Sergej Fjodoroviĉ Durov (ruse Сергей Фёдорович Дуров; 1816, Orjola Gubernio, la Rusa Imperio — la 18-a de decembro [malnovstile 6a], 1869, Poltava, la Rusa Imperio) estis rusa poeto, tradukisto, verkisto, kaj politika aktivulo. Membro de la Petraŝevskii-Rondo kaj poste estro de propra subtera grupo de intelektuloj, li estis arestita en 1849, enprizonigita dum 8 monatoj en la Petropaŭla fortikaĵo, kaj poste pasigis kvar jarojn en prizono de Omsko.

Sergej Durov
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1815 (1815-01-04)
en Orjola gubernio
Morto 6-an de decembro 1869 (1869-12-06) (54-jaraĝa)
en Poltavo
Lingvoj francarusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Q4264365 vd
Profesio
Okupo poeto • verkistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1857 Durov revenis el Siberio, sed la malpermeso je lia literatura aktiveco estis forigita nur en 1862. Fizike rompita pro tiom longa suferado, li draste malsaniĝis tuj poste kaj mortis 54-jaraĝa.[1] [2]

Elektitaj verkoj redakti

  • La filo de aliulo (Ĉuĵoje ditja, ruse Чужое дитя. 1846, novelo)
  • "Publius Sirus" (ruse Публиус Сирус, 1847, rakonto)
  • "Ĥalatnik" (ruse Халатник, 1847, rakonto)
  • "Novelo en Notoj" (Roman v zapiskaĥ, ruse Роман в записках, 1847)
  • Onklinjo (Tjotinka, ruse Тетинька, 1848, novelo)
  • "Trista novelo kun feliĉa fino" (Grustnaja povest s vesjolim koncom, ruse Грустная повесть с веселым концом, 1848, novelo)

Notoj redakti

  1. Bogdanova, O.A. (1990). "Sergej Fjodoroviĉ Durov". Rusaj verkistoj. Biobibliografia vortaro. Alirita la 5an de septembro 2019.
  2. "Sergej Fjodoroviĉ Durov". Rusa Biografia Vortaro. Alirita la 5an de septembro 2019.