Punlaboro

(Alidirektita el Laborpuno)

Punlaboro estas laboro kiun persono devas devige aŭ eĉ perforte realigi kontraŭvole.

Prizonuloj kiuj laboras por lignohakado.

La punlaboro estas fakte puno kun formo de deviga laboro aplikita al krimuloj aŭ militprizonuloj. En kelkaj okazoj ĝi prezentiĝas kiel laboro deviga por infanoj (vidu artikolon infanlaboro). Tre ofte oni devigis punitojn plenumi tre pezajn laborojn kiel en minejoj, ŝtonminejoj (partikulare en la koncentrejoj de la Nazia Germanio), agrikultura rikoltado, lignohakado, konstruado de ŝoseoj (Frankisma Hispanio), kanaloj (Danuba Delto) aŭ monumentoj ktp.

La punlaboro estis tro oftaj historie en granda nombro de landoj. Oni povas trovi paralelismo inter la katorgo en Siberio kaj la setlejoj de prizonulo de Aŭstralio, kiu fakte ludis gravan rolon en la disvolvigo de la lando.

Krom la puna aspekto, la punlaboro estas justigitaj kiel klopodo mildigi parte la koston de la vivtenado de prizonuloj. Aliajn fojojn per justa puno al la malbonaĵoj teorie faritaj de la punitoj.

En pli ĵusaj jardekoj en kelkaj landoj oni klopodas mildigi la aferon, per prezento de volontula laboro de prizonuloj por nepezaj taskoj, kaj kompnse ili ricevas salajreton aŭ malpliigon de la prizontempo.