Sozio estas helena vira nomo, kiun uzis romia verkisto de komedioj Plaŭto kiel nomon de servisto (latine Sosia) en la komedio Amfitriono.

En la komedio dio Merkuro alprenas aspekton de Sozio, kio kreas multajn konfuzojn. Tial la vorto sozio kiel komunuza nomo signifas homon, kiu tre aŭ plene similas alian homon, kun kiu li havas nenian parencecon. Do ĝi estas sinonimo de SimiluloDuoblulo.

Tiu esprimo estas ĉefe uzata, kiam ordinara homo similas famulon.

En Esperanto aperis redakti

La komedion reverkis Molière (1668) kaj lian adapton esperantigis Enrique Legrand (1922, Paris, Esperantista Centra Librejo).

Aperis fragmentoj el la komedioj Meneĥmoj, Komedio pri la Poto, Amfitriono (Antologio Latina, vol. 1, p. 46-62, tr. Gerrit Berveling)