Aleksej Pleŝĉejev

Aleksej Nikolajeviĉ Pleŝĉejev (ruse Алексей Николаевич Плещеев; naskiĝis la 22-an de novembro[jul.]/ 4-an de decembro 1825[greg.] — mortis la 26-an de septembro[jul.]/ 8-an de oktobro 1893[greg.]) estis radikala rusa poeto de la 19-a jarcento, iama membro de la Petraŝevskiо-Rondo.

Aleksej Pleŝĉejev
Persona informo
Aliaj nomoj А.Н.П. • А.П. • А.П. и А.С. • Лишний человек • Н.А. • П—в • А. • П— —в • П— — —в • Пл—в • П—ъ • Псевдонимов • N.N.
Naskiĝo 22-an de novembro 1825 (1825-11-22)
en Kostroma
Morto 26-an de septembro 1893 (1893-09-26) (67-jaraĝa)
en Parizo,  Francio
Tombo Novodeviĉje tombejo
Lingvoj francarusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Nikolaevskaya Cavalry school • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Subskribo Aleksej Pleŝĉejev
Familio
Infano Alexandre Plechtcheïev
Okupo
Okupo poeto • verkisto • theatre critic • tradukisto • literaturkritikisto • prozisto • publikigisto
TTT
Retejo http://plesheev.ouc.ru
vdr

La unua poemaro de Pleŝĉejev, publikigita en 1846, famigis lin: "Antaŭen! Sentime kaj sendube..." igis ĝin konata kiel "rusa Marseljezo" (kaj tiel ĝi estis kantata, uzante la francan melodion), "alvoko de amikoj..." kaj "Ni estas fratoj kiel ni sentas nin..." estis ankaŭ adoptita de la rusa radikala junularo de la mezo de la 1840-aj jaroj kiel revoluciaj himnoj.[1][2]

Pleŝĉejev en la 1850-aj jaroj.

En 1849, kiel membro de la Petraŝevskij-Rondo, Pleŝĉejev estis arestita, sendita (kun Fjodor Dostojevskij inter aliaj) al Sankt-Peterburgo kie li devis resti 8 monatojn en la Petropaŭla fortikaĵo. Ricevinte dekomence mortokondamonon, Pleŝĉejev estis poste deportita al Uralsk, proksime de Orenburgo kie li devis resti dek jarojn en ekzilo, servante unue kiel soldato, poste kiel malsupra oficiro.

En sia posta vivo Pleŝĉejev iĝis vaste konata pro siaj multnombraj tradukoj (ĉefe el angla kaj franca) kaj ankaŭ pro porinfanaj poemoj, kelkaj el kiuj estas iĝis klasikaĵoj. Multaj el la poemoj de Pleŝĉejev estis muzikigitaj (fare de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj Sergej Rachmaninoff inter aliaj) kaj iĝis popularaj rusaj romancoj.[2]

Referencoj redakti

  1. Russian Writers and Poets. Brief Biographical Dictionary (Русские писатели и поэты. Краткий биографический словарь. Moscow.. ruscenter.ru (2000). Arkivita el la originalo je 23a de novembro 2010. Alirita 2010-03-22. Arkivigite je 2010-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-23. Alirita 2019-09-05.
  2. 2,0 2,1 Pleshcheev, Alexay Nikolayevich. The Krugosvet (Around the World) encyclopedia. Alirita 2016-08-19.

Eksteraj ligiloj redakti