Aleksej Sergejeviĉ Suvorin (ruse Алексей Сергеевич Суворин; la 11-an de septembro 1834, Korŝevo, Voroneĵa gubernio — la 11-an de aŭgusto 1912, Carskoje Selo, Rusia imperio) estis rusa publikigisto kaj ĵurnalisto, eldonisto de gazetoj kaj libroj kies publikiga imperio havis konsiderindan influon dum la lastaj jardekoj de la Rusia Imperio.

Aleksej Suvorin
Persona informo
Алексей Суворин
Naskiĝo 11-an de septembro 1834 (1834-09-11)
en Korshevo, Bobrovsky Uyezd,  Rusia Imperio
Morto 11-an de aŭgusto 1912 (1912-08-11) (77-jaraĝa)
en Puŝkin
Tombo Nikolskoe Cemetery of Alexander Nevsky Lavra vd
Etno Rusoj vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Voronezh Cadet Corps • Constantine Artillery School vd
Partio Russian Assembly vd
Subskribo Aleksej Suvorin
Familio
Edz(in)o Anna Suvorinа • Anna Orfanova vd
Infanoj Boris Alexeievitch Suvorin • Mikhail Suvorin • Alexei Suvorin vd
Profesio
Alia nomo Василий Марков • А. И—н • А. Бобровский • Незнакомец vd
Okupo ĵurnalisto • eldonisto • verkisto • theatre critic • literaturkritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian karieron kiel instruisto en provinco, daŭrigis kiel liberala ĵurnalisto en Sankt-Peterburgo, sed, kiel multaj liaj samtempuloj, grave ŝanĝis sian socio-politikan vidpunkton, laŭgrade transirante al naciismo. Li estis unu el gravaj subtenantoj de Anton Ĉeĥov, sed poste ili distanciĝis, ĉefe kiam Suvorin iĝis malpli liberala kaj apoganto de antisemitismo. Tiam li engaĝiĝis en teatro kaj fondis sian propran kompanion.