Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij

(Alidirektita el Pjotr Semjonov)

Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij (ruse Пётр Петрович Семёнов-Тян-Шанский[1]; naskiĝis la 2-an[jul.]/ 14-a de januaro 1827[greg.], mortis la 26-an de februaro[jul.]/ 11-an de marto 1914[greg.]) estis rusa geografo kaj statistikisto kiu estris en la Rusa Geografia Societo dum pli ol 40 jaroj.

Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1827 (1827-01-02)
en Ryazanka, Lipetsk Oblast
Morto 26-an de februaro 1914 (1914-02-26) (87-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Smolenskoye Orthodox Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Nikolaevskaya Cavalry school • Humboldt-Universitato en Berlino • Imperia Sankt-Peterburga Universitato • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Familio
Patro Q28500538
Frat(in)oj Q110075988 • N. P. Semenov
Infanoj Andrey Semyonov-Tyan-Shansky • Dmitry Semyonov-Tyan-Shansky • Benjamin Semyonov-Tyan-Shansky • Valere Tian • Q115787527
Okupo
Okupo esploristo • statistikisto • geografobotanikisto • entomologo • artkolektanto • arthistoriisto
Verkoj Études sur les peintres des écoles hollandaise, flamande et néerlandaise qu'on trouve dans la collection Semenov et les autres collections publiques et privées de St-Pétersbourg
vdr

Biografio redakti

 
Pjotr Semjonov-Tjan-Ŝanskij, 1870-aj jaroj.
 
Portreto de Valentin Serov (1905).

Pjotr Semjonov naskiĝis en nobela familio kaj studis en la Sankt-Peterburga Universitato. Kun Fjodor Dostojevskij, Semjonov partoprenis en sekretaj kunsidoj de la "Petraŝevskia Rondo" (literatura diskutgrupo de progresemaj intelektuloj en Sankt-Peterburgo). Dum la 1850-aj jaroj li studis geografion kaj geologion en Berlino sub Alexander Humboldt kaj Carl Ritter, kies verkojn li tradukis en rusan.

Je sugesto de Humboldt, Semjonov determinis esplori la grandan nekonatan montaron Tjanŝano. En 1856, li eliris el Barnaul por sia unua ekspedicio, pasis tra la Altaja Montaro kaj vizitis la lagon Isik-Köl survoje. En 1857, li revenis al Tjanŝano, esploris la internon de tiu nekonata montaro. Semjonov estis la unua eŭropano kiu vidis la panoramon de Tengri Tag, kaj ties plej belan montopinton, nome la kolosa Ĥan Tengri.

Unu el liaj plej interesaj malkovroj estis lia malakcepto de pli frua postulo fare de Humboldt pri supozita vulkanaj originoj de Tjanŝano. Semjonov trovis pruvon de vulkana aktiveco nenie en tiuj montoj.[1] La venontan jaron, li publikigis la unuan sisteman priskribon de Tjanŝano. La reputacio de tiu monografio estis tia ke duonjarcenton poste la caro Nikolao la 2-a rajtigis lin aldoni la epiteton "Tjan-Ŝanskij" (tio estas, "el Tjanŝano") al sia familinomo.

Semjonov interesiĝis ankaŭ en statistiko kaj baraktis por antaŭenigi tiun fakon en Rusion. Li servis kiel Porparolanto de la Centra Komitato de Statistiko ekde 1864 ĝis 1874, kiam ĝi estis transformita en la Statistika Komitato de la Ministerio de Internaj Aferoj, kies porparolanto li restis ĝis 1891. Danke al liaj klopodoj oni faris la unuan popolnombradon de la Rusa Imperio en 1897. Samjare, li estis farita membro de la Ŝtata Konsilantaro de Imperia Rusio.

Dum siaj oftaj vizitoj al Svisio, Italio kaj Francio, Semjonov - sufiĉe riĉa — amasigis kolekton de malnovaj pentraĵoj de la Nederlanda orepoko, kiu poste pasis al la Muzeo Ermitejo kaj poste estis forvendita de sovetoj. Lia kolekto de insektoj konsistis el ĉirkaŭ 700,000 specimenoj, el kiuj pli ol cent novaj specioj estis nomitaj laŭ li. Semjonov estis membro de 53 sciencaj societoj kaj administris la Rusian Geografian Societon ekde 1873 ĝis sia morto, uzante tiun postenon por kuraĝigi la esploradon de interna Azio, ĉefe fare de Nikolai Prĵevalskoj kaj Pjotr Kozlov. La memorlibro de Semjonov estis publikigita post lia morto en kvar volumoj. Kelkaj posteuloj, inklude filon, nome Andrej Semjonov-Tjan-Ŝanskij, pluigis lian laboron kaj iĝis famaj sciencistoj.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Semenov, Petr Petrovitch. Travels in the Tian'-Shan' 1856-1857. Trans. by Liudmila Gilmour, Colin Thomas and Marcus Wheeler. Edited and annotated by Colin Thomas. The Hakluyt Society, London. (1998). (ISBN 0-904180-60-3).

Eksteraj ligiloj redakti