Aleksej Fjodoroviĉ Orlov

Princo Aleksej Fjodoroviĉ Orlov (ruse Алексей Фёдорович Орлов; naskiĝis la 8-an de oktobro[jul.]/ 19-an de oktobro 1786[greg.], mortis la 9-an de majo[jul.]/ 21-an de majo 1861[greg.]) estis rusa diplomato, ekstergeedza filo de la grafo Fjodor Grigorjeviĉ Orlov. Li naskiĝis en Moskvo kaj partoprenis en ĉiuj el la Napoleonaj militoj ekde 1805 ĝis la Batalo de Parizo de 1814. Pro siaj servoj kiej komandanto de la kavaleria reĝimento okaze de la ribelo de 1825 li ricevis la titolon de grafo, kaj en la Rus-Turka Milito (1828-1829) li staris al rango de Generalleŭtenanto.

Aleksej Fjodoroviĉ Orlov
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1786 (1786-10-08)
en Moskvo
Morto 9-an de majo 1862 (1862-05-09) (75-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Familio
Patro Fiodor Orlov
Frat(in)o Michail Orlov
Edz(in)o Olga Orlova
Infanoj Nikolay Alexeyevich Orlov • Q120722257
Okupo
Okupo diplomatooficiropolitikisto
vdr

Ĉirkaŭ tiu epoko ekis la diplomata kariero de Orlov. Li estis la Rusia plenpova ambasadoro por la Paco de Adrianopolo, kaj en 1833 estis nomumita Rusia ambasadoro en Konstantinopolo, tenante samtempe la postenon de ĉefkomandanto de la Nigramara floto. Li estis krome unu el la plej fidindaj agentoj de Nikolao la 1-a, kiun li en 1837 akompanis por eksterlandena veturado. Ekde 1844 ĝis 1856 li estris la fifaman Trian Sekcion, aŭ sekretan policon.

En 1854, li estis sendita al Vieno por alporti Aŭstrion al la flanko de Rusio dum la Krimea milito, sed sensukcese. En 1856 li estis unu el la plenpovaj ambasadoroj kiuj finigis la Pacon de Parizo. Samjare li estis plialtigita al la rango de princo, kaj estis nomumita prezidanto de la Imperia Ŝtata Konsilantaro kaj de la Ministra Konsilantaro. En 1857, dum foresto de la imperiestro, li prezidis la komision formita por konsideri la aferon de emancipigo de la servutuloj, al kio li estis jam kontraŭa. Li mortis en Sankt-Peterburgo.