Poltavo

urbo en Ukrainio
(Alidirektita el Poltava)

Poltavo (ukraine Полтава, latinliterigite Poltava) estas urbo en la centro de Ukrainio, borde de la rivero Vorskla. Ĝi estas la centro de la samnoma Poltava provinco, kaj ene de la provinco ankaŭ de samnoma distrikto. La urbo situas proksimume 350 kilometrojn sude de la ukrainia ĉefurbo Kievo kaj ekde la epoko de Sovetunio konsistas el la tri urbopartoj "Kijivo", "Lenino" kaj "Oktobro".

Poltavo
urbo de regiona rango en Ukrainio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Ukrainio
Provinco Poltava provinco
Distrikto Poltava distrikto
Poŝtkodo 36000–36499
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 283 402  (2021) [+]
Loĝdenso 2 751 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 35′ N, 34° 33′ O (mapo)49.58944444444434.551388888889Koordinatoj: 49° 35′ N, 34° 33′ O (mapo) [+]
Alto 132 m [+]
Areo 103 km² (10 300 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Poltavo (Poltava provinco)
Poltavo (Poltava provinco)
DEC
Poltavo
Poltavo
Situo de Poltavo
Poltavo (Ukrainio)
Poltavo (Ukrainio)
DEC
Poltavo
Poltavo
Situo de Poltavo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Poltava [+]
vdr
la parko Oktobro en Poltavo

Historio redakti

La areo de la urbo jam dum la ŝtonepoko estis home loĝata, pri kio atestas arkeologiaj restaĵoj. En bulgaraj dokumentoj de la 7-a jarcento menciiĝas urbo "Baltavar" ĉe rivero Vorskla, dokumento de la Kieva Regno el la jaro 1174 raportas pri la urbo "Ltava", kaj aliaj dokumentoj mencias la lokon "Oltava". Ne certas, ĉu la loko seninterrompe estis loĝata dum la epoko de la mongolaj invadoj de la 13-a kaj 14-a jarcentoj. Dum la jaro 1403 la urbo unuafoje menciiĝas kun sia nuna nomo en dokumento de la Grandduklando Litovio, kiu poste iĝis la duobla monarkio Pollando-Litovio. Dum la jaro 1641 Poltavo de la (pli kaj pli pole dominita) Pola-Litova Unio ricevis la urbajn rajtojn – tiutempe en la urbo vivis 812 loĝantoj kaj ekzistis 11 akvomuelejoj.

 
la ĉirkaŭaĵo de Poltavo (1650)

Dum la liberiga batalo de la ukrainaj kozakoj kontraŭ la pola regado inter la jaro 1648 kaj 1658 la urbo estis grava centro de la ribeloj. Ekde la jaro 1668 Poltavo pli kaj pli estis influata de la Rusia Imperio, kvankam la kozakoj komence ankoraŭ havis ampleksajn rajtojn je aŭtonomio. Dum la jaro 1709 proksime de la urbo okazis unu el la plej grandaj bataloj de la Granda Nordia Milito. Post venko de interalie Rusio en tiu milito la urbo ekde la jaro 1713 estis parto de la Rusia Imperio. Dum la 18a jarcento konstruiĝis la katedralo Uspenskij (1705-1801), de kiu tamen nur la aparte konstruita sonorila turo pretervivis la epokon de Sovetunio; la cetero de la katedralo tamen post 1990 laŭ la historia modelo rekonstruiĝis en la origina loko.

 
la Aleksandra placo (1850)

Ekde la jaro 1803 la urbo estis centro de la rusia goberniejo Poltavo. Tiuepoke komenciĝis la laŭplana novigo de la urbocentro honore al la 100-jariĝo de la rusia venko. Aparte impresa estas la "Ronda Placo" kun klasicismaj konstruaĵoj.

Ĝis la fino de la 19a jarcento la urbo havis iom pli ol 53.000 loĝantoj. Inter ili tiutempe estis 56 procentoj da ukrainanoj, po 20 procentoj da rusoj kaj da judoj, kaj 2 procentoj da poloj. Dum la epoko de Sovetunio, kiam oni tre penis pri urbigo kaj industriigo, la urbanaro draste plimultiĝis, kvankam antaŭe dum la rusia interna milito sekve de la Unua Mondmilito, kaj dum atako de la armeo de Nazia Germanio kadre de la Dua Mondmilito mortis multaj loĝantoj. Ankaŭ post la kolapso de Sovetunio kaj la starigo de sendependa Ukrainio la urbo plukreskis: nuntempe ĝia loĝantaro konsistas el 88 procentoj da ukrainanoj kaj 11 procentoj da rusoj – tre etaj minoritatoj estas la belorusoj (0,2%) kaj armenoj (0,2%).

La 21an de februaro 2014 oni faligis la monumenton de Lenino eble la lastan simbolon de komunismo en la urbo.

 
la urba ĉefstacidomo

Partneraj urboj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti