La reveno de la erarinta filo (Rembrandt)

pentraĵo far Rembranto

La reveno de la erarinta filo (nederlande De terugkeer van de verloren zoon) estas ole-pentraĵo de la nederlanda artisto Rembrandt, farita inter 1661 kaj 1669, kaj nun en la kolekto de la Muzeo Ermitejo, Sankt-Peterburgo. Ĝi estas inter la finaj verkoj de la pentristo, ŝajne kompletita du jarojn antaŭ lia morto en 1669.[1] Priskribante la momenton de la reveno de la erarinta filo al sia patro en la Biblia parabolo, ĝi estas fama verko priskribita de arthistoriisto Kenneth Clark kiel "pentraĵo kiuj tiuj kiuj vidis la originalon en Sankta Peterburgo povas esti pardonita pro postulo, ke ĝi estas la plej granda pentraĵo iam pentrita".[2]

La reveno de la erarinta filo.

En la pentraĵo, la filo estas reveninta hejmen en elĉerpita stato el veturado en kiu li forspezis sian heredon kaj falis en malriĉeco kaj malespero. Li surgenuiĝis antaŭ sia patro pentromontra, petante pardonon kaj postenon kiel servisto, konstatante, ke eĉ la servistoj de lia patro havas pli bonan vivostaton ol li mem. Lia patro ricevas lin per afabla gesto kaj bonvenigas lin kiel propra filo. Liaj manoj sugestas samtempe patrecon kaj patrinecon; la maldekstra ŝajnas pli granda kaj pli vireca, sur la ŝultro de lia filo, dum la dekstra estas pli milda kaj pli ricevema laŭgeste.[3] Stare dekstre estas la pli aĝa frato, kiu tuj plendos al la patro, ke li maljuste bone traktas la pekan filon, dum malbone traktas la obeeman filon. Pri la du ceteraj figuroj pli umbraj oni spekulativis sen definitiva interkonsento.

Referencoj redakti

  1. Durham 176
  2. Citita en Durham 183
  3. Sawyer 313

Literaturo redakti


Eksteraj ligiloj redakti