Parabolo de la erarinta filo

La Parabolo de la erarinta filo estas spirite kaj literature grava jesua rakonto registrita nur en la Evangelio laŭ Luko (15,11-32). La Luka rakonto estas difinita ankaŭ Parabolo de la filo perdiĝinta kaj retrovitaParabolo de la mizerikorda patro.

La erarinta filo. Pentraĵo de Hieronymus Bosch - 1510.

Se diri pli arkaike, la parobolo estas memorigita kiel Parabolo de la prodigema filo; kutime la diverstipaj artverkoj priskribas tiun aspekton de la parabolon aŭ ĝin mencias sub tiu titolo.

La evangelio de Luko ĝin lokigas kiel la lastan de trilogio kies la aliaj du titoliĝas la parabolo de la perdita ŝafo (15,4-7) kaj la parabolo de la perdita draĥmo (15,8-10).

La preciziga versio “prodigema filo” rilatas al filo kiu revenas hejmen post disĵetado de ĉiuj siaj riĉaĵoj; la esprimo akiris ankaŭ pliampleksan sencon aludantan al iu kiu ne religas la atentojn de tiu kiu lin generis aŭ ekenvojigis al kariero.

Historio redakti

 
La erarinta filo en pentraĵo de Rembrandt.

En la parabolo kiun Jesuo rakontas, patro havas du filojn kaj, spite ke mankas neniu, la pli juna postulas sian porcian heredaĵon ĉe la patro ankoraŭ vivanta. Kaj li ĝin akiras, kaj tuj foriras al fora lando kie disĵetas sian riĉaĵon por banketumi kaj travivumi kun prostituitinoj. Reduktiĝinta al malsato, li daŭre vivas servante kiel porkogardisto. Li en sia menso ekspensas reiri al patro kaj al li diri: "Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo, mi ne meritas estis nomata via filo. Faru min kiel unu el viaj dungitoj (15,18-19).

Sed kiam li estis ankoraŭ malproksime, lia patro lin vidis kaj kortuŝiĝis, kaj kurinte, falis sur lian kolon kaj lin kisadis. 21 Kaj la filo diris al li: Patro, mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj antaŭ vi, kaj mi jam ne meritas esti nomata via filo. 22 Kaj diris la patro al siaj servistoj: Alportu rapide la ĉefan robon, kaj lin vestu, kaj metu ringon sur lian manon kaj ŝuojn sur liajn piedojn; 23 kaj alportu la grasigitan bovidon kaj buĉu ĝin, kaj ni manĝu kaj estu gajaj; 24 ĉar ĉi tiu mia filo estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita. Kaj ili komencis esti gajaj.

25 Sed la pli maljuna filo estis sur la kampo; kaj kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon. 26 Kaj li alvokis unu el la knaboj, kaj demandis lin, kio estas tio. 27 Kaj li diris al li: Via frato venis, kaj via patro buĉis la grasigitan bovidon, ĉar li ricevis lin sana. 28 Sed li koleris, kaj ne volis eniri; kaj lia patro elvenis, kaj lin petegis. 29 Sed li responde diris al sia patro: Jen tiom da jaroj mi servas al vi, kaj neniam mi malobeis vian ordonon, tamen vi neniam donis al mi kapridon, por ke mi estu gaja kun miaj amikoj; 30 sed kiam venis ĉi tiu via filo, kiu formanĝis vian havon kun malĉastistinoj, vi buĉis por li la grasigitan bovidon. 31 Kaj li diris al li: Filo, vi estas ĉiam kun mi, kaj ĉio mia estas via. 32 Sed konvenis esti gajaj kaj ĝoji; ĉar ĉi tiu via frato estis mortinta, kaj denove vivas; li estis perdita, kaj estas trovita”.

Interpretoj redakti

La malsamaj tradukaj akcentoj en la difino de la filo (perdita, prodigema, filo perdita kaj retrovita, disĵetanta ktp) montras la riĉecon de pritekstaj interpretoj kaj ankaŭ de la subkuŝantaj teologioj. Ĉar en la tri paraboloj de la trilogio ensceniĝas la prizorgo de Dio pri la pekulo atendita al pento, alia teologio vidas en la parabolo de la filo eraranta la protagonistecon de la Patro, ne de la filo: do ĝi preferas nomi la tuton “parabolo de la patro mizerikorda”. En la interpreta “filo disĵetanta” estas rimarkigita ke la filo detruis la donojn de Dio dum lia reveno montras la nedefinitivan detruon de tiuj donoj kiuj regas kiel origino de la sopiro al la patro.[1] Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine

Tiu parabolo, kiu registriĝas nur en la evangelio laŭ Luko, esprimas bonege lian teologian vidpunkton en kiu estas akcentataj la amo kaj mizerikordo de Dio[1]. La pardono ne estas kondiĉita de la implicite promesita bona konduto de la filo, la patro fakte lin brakumas antaŭ ol tiu ĉi esprimas sian penton.

La erarinta filo en la artaj verkoj redakti

Tiu parabolo inspiris multajn artistojn laŭkonge de la jarcentoj. Jen kelkaj:

Referencoj redakti

  1. Cosmo Ruppi, Il vangelo della misericordia. Riflessioni sul Vangelo di Luca, 1996, SEI, Torino

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti