Vetludo

(Alidirektita el Vetludado)

Vetludomonludo estas hazardludo kontraŭ mono. La vetludoj konsistas je la riskigo de determinita monkvanto aŭ materiaj havaĵoj en la kredo ke io, kiel ludo, sporta matĉo ktp., havos antaŭvideblan rezulton. La vetita monkvanto, en okazo de trafo estas rekuperata pliigita interŝanĝe al la monperdo de tiuj kiuj ne trafis.

Caravaggio, La kartludistoj, ĉirkaŭ 1594.
Bingo.
La reĝo de trefoj, karto en anglatipaj kaj francatipaj ludkartoj.

Vetludo estas la vetado de mono aŭ de ioma valoroevento kun necerta rezulto kun la unuaranga intenco akiri monon aŭ materiajn havaĵojn. Vetludo tiele postulas tri elementojn: varkonsidero, ŝanco kaj prezo.[1] La rezulto de la veto estas ofte tuja, kiel ĉe unuopa kubĵeto, bulĵeto sur ruleta rado, aŭ ĉevalo trapasanta la finan cellinion, sed oftas ankaŭ longdaŭraj vetoj, kio ebligas veton por la rezulto de futuraj sportokazaĵoj aŭ eĉ pri la totala rezulto de sezono.

Oni povas plej ofte – laŭleĝe - ludi vetludojn nur en kazinoj aŭ aliaj vet- aŭ hazard-ludejoj. Ĉiuj ludas por amuziĝo aŭ ebla gajno de mono kaj neniu por perdi grandajn kvantojn de mono. Kelkaj ludantoj iĝas dependaj je la hazardludo kaj ĉiam sopiras por ludo. Por ludi kaj repagi la ŝuldojn kelkaj eĉ krimas.

Juraj aspektoj redakti

Multaj landoj kaj ŝtatoj malpermesas aŭ kontrolas rigore pere de permesiloj la vetludojn fare de privatuloj. Tamen, nombraj vetludoj kie kaj la administranto kaj la lasta profitanto estas la ŝtato, kiel ĉe loterioj, estas totale laŭleĝaj kaj eĉ estas helpataj fare de tiuj ŝtatoj aŭ pli bone dirite fare de ties registaroj pere de propagando, reklamado, premioj ktp. Alifoje, la registaroj enmetiĝas tiom, pere de impostoj kaj reguloj, ke ili finfine kreas aktivaĵojn kiel ĉefa fonto de enspezo. Ekstremaj ekzemploj de tiu cirkonstanco estas en MonakoMakao.

Kiam ekzistas leĝaro pri la vetludoj normale oni postulas, ke la ebloj trafi estu statistike laŭdeblaj, por eviti troan profiton de la flanko de la vetludejo, sed ankaŭ ke ĝi estu sufiĉe altira por ke la klientoj alvenu kaj partoprenu en la ludo, tio estas investu, konsumu kaj lasu sian monon. Krome, la publika intereso en promocio de vetludoj rezultas en la fakto, ke ofte oni kritikas la manion vetludi fare de individuoj en mekanismoj posedataj de privataj entreprenoj (ekzemple kaze de ludmaniuloj, nepagipovaj ktp.), dum oni propagandas la partoprenon en ŝtatposedataj vetludoj.[2]

Historio redakti

Vetludo datas reen el la Paleolitiko, antaŭ skribita historio. La plej fruaj ses-flankaj ĵetkuboj datas el ĉirkaŭ 3000 a.n.e. en Mezopotamio. Tamen, ili estis bazitaj sur devinado per astragaloj date reen el antaŭ miloj da jaroj. En Ĉinio, vetludejoj estis disvastigitaj en la unua jarmilo a.n.e., kie vetado pri luktantaj animaloj estis ofta. Lotoludoj kaj domenoj (antaŭuloj de Pai Goŭ) aperis en Ĉinio tiom frue kiom ĉe la 10-a jarcento.[3]

Kartoludo aperis en la 9-a jarcento en Ĉinio. Pokero, nome la plej populara usona kartoludo asocia kun vetludo, estis bazita sur la persa ludo As-Nas, date reen al la 17a jarcento.[4]

La unua konata kazino estis la Ridotto, establita en Venecio, Venecia respubliko, en 1638.[5]

Antikveco redakti

La manio ludi datiĝas reen al la plej alta antikveco kaj en ĉiuj popoloj troviĝas spurojn el tio. Ŝajne la judoj estis for de tiu agado antaŭ ilia disiĝo; ŝajne ili ekludis, ekde kiam ili kontaktis kun la grekoj, kiuj jam ludis antaŭ la epoko de la sieĝo de Trojo kaj kun la romianoj, kiuj iĝis ludantoj multan tempon antaŭ la detruo de ilia respubliko. Malsukcese la romia juro permesis ludi nur ĝis ia monkvanto; malsukcese Juvenalo kondamnis tiujn kiuj alportis al la ludejo skatoletojn plenaj je oro por riski ilin en unusola kubĵeto; la pasio de la hazarludoj tiom progresis en Romo, ke ĉirkaŭ la epoko kiam Konstanteno forlasis tiun urbon por neniam reveni, ĉiuj emegis furore ludi.[6]

Laŭ atesto de Tacito, ankaŭ la ĝermanoj ŝategis ludadi, tiom ke eĉ perdinte ĉion en la ludo de ĵetkuboj, ili ludvetis sin mem. Tiam la venkito, kvankam li estus pli juna aŭ pli fortika ol sia kontraŭulo, metis sin volonte je liaj ordonoj kaj lasis sin esti ligita kaj vendita al la fremduloj. La priokupo, kiu rigardas la ŝuldojn de la ludo kiel la plej respekteblaj el ĉiuj, kiel honoraj ŝuldoj, venis al oni probable la rigora precizeco de la ĝermanoj por plenumi tiajn kompromisojn.

La hunoj ŝajne estis pli entuziasmaj: Ambrozio de Milano rakontas ke vetinte ĉion pli aprezitan, nome iliaj armiloj, ili ludovetis siajn vivojn kaj eĉ foje mortigis sin eĉ se la venkinto ne postulu tion. Eĉ se temas pri troigoj, tio povas fari ideon de la ludemo de tiuj popoloj.

En Moskvo kaj en Sankt-Peterburgo, oni vetludis monon, meblojn kaj bienojn, sed ankaŭ la personojn kiuj kultivis ilin, tiele ke kompletaj familioj pasis sinsekve al variaj posedantoj en nur unu tago.

Francio redakti

En Francio, dekomence la plaĉo por la vetludoj manifestiĝis dokumentite almenaŭ nur ĉe la nobelaro: dum multa tempo la popolo distris sin per arko, arbalesto, teĥo, aŭ kegloj, ĉiuj ne hazardludoj sed pri lerteco. La kartludoj kiuj enmodiĝis en la kortego de Karlo la 7-a, pasis poste al la malaltaj klasoj: nome al Parizo kaj al la provincoj. En diversaj epokoj, antaŭ Francisko la 1-a, jam oni publikigis reĝajn dekretojn kiuj malpermesis al la popolo la hazardludojn; sed la kontaĝo disvastiĝis. En tempo de Henriko la 2-a, Francisko la 2-a, Karlo la 9-a kaj Henriko la 3-a, la ludantoj preskaŭ neniam estis persekutataj: en tempo de Henriko la 4-a ĝuis je plena libero. Neniam oni ludis en Francio tiom furore kiel en la kortego de tiu reĝo: oni instalis eĉ lud-akademiojn: la uzuro aperis tute ruinige por la havaĵoj de senzorguloj; la juraj procesoj multobliĝis. Tio estis iom subpremita de Ludoviko la 13-a. Tiu reĝo sentis veran pasion por la ŝako, deklariĝis malamikego de hazardludoj kaj malpermesis ilin draste. La kardinalo Mazarte restablis ties uzadon en la kortego de Ludoviko la 14-a, de kie disvastiĝis por la dua fojo la lud-epidemio tra la tuta Francio. Dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj estis profesio esti ludisto.

 
Vetludado en Palais-Royal (Parizo), komenco de la 19-a jarcento.

Diris Montesquieu, cerbumante pri la allogo de la vetludado:

 
 Ludado plaĉas al ni, ĉar ĝi laŭdas nian avaremon, tio estas, la esperon plie posedi; flatas nian vantecon per la ideo de la prefero kiun donas al ni la fortuno kaj de la konsidero kiun la aliuloj havas pri nia bonsorto, kontentigas nian scivolemon kaj havigas al ni finfine la diversajn plezurojn de la surprizo. 

Kvankam la vetuludemo estis ĉiam ofta kaj komuna al ambaŭ seksoj, ĝi ne ĝeneraliĝis en Francio inter virinoj ĝis multe post la invento de la kartoludado, kaj kvankam multaj virinoj tuj favoris tian distradon, estas notinda ke la nombro de virinoj en vetludado estis ĉiam multe pli malgranda ol tiu de viroj, kaj ke vetludado hegemoniis nur inter riĉaj aŭ "maldecaj" virinoj.

Diris prie ankaŭ la aŭtoro de las Lettres persanes:

 
 Viirnoj, se junaj, ludas preskaŭ nur por favori plian agrablan pasion; sed ju pli ili maljuniĝas, des pli ilia pasio al vetludado ŝajne rejuniĝas kaj plenigas la vakuon faritan de ĉiuj la ceteraj pasioj. 

En januaro 1838 oni fermis la sep vetludejojn rajtigitajn en Parizo, je granda malespero de la ludemuloj kaj de la dungitoj en tiu negoco. Tiuj vetludejoj, sub kontrolado fare de la municipa aŭtoritataro, estis en la Palais-Royal, Frascali, la Salono kaj Mariveaux. Ankaŭ granda nombro de laboristoj venis al iu de tiuj vetludejoj en kiu oni ludis pomalgrande por pli bone altiri ilin, sed kie tamen multaj konpatinduloj ofte tuj perdis la malgrandan salajron. Fakte tio rezultis en unu el la ĉefaj kaŭzoj de la nuligo de la reĝa permeso, kiu fakte konserviĝis, laŭdire, kiel necesa malbono, en tempo de la Konsularo, de la Imperio kaj de la Reburbonigo.[7]

Usono redakti

La vetludado estis populara aktiveco en Usono dum jarcentoj.[8] Tamen ili ankaŭ estis malpermesitaj jure en multaj areoj dum preskaŭ la sama tempo. Komence de la 20-a jarcento, tiu tipo de aktiveco estis malpermesita preskaŭ tute en la tuta lando kaj tial ĝi iĝis aktiveco grandparte eksterleĝa, kio helpis la kreskadon de la mafio kaj de aliaj krimorganizaĵoj.[9][10] Fine de la 20-a jarcento oni mildigis la malhelpojn kontraŭ vetludado.

Du faktoroj helpis la disvolvigon de vetludado en indianaj rezervejoj, nome unuflanke manko de resursoj en areoj en kiuj blankuloj enfermis tiujn loĝantarojn; duaflanke jura aŭtonomeco, nome triba suvereneco. Tiukadre la ŝtatoj havas nur limigitan kapablon malpermesi vetludadon tie, kiel estas kodigita pere de la leĝo Indian Gaming Regulatory Act de 1988. Sekve, ĉirkaŭ 2011, estis jam 460 vetludejoj administrataj de 240 triboj,[11] kun totala ĉiujara enspezado de 27 mil milionoj da usonaj dolaroj.[12] Vetludado helpis al la disvolvigo de turismo en tiuj areoj kaj sekve al la plialtigo de la vivnivelo de la loĝantaro.

Tipoj de vetludoj redakti

 
20-edra ĵetpluredro.

Oni distingas inter puraj hazardludoj, kiujn neniel povas influi la ludanto, ĉar ilia rezulto dependas plene de la sorto respektive hazardo, kaj lertecludoj, kiuj nur parte dependas de la sorto kaj kiujn aliparte ludanto per lerta ludmaniero, strategio aŭ taktiko povas ankaŭ influi. Ne apartenas al la vetludoj sportaj ludoj, kiuj plene dependas de la kapabloj de la ludantoj, sed memkompreneble estas vetludo la vetado al la rezulto de tiaj ludoj, ĉar la ĝuste agantaj vetantoj ja ne kapablas mem influi la rezulton.

Oni povas distingi la vetludoj en la jenaj kategorioj:

  • Sporta vetado estas vetado je la rezultoj de sportaj ludoj, kiel ĉevalvetkuro, piedpilko, basketbalo, boksado. En multaj landoj, tiu vetado estas ordigita kaj organizita fare de la Konsilio pri Sportvetado, kiu estas regulata ŝtata firmao. La sporta vetado ankaŭ povas esti organizita de privataj vetado-agentejoj.
  • Kazinaj ludoj inkluzivas kartludojn (ĉefe pokero, blackjack kaj bakarato) kaj aliajn ludojn (ruleto, ludmaŝino, ktp.). En la pasinteco, ĉiuj vetoj estis faritaj kontraŭ homa funkciigisto, sed hodiaŭ oni ankaŭ povas trovi komputilizitajn ludmaŝinojn, kiuj simulas ĉiujn klasikajn ludojn.
  • Loterio kiel ekzemple bingo, monerumado (kapo aŭ vosto).

Vetludoj estas ekzemple jenaj:

Religia preskribo de vetludado redakti

 
La Korano ne permesas vetludadon.

En multaj religioj vetludado estas preskribita, kondamnita aŭ severe malpermesita. Tiel ekzemple tekstas la Nobla Korano: "Vere deziras Satano estigi inter vi malamikecon kaj malamon per vino kaj hazardludo, por malproksimigi vin de la pensoj pri Allaho kaj de la preĝo."[13], aŭ la baha-a Kitáb-i-Aqdas: "Vetludo kaj opio estas malpermesitaj por vi. Detenu vin de ambaŭ, ho homoj, kaj ne apartenu al la kulpuloj."[14] Spite al la fakto, ke ekzistas diferencaj interpretadoj de la Ŝario (Islama Juro) kiuj ekzistas en la Islama Mondo, estas interkonsento inter la 'ulemoj' (arabe عُـلـمـاء‎, nome fakuloj (de Islamo)) en kiu la vetludado estas haramo (en araba, حَـرام‎, nome peka aŭ malpermesita). En la asertado pri tiu malpermeso, la islamaj juristoj priskribas la vetludojn kiel nekuranaj, kaj ĝenerale malprofitaj por la islama Ummaho (en araba, أُمَّـة‎, komunumo). La arablingva terminaro por tiu aktiveco estas Maisir.[15]

En la mondoregionoj en kiuj oni plenumas la kompletan Ŝarion, kiel ĉe la indonezia provinco Aĉeo, la punoj por islamaj vetludantoj povas gami el 12 vipfrapoj aŭ unu jaro en prizono ĝis monpuno por tiuj kiuj disponigas ejon por tia praktiko.[16] Kelkaj islamaj landoj rekte malpermesas la vetludadon; la plimulto de la ceteraj tenas ilin sub strikta regulado.[17]

La Katolika Eklezio tenas pozicion, ke ne estas morala malhelpo al vetludado, kondiĉe ke ĝi estas justa, ĉiuj vetantoj havas racian ŝancon trafi, ke ne estu fraŭdo, kaj la diversaj flankoj ne havas faktan konon pri la rezulto de la veto. Ĝenerale, la katolikaj episkopoj kontraŭis la kazinan vetludadon pere de la argumento ke tro ofte ĝi altiras homojn al vetludado, kreante problemojn de ludomanioj, kun efektoj aparte negativaj inter malriĉuloj; foje vetludado ankaŭ okazigas duarangaja efektojn kiel la pligo de ŝuldoj, pruntoprenado, prostituado, koruptado kaj publika malmoraleco ĝenerale.[18][19][20] Ankaŭ kelkaj pastroj opoziciis al kazinoj pro kroma tialo, ke ili malproksimigas la klientojn de la eklezia bingo kaj de aliaj ĉiujaraj festivaloj en kiuj oni uzas vetludadon por kolekti financadon por la ekleziaj bezonoj.[21] Sankta Tomaso de Akvino skribis, ke la vetludado devus esti malpermesita speciale kiam la vetanto perdinto estas maljuna aŭ ne rajtas konsenti pri la operacio.[22] Ofte oni konsideris, ke la vetludado rezultas en sociaj negativaj konsekvencoj, kiel aperas en satiroj de Balzac. Pro tiuj sociaj kaj religiaj tialoj, plimulto de juraj leĝaroj limigas la vetludadon, kiel defendas Pascal.[23]

La rigardo al vetludo inter Protestantoj varias iome inter malkuraĝigi aŭ malpermesi siajn membrojn el partopreno en vetludado. Por ekzemplo, la Unuiĝinta Metodisma Eklezio kontraŭas vetludadon, ĉar ili konsideras ĝin kiel peko kiu baziĝas sur avaremo.[24] Ankaŭ kvakeroj malaprobas vetludadon.[25]

Aliaj Protestantoj kiuj kontraŭas vetludadon estas multaj Menonitoj, la Kristana Reformita Eklezio en Nordameriko,[26] la Libera Metodisma Eklezio,[27] la Savarmeo,[28] la Eklezio de Nazaretano,[29] la Suda Baptisma Konvencio,[30] la Asembleoj de Dio,[31] kaj la Sepataga Adventisma Eklezio.

Aliaj eklezioj kiuj kontraŭas vetludadon estas la Atestantoj de Jehovo, la Eklezio de Kristo,[32] la Iglesia Ni Cristo,[33] kaj la Membroj de la Eklezio de Dio Internacia.

Negativaj konsekvencoj redakti

Diversaj studoj montras, ke kvankam multaj personoj partoprenas en vetludado kiel formo de distrado aŭ de enspezado, tiu aktiveco, same kiel ĉe ĉiu ajn konduto kiu okazigas variadon en la cerba kemio, povas konvertiĝi en konduta manio. Tiu povas okazi rezulte en ĉiuj negativaj konsekvencoj en la vivo de persono, krom la fizikaj problemoj kiujn povas suferi tiuj kiuj kombinas la vetludadon kompulsie en troa uzado de drogoj kaj alkoholo; tro ofte tiu troa uzado interplektiĝas kun vetludado.[34]

La problemiga vetludado havas multajn simptomojn. La vetludantoj ofte klopodas por rekuperi la perditan monon, kaj tio rezultas en plua monperdado kaj pli gravaj problemoj. Kelkaj ludantoj partoprenas en vetludado kiel klopodo por mildigi la sentojn de senpoveco kaj anksio.[35]

En Unuiĝinta Reĝlando, la Aŭtoritato pri Reklamado cenzuris diversajn entreprenojn pri vetludado pro reklamado maskita de novaĵprogramo kiuj sugestis false, ke iu persono estis forpaginta ŝuldojn aŭ medicinajn elspezojn pere de vetludado reta. La firmaoj povas suferi eblajn altajn monpunojn.[36] Tamen en multaj landoj la ekonomia povo de la vetentreprenoj sukcesas trudi sian reklamadon per televidaj privataj kanaloj.

Studo de 2020 farita en 32 landoj trovis, ke ju pli granda estas la aktiveco de vetludado en difinita lando, des pli fluktuemaj estas la prezoj de la borso de tiu lando.[37]

En kulturo redakti

En literaturo redakti

 
La ludisto de Fjodor Dostojevskij (1866-1867) faris longdaŭran influon en la tutmonda kulturo.

La ludisto (ruse Игрок, Igrok) estas romano de Fjodor Dostojevskij verkita en 1866 kaj publikigita en 1867, kiu temas pri juna tutoro dungita ĉe iama rusa generalo. La romano prezentas la propran dependecon de Dostojevskij je ruleto dum lia estado en Wiesbaden, prezentita en la romano kiel fikcia urbo Roulettenbourg,[38] kaj lian pasian restadon en Eŭropo kun Apollinarija Prokofjevna Suslova (Polina Suslova), je kiu li enamiĝis senkontrole.[38] Pri tiu verko Sergej Prokofjev verkis samnoman ruslingvan operon.[39]

Alia similtema opereto estis Il giocatore (La ludisto) nome intermezzo triparta kun muziko de 15-jaraĝa Luigi Cherubini kaj libreto de Antonio Salvi, duonjarcento antaŭe verkita por Giuseppe Maria Orlandini. Ĝi premieris en Florenco en la jaro 1775. [40]

En La aventuroj de Alico en Mirlando (1865) de la brita matematikisto kaj verkisto, diakono Charles Lutwidge Dodgson sub plumnomo Lewis Carroll, tri roluloj estas fakte ludkartoj, kiuj devas ruĝfarbi blankajn rozojn, kiel ebla aludo al la Militoj de rozoj (prie vidu sube bildon).

En filmoj redakti

Pri la verko de Fjodor Dostojevskij faris samnoman britan filmon The Gambler en 1997 hungara reĝisoro Károly Makk. Protagonisto estis Michael Gambon, kiu ludis la rolon de la propra Dostojevskij, kaj la filmo temas pri la procezo verkadi la propran novelon.[41] Bazita sur la sama novelo de la rusa verkisto estas denove samnoma filmo El jugador (2016), kiu translokigas la agadon al argentina etoso.[42]

Tre populara estas holivuda usona filmo The Sting (1973) reĝisorita de George Roy Hill kaj protagonistigita de Paul Newman kaj Robert Redford; la filmo ricevis plurajn Oskar-premiojn.[43] En ĝi oni enkondukas subtemon tre ligitan tradicie al vetludado, kaj precize al kartoludado, nome friponaĵo, trompo.[44] Tiu ingredienco ofte konvertas lud-anto-n en lud-isto.

Pli klasika estas Gilda, usona nigra filmo de 1946 reĝisorita de Charles Vidor en kiu stelulas Rita Hayworth en sia filmonomiga rolo kaj Glenn Ford. En ĝi, Johnny Farrell, usonano alveninta al Bonaero, gajnas monon per trompoj en vetludado. Li estis savita de ŝtelklopodo fare de nekonato, nome Ballin Mundson. Mundson enkondukis lin al eksterleĝa vetludejo, sed ankaŭ tie Farrell friponas kaj estas kondukita al la kazinestro, kiu estas Mundson mem. Tiu dungas lin kiel fidinda kazinadministranto. Laŭlonge de la jaroj Gilda ricevis statuton de kulta filmo.[45][46]

Ankaŭ kun agado okazanta en kazino estas Ocean's Eleven (angle "La dekunuopo de Ocean"), nome usona komedia filmo pri ŝtelistoj de 2001 reĝisorita de Steven Soderbergh kaj verkita de Ted Griffin. Ĝi estas refilmigo de la samnoma filmo de 1960. Ocean's Eleven havas ĉefaktoraron, kiu inkludas George Clooney, Brad Pitt, Matt Damon, Don Cheadle, Andy García, Bernie Mac kaj Julia Roberts. La rakonto sekvas amikojn de Danny Ocean (Clooney) kaj Rusty Ryan (Pitt), kiuj planas ŝtelon de 160 milionoj da dolaroj de kazinoposedanto.[47]

 
La kartoludantoj, unu el la serio de pentraĵoj, tiu de 1895, de Paul Cézanne, kiu montras kartludon.

En arto redakti

La kartoludantoj estas serio de olepentraĵoj fare de la franca postimpresionisma artisto Paul Cézanne. Pentrita dum la fina periodo de Cézanne en la komenco de la 1890-aj jaroj, estas kvin pentraĵoj en la serio. La versioj varias laŭ grando kaj laŭ la nombro de ludantoj pentritaj. Cézanne faris ankaŭ nombrajn desegnojn kaj studiskizojn prepare por la serio de La kartoludistoj.

Por tiu serio, la pentristo uzis farmistojn kaj taglaboristojn kiuj laboris en la kampoj proksime al Jas de Bouffan kiel modeloj. Tial kaj pro la etoso en malaltklasa drinkejo, tiu pentroserio enkadriĝas ene de la alproksimiĝo de la moderna arto al la vivo de la laborista klaso, jam for de la iamaj markoj de la altaj klasoj.

Unu versio de La kartoludistoj estis vendita en 2011 al la reĝa familio de Kataro kontraŭ prezo varie ĉirkaŭkalkulita inter 250 milionoj kaj 300 milionoj da usonaj dolaroj, kio faris ĝin la dua plej multekosta pentraĵo iam vendita.[48]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Rose, I. Nelson. (1998) Blackjack and the law, 1‑a eldono, Oakland, CA: RGE Pub., p. 109. ISBN 978-0910575089.
  2. Ekzemple en publika televidkanalo hispana TV1 ĉiutage oni elsendas programon pri la rezultoj de la ŝtatposedataj vetludoj en horaro de maksimuma atento, nome tuj post la vesperaj novaĵoj.
  3. Schwartz, David. (7a de Januaro 2013) Roll The Bones: The History of Gambling. Winchester Books. ISBN 978-0615847788.
  4. Wilkins, Sally. (30a de Aprilo 2002) Sports and Games of Medieval Cultures. Greenwood. ISBN 978-0313360794.
  5. Thomassen, Bjørn. (2014) Liminality and the Modern: Living Through the In-Between. Ashgate Publishing, Ltd., p. 160.
  6. Laŭ la evangeliaj kaj tradiciaj rakontoj, la romiaj gardistoj de la ĵus ekzekutita korpo de Jesuo vetludis per ĵetkubo la vestaĵojn de la mortinto.
  7. Enciclopedia moderna: diccionario universal de literatura..., Francisco de Paula Mellado, 1853
  8. Roger Munting, An economic and social history of gambling in Britain and the USA. (Manchester U. Press, 1996).
  9. «History of Gambling in the United States». Gambling in California. California State Library. Marto 1997. Arkiitv el la originalo la 8an de oktobro 2009. Konsultita la 13an de julio 2021.
  10. E.g., Constitution of Louisiana, 1974, Art. VII, Sekc. 6(B).
  11. Gaming Tribe Report (Report). National Indian Gaming Commission. 6a de Julio, 2011. Arkivita el la originalo la 20an de Februaro, 2013. Alirita en 2013-02-18.
  12. NIGC Tribal Gaming Revenues (PDF) (Report). National Indian Gaming Commission. 2011. Arkivita el la originalo (PDF) en 2012-10-10. Alirita en 2013-02-18.
  13. Nobla Korano, Ĉapitro 5, Verso 92
  14. Kitáb-i-Aqdas, paragrafo 155.
  15. Morrison, Rod (2012). The Principles of Project Finance. p. 50.
  16. Feener, Michael (2013). Sharia and Social Engineering. p. 145.
  17. «IAGR – Leading the World in Gaming Regulation » Gaming Regulators». web.archive.org. 16a de novembro 2012. Arkivita el la originalo la 16an de novembro 2012. Konsultita la 13an de julio 2021.
  18. «ADOM :: Florida bishops oppose expanding casino gambling». Konsultita la 5an de septembro 2016.
  19. Mike Latona. «State's bishops oppose casino expansion». Catholic Courier. Arkivita el originalo la 11an de junio 2016.
  20. «Kentucky bishops urge opposition to casino gambling : News Headlines». Konsultita la 5an de septembro 2016.
  21. «Catholic bishops oppose casino idea». Konsultita la 5an de septembro 2016.
  22. Poitras, Geoffrey (2016). Equity Capital: From Ancient Partnerships to Modern Exchange Traded Funds (en angla). Routledge. p. 98. ISBN 9781317591030.
  23. PalgraveAlirita en 2021-07-13 ĉe www.palgrave.com, en angla.
  24. [1] Alirita la 25an de Marto 2018.
  25. [2] Alirita la 25an de Marto 2018.
  26. [3] Alirita la 25an de Marto 2018.
  27. [4] Arkivigite je 2018-06-18 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 25an de Marto 2018.
  28. [5] Arkivigite je 2018-06-18 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 25an de Marto 2018.
  29. [6] Alirita la 25an de Marto 2018.
  30. [7] Arkivigite je 2018-06-18 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 25an de Marto 2018.
  31. [8] Alirita la 25an de Marto 2018.
  32. [9] Alirita la 25an de Marto 2018.
  33. [10] Alirita la 25an de Marto 2018.
  34. 8a de Februaro, Editorial StaffLast Updated:. «What Is Process Addiction & Types of Addictive Behaviors?». American Addiction Centers (en angla). Konsultita la 13an de julio 2021.
  35. «Compulsive gambling - Symptoms and causes». Mayo Clinic (en angla). Konsultita la 13an de julio 2021.
  36. «Betting firms could be fined over ads 'targeting vulnerable people'». The Guardian (en angla). 13a de septembro 2017. Konsultita la 13an de julio 2021.
  37. Blau, Benjamin M.; Whitby, Ryan J. (1a de septembro 2020). «Gambling activity and stock price volatility: A cross-country analysis». Journal of Behavioral and Experimental Finance (en angla) 27: 100338. ISSN 2214-6350. doi:10.1016/j.jbef.2020.100338.
  38. 38,0 38,1 López-Morillas, Juan (2006). «Nota del traductor». En Fiódor Dostoyevski. El Jugador (1a eldono). Madrid: Alianza Editorial. pp. 7-10. ISBN 84-206-6617-3.
  39. Porter, Andrew, "Prokofiev's Early Operas: The Gambler. The Love of Three Oranges" (aŭgusto 1962). The Musical Times, 103 (1434) 528-530.
  40. Registrazioni de "Il giocatore" di Luigi Cherubini, ĉe operadis-opera-discography.org.uk, operadis-opera-discography.org.uk. URL konsultita la 4an de februaro 2014.
  41. The GAMBLER
  42. El jugador en filmaffinity, alirita la 1an de Novembro 2023.
  43. My favorite best picture Oscar winner: The Sting The Guardian Alirita la 1an de Novembro 2023.
  44. Prie vidu supren pentraĵon de Caravaggio, nome "La kartludistoj", ĉirkaŭ 1594.
  45. Grossini, Giancarlo (1a de Januaro 1985). "Dizionario del cinema giallo: tutto il delitto dalla A alla Z". EDIZIONI DEDALO – via Google Books.
  46. Gilda - review (10a de Aprilo 2012).
  47. Clooney may be 'Unfaithful' (angle). Variety. Alirita 2021-05-03.
  48. Peers, Alexandra. Qatar Purchases Cézanne's The Card Players for More Than $250 Million, Highest Price Ever for a Work of Art. Vanity Fair (Januaro 2012). Alirita 3a de Februaro 2012.