Hans ROSBAUD (22a de Julio, 1895 - 29a de Decembro, 1962), estis aŭstria dirigento, partikulare asocia kun la muziko de la 20-a jarcento.

Hans Rosbaud
Persona informo
Naskiĝo 22-an de julio 1895 (1895-07-22)
en Graz
Morto 29-an de decembro 1962 (1962-12-29) (67-jaraĝa)
en Lugano
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Hoch Conservatory
Okupo
Okupo dirigento
vdr

La unua profesia posteno de Rosbaud estis en Mainz, starte en 1921, kiel la muzika direktoro de la nova urba Lernejo de Muziko, kiu inkludis la dirigentadon de la municipaj sumfoniaj koncertoj. Li iĝis la unua ĉefa dirigento de la Hessicher Rundfunk Simfonia Orkestro (poste la Hr-Sinfonieorchester) de Frankfurt en 1928.[1] Dum la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj, li prezentis premierojn de verkoj de Arnold Schoenberg kaj Béla Bartók. Dum la Nazia epoko, lia libereco prezenti novan muzikon estis limigita. En 1937, li dirigentis en Münster. En 1941, en Strasburgo, ĉe la Orchestre philharmonique.

En 1945 li estis nomumita muzika dirigento de la Münchner Philharmoniker fare de la usonaj okupaciaj aŭtoritatoj. En 1948, Rosbaud iĝis ĉefa dirigento de la Sinfonieorchester des Südwestrundfunks en Baden-Baden, kie li restis por la resto de sia vivo. En 1954, li dirigentis la unuan ludadon de la opero de Schoenberg nome Moses und Aron; tio estis en 1957 komerce registrita por Philips.[2]

Referencoj redakti

  1. Potts, Joseph E., "European Radio Orchestras: Western Germany" (September 1955). The Musical Times, 96 (1351): 473-475.
  2. Obituary for Hans Rosbaud (1963). The Musical Times, 104 (1440): 126.

Eksteraj ligiloj redakti