Aleksandra Fjodorovna (Charlotte de Prusio)

edzino de rusia caro Nikolao la 1-a

Aleksandra Fjodorovna (ruse Александра Фёдоровна) estis edzino de Nikolao la 1-a, imperiestro de Ruslando en 18251855. Origine ŝi apartenis al germana monarka dinastio Hohenzollern.

Aleksandra Fjodorovna
imperiestredzino de Ruslando
Persona informo
Friederike Luise Charlotte Wilhelmine von Preußen
Naskiĝo 13-an de julio 1798 (1798-07-13)
en Berlino
Morto 20-an de oktobro 1860 (1860-10-20) (62-jaraĝa)
en Carskoje Selo
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio ortodoksismo vd
Ŝtataneco Rusia ImperioReĝlando PrusioRusio vd
Familio
Dinastio Hohencolernoj vd
Patro Frederiko Vilhelmo la 3-a vd
Patrino Luiza de Meklenburgo-Strelitz vd
Gefratoj Vilhelmo la 1-a • Karolo de Prusio • Alberto de Prusio • Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusio • Princess Alexandrine of Prussia • Princess Louise of Prussia • Princess Frederica of Prussia • Prince Ferdinand of Prussia vd
Edz(in)o Nikolao la 1-a
Infanoj Aleksandro la 2-a • Grand Duchess Maria Nikolaevna of Russia • Olga Nikolaevna of Russia • Grand Duchess Alexandra Nikolaevna of Russia • Konstantin Nikolajeviĉ Romanov • Grand Duke Nicholas Nikolaevich of Russia • Grand Duke Michael Nikolaevich of Russia • Grand Duchess Elizabeth Nikolaevna of Russia • unnamed daughter Romanov • second unnamed daughter Romanov • third unnamed daughter Romanov vd
Profesio
Okupo aristokrato • edz(in)o de monarĥo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Aleksandra Teodorovna - edzino de imperiestro de Ruslando Nikolao la 1-a

Biografio redakti

Frederika Luiza Ĉarlota Vilhelmina princino de Prusio naskiĝis la 13-an de julio 1798 en Potsdamo. Ŝi estis filino de prusaj gereĝoj Frederiko Vilhelmo la 3-a kaj Luiza de Meklenburgo-Strelitz.

Ŝi mem kaj ŝia familio komence de la deknaŭa jarcento spertis negativajn rezultojn de t.n. "Napoleonaj militoj", kiam Prusion kaj ĝian ĉefurbon Berlinon okupis la franca armeo.

Ili estis devigitaj translokiĝi al Orienta Prusio kaj loĝi en urbo Memel (nun Klaipėda en Litovio).

Samtempe la reĝa familio petis protekton de tiama imperiestro de RusioAleksandro la 1-a.

Ŝia patrino mortis en 1810, kiam Ĉarlota estis dekdujara knabino.

Post venko super la Franca Imperio en 1814 du fratoj de la rusia imperiestro, Nikolao kaj Mikaelo, vizitis Berlinon, kien revenis la reĝa familio.

Granda princo Nikolao kaj princino Ĉarlota interkonatiĝis kaj baldaŭ ekamis unu la alian.

Post iom da tempo oni heroldis ilian gefianĉiĝon. Preparo por la geedziĝo daŭris du jarojn, kiam la fianĉino adoptis la ortodoksismon kaj estis baptita en Rusa Ortodoksa Eklezio kiel Aleksandra Fjodorovna (ruse Александра Фёдоровна).

La 13-an de julio 1817 ŝi edziniĝis al Nikolao Pavloviĉ kaj iĝis granda princino (ruse великая княжна Российской Империи) de la Rusia Imperio.

Ekde 1825, kiam ŝia edzo surtroniĝis kiel Nikolao la 1-a, ŝi estis edzino de la nova imperiestro kaj titoliĝis - imperiestrino Aleksandra Fjodorovna (ruse императрицацарица Александра Фёдоровна).

Dum tridekjara kunvivo ŝi naskis sep gefilojn : Aleksandro – estonta imperiestro Aleksandro la 2-a, Maria, Olga, Aleksandra, Konstantino, Nikolao kaj Mikaelo.

Post morto de Nikolao la 1-a en 1855 ŝi vivis kiel vidvino ankoraŭ kvin jarojn.

Aleksandra Fjodorovna mortis la 20-an de oktobro 1860 en Carskoje Selo, rezidejo de rusiaj geimperiestroj, situanta apud Sankt Peterburgo. Oni entombigis ŝin en Petropavlovskij-katedralo de Sankt Peterburgo.