. Ĵavoronkov kaj Kribo. - Laroque Timbaut: Cercle Espérantiste de l' Agenais ; Laŭte!, 1981
  • La Morto de Ivan Iljiĉ. Tradukis el la rusa lingvo Valentin Melnikov. Redaktis kaj kompostis Aleksander Korĵenkov. Korektis Halina Gorecka. - Jekaterinburg: Sezonoj, 1997
  • Ivan la malsaĝulo. Tradukis V. A. Ŝrikov. Reviziis kaj redaktis Mine Yositaka kun konsiloj de Tani Hiroyuki (laŭ la rusa originalo). Ilustris per lignogravuraĵoj Takehana To). - Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 1998.
  • Resurekto: romano. Tradukis el la rusa lingvo Vladimir Sapoĵnikov. Redaktis kaj enpaĝigis Aleksander Korĵenkov. Ilustris Maria Baĵenova. - Jekaterinburg: Sezonoj, 2000. (Serio Rusa literaturo, 6)

Rilate al L. Tolstoj, vidu ankaŭ redakti

  Trovu « Lev Tolstoj » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Vitold Rummel, Vladimir Golubtsov (1886). Genealogical Collection of Russian Noble Families in 2 Volumes. Volume 2 – The Tolstoys, Counts and Noblemen. Saint Petersburg: A.S. Suvorin Publishing House, p. 487
  2. 2,0 2,1 Ivan Bunin, The Liberation of Tolstoy: A Tale of Two Writers, p. 100
  3. Nemoy/Немой el Klariga Vortaro Dahl (en rusa)
  4. Troyat, Henri. (2001) Tolstoy. ISBN 978-0-8021-3768-5.
  5. "Six Centuries of Tolstoys", 6a de Novembro 1983.
  6. Blazono de Tolstoj el Tutruziaj blazonoj de Nobelaj Familioj de la Rusa Imperio. Parto 2a, 30a de Junio 1798 (en rusa)
  7. La Tolstoj-oj artikolo el la Enciklopedia Vortaro Brockhaus kaj Efron, 1890–1907 (en rusa)
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 Author Data Sheet, Macmillan Readers. Macmillan Publishers Limited. Arkivita el la originalo je 7a de Aŭgusto 2021. Alirita 22a de Oktobro 2010. Arkivigite je 2021-08-07 per la retarkivo Wayback Machine
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 "Leo Tolstoy". Britannica.com. Alirita la 26an de Junio 2023.
  10. 10,0 10,1 "Ten Things You Didn't Know About Tolstoy". BBC.
  11. A.N. Wilson, Tolstoy (1988), p. 146
  12. Rajaram, M.. (2009) Thirukkural: Pearls of Inspiration. New Delhi: Rupa Publications, p. xviii–xxi. ISBN 978-81-291-1467-9.
  13. 13,0 13,1 Walsh, William. (2018) Secular Virtue: for surviving, thriving, and fulfillment. Will Walsh. ISBN 978-06-920-5418-5.
  14. . A Letter to A Hindu: The Subjection of India-Its Cause and Cure. The Literature Network (14a de Decembro 1908). Alirita 12a de Februaro 2012. “The Hindu Kural”.
  15. Parel, Anthony J. (2002), "Gandhi and Tolstoy", in M.P. Mathai; M.S. John; Siby K. Joseph, Meditations on Gandhi: a Ravindra Varma festschrift, New Delhi: Concept, pp. 96–112, https://books.google.com/books?id=kcpDOVk5Gp8C&pg=PA96, retrieved 8a de Septembro 2012 
  16. Tolstoy, Lev N.. (1904) The School at Yasnaya Polyana – The Complete Works of Count Tolstoy: Pedagogical Articles. Linen-Measurer, Volume IV. Dana Estes & Company.
  17. Wilson, A.N.. (2001) Tolstoy. W.W. Norton. ISBN 978-0-393-32122-7.
  18. Ruse: «Я убедился, что учение [Русской православной] церкви есть теоретически коварная и вредная ложь, практически же собрание самых грубых суеверий и колдовства, скрывающее совершенно весь смысл христианского учения»
  19. Plena teksto: Ответ Синоду.
  20. ЗАКЛЮЧЕНИЕ ЭКСПЕРТОВ по комиссионной комплексной судебной экспертизе по гражданскому делу № 3-35/08 по заявлению Прокурора Ростовской области о ликвидации местной религиозной организации Свидетели Иеговы «Таганрог». «15» июля 2009 г. № 5679/12.1-4, 6101/09-2 (ruse)
  21. Vekiĝu! de la 22-a de februaro 2000 (ruse)
  22. Преследования Свидетелей Иеговы в Таганроге Arkivigite je 2010-01-22 per la retarkivo Wayback Machine (ruse).
  23. Russian Supreme Court to hear controversial case examining internationally recognized publications Arkivigite je 2009-11-22 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  24. Roman Lunkin. All protestants threatened by actions against Jehovah's Witnesses. COMMENTARY: PROGRAM FOR LIQUIDATION OF WITNESSES: It seems the modernization of Russia has begun with the struggle against those who think differently Arkivigite je 2010-05-29 per la retarkivo Wayback Machine (angle). — For Portal-credo.ru, 9 December 2009 (ruse)
  25. Суд над верой Arkivigite je 2010-02-02 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  26. Russian Supreme Court rules against Jehovah’s Witnesses and religious freedom Arkivigite je 2009-12-12 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
  27. “Tolstoj e il rifiuto della violenza” (Tolstoj kaj la rifuzo de la perforto) de Bruno Milone, Servitium, Italio. (Ĉi tie estas ankaŭ revalorigitaj la filozofia kaj religia konceptoj de Tolstoj aparte demonstrante kiel la rifuzo pri perforto ne estis en li simpla kaj naiva adhero al la “Surmonta Parolado”, kvazaŭ eblus, sekvante la ekzemplon de Kristo kaj apogite sur la simpla “mildeco” kaj “nerezistado al la malbono”, konvinki la malbonulojn ĉesi el malbonfarado kaj revenigi pacon sur la tero. Male, la Tolstoja propono pri neperforto naskiĝis el preciza analizo pri la procezoj de malhumaneco agantaj ene de la projektoj mem de pacigo, de rezolucioj de la konfliktoj kiuj ĉiam travidigas militojn kaj revoluciojn).
  28. (Citita de Ulrich Lins en "La danĝera lingvo", ISBN 5-01-003136-1,p. 26).
  29. Moskvaj sonoriloj. M.: Impeto, 2007; - Paĝo 150. ISBN 978-5-7161-0139-5
  30. Рахаева Юлия. "Лев Толстой - за!" Московский комсомолец. № 261 (15331), 12.11.1988
  31. Кронгауз Анна. "Эсперанто жил, живёт и умирать не собирается" Иностранец. № 20 (227), 27.05.98
  32. Victor Lebrun, Leo Tolstoj: la homo, la verkisto kaj la reformisto, Volumo 10 de eldonejo Plejado, Beletra eldon-serio, eldonisto L. Gabrielli, 1978, 402 paĝoj.


   

 
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

 

 

Tolstoj Lev Nikolájeviĉ, grafo, fama rusa verkisto. Nask. en 1828, mortis en 1910. Estis unu el la unuaj eminentaj patronoj de E. Jam 16 sept. 1889, respondante al Vladimir Majnov, T skribis: „Mi opinias la ellernon de komuna eŭropa lingvo (t. e. int. lingvo E) afero urĝe necesa. . . Mi laŭpove penos disvastigi tiun lingvon kaj, kio estas la ĉefa, konvinkigi ĉiujn pri ĝia neceso.“ 27 apr. 1894 T. skribis la famajn frazojn: „Mi konstante opiniis, ke ne ekzistas pli kristana scienco, ol la lingvoscienco, la scienco, kiu ebligas interrilaton kaj solidarecon kun la plej granda nombro da homoj. Mi multfoje vidis, ke homoj malamike interrilatis nur sekve de la mekanika baro kontraŭ la reciproka komprenado. Tiamaniere la ellerno de E kaj ĝia propagando estas sendube kristana agado, akcelanta la estigon de l' Regno Dia - la agado, kiu prezentas la ĉefan kaj solan mision de homa vivo“. Tiu ĉi favora rilato de T. al E ludis gravan rolon por E: la vortoj de T. estis vaste uzitaj por prop. de E. Sed samtempe kun la nomo de T. estas ligita ankaŭ unu tragedia momento en historio de la juna E-movado. En 1895 pro la artikolo de T. „Prudento aŭ kredo“ la rusa car-cenzuro malpermesis importon de la sola tiama E-gazeto „La E-usto“ en Ruslandon, kaj pro tio la movado suferis gravan krizon. 17 aŭg. 1909 T. denove esprimis sin favore por E sendinte al J. Eydelnanth (Franc.) la nenie ĝis tiam eldonitan „Raporton pri paco“, por ke ĝi aperu unue en E (aperis en Int. Socia Revuo). Nelonge antaŭ sia morto T. denove eldiris 24 febr. 1910 sian fidelan simpation por E. Sub influo de T. la tolstojana eldonejo „Posrednik“ (Peranto) eldonis multajn rusajn lernolibrojn de E kaj eĉ specialan serion de lit. verkoj sub titolo „Tutmonda Biblioteko je la memoro de L. Tolstoj“ 1912-16. El la verkoj de T. aperis en E traduko de multaj malgrandaj rakontoj, el kiuj la pli ampleksaj estas: „Sieĝo de Sebastopolo“, „Kaŭkaza militkaptito“, „Du maljunuloj“, „Unu animo en ĉiuj“, „Tri mortoj“, „La morto de Ivan Iljiĉ“, k. a. Estas tradukitaj, sed ankoraŭ ne eldonitaj la romanoj „Milito kaj paco“, parte „Anna Karenina“, „Renaskiĝo“, k. a.

NEKRASOV.