Egon Schiele

aŭstra pentristo

Egon SCHIELE (germane: [ˈeː.gɔn ˈʃiː.lə] Pri tiu ĉi sono aŭskulti; naskiĝis la 12-an de junio 1890, mortis la 31-an de oktobro 1918), estis aŭstra pentristo.

Egon Schiele
Egon Schiele, Memportreto, 1912
Naskiĝo la  12-an de junio 1890(nun 1890-06-12)
en Tulln an der Donau
 Aŭstrio
Morto la 31-an de oktobro 1918 (28‑jara)
en Vieno
Nacieco aŭstra
Sukcesis kiel Pentristo
Artista celigo Secesio
Reprezentaj verkoj Portretoj, nudoj
Persona informo
Naskonomo Egon Leo Adolf Ludwig Schiele
Mortokialo Hispana gripo
Tombo Ober Sankt Veiter Friedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Cislajtio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Subskribo Egon Schiele
Memorigilo Egon Schiele
Familio
Frat(in)oj Gertrude Peschka • Melanie Schiele
Edz(in)o Edith Schiele
Amkunulo Wally Neuzil
Okupo
Okupo pentristo • gravuristo • desegnisto • litografisto • fotistoarkitektoskulptisto • vidartisto • grafikartisto
vdr

Biografio redakti

Egon Schiele naskiĝis la 12-an de junio 1890 en Tulln apud Vieno. Li komencis pentri ekde 1905, interalie memportretojn. Lia patro forpasis la saman jaron, kaj lia onklo, fariĝinte lia kuratoro, provis orienti lin al kariero en fervojoj. Kun la konsento de sia patrino kaj apogo de sia profesoro pri desegno, li eniris Akademion de Belartoj en Vieno, kie li malfacile elportis akademian direkton de siaj profesoroj. Li malkovris malsaman arton dum ekspozicio de Viena Secesio.

En 1907, Schiele renkontis Gustav-on Klimt, kiu multe influis lin, kaj estis por la juna pentristo modelo kaj majstro. Li havis por li grandan admiron, kiu tuj estis reciproka. Li ekspoziciis unuafoje en 1908. Schiele fariĝis konata en 1909, kiam li ekspoziciis en aŭstra ĉefurbo, kaj instaliĝis en Vieno post vivado en Krumau. Li tiam fondis grupon Neukunstgruppe (Grupo de novaj artistoj) kaj pentris multajn portretrojn de amikoj kaj ankaŭ memportretojn. Li renkontis en 1911 fireputacian junan virinon, Wally Neuzil, kiu fariĝis lia modelo. Li estis arestita en 1912 pro siaj erotikaj desegnoj kaj suspekto pri delogado de neplenaĝuloj. Li restis tri semajnojn en karcero. Kardinal und Nonne (Liebkosung), do Kardinalo kaj Religiulino (Kareso), estis tiam lia plej konata pentraĵo pro paralelo kun Der Kuß (La kiso) de Gustav Klimt.

Ekde 1913, li partoprenis multnombrajn internaciajn ekspoziciojn. Li apartiĝis de Wally Neuzil kaj edziĝis la 17-an de junio 1915 kun Edith Arms, komencante malpli turmentan periodon. La 28-an de oktobro 1918, lia graveda edzino mortis pro hispana gripo. Egon Schiele mortis la 31-an de oktobro 1918, tri tagojn poste, pro sama malsano.

Bibliografio redakti

  • (1998?) Egon Schiele (france). Taschen.
  • (2000) Egon schiele (france). Novjorko: Parkstone.
  • (2004) Egon Schiele Dessins et Aquarelles (france). Parizo: Hazan.
  • (2005) Egon Schiele L'Amour et la Mort (france). Gallimard.
  • (2005) Vienne 1900 Klimt Schiele Kokoschka Moser, Ekster-seria (france). Parizo: Le Figaro.


Kanzono redakti

 
Egon Schiele: Nuda junulino kun krucitaj brakoj, 1910

Egon Schiele estas menciita ĉe la fino de kanzono "Je te rends ton amour" (1999) (Mi redonas vian amon) de Mylène Farmer:

"Redeviens les contours
De mon seul maître : Egon Schiele et..."
"Refariĝu konturoj
De mia solmajstro : Egon Schiele kaj..."

Tiu omaĝo al Egon Schiele estas substrekita per kartuŝo sur la koverto de la disko, imitanta subskribon de la pentristo. Ŝi onidire inspiriĝis el la pentraĵo Mädchenakt mit verschränkten Armen (Nuda junulino kun krucitaj brakoj) por verki tiun kanzonon.

 
Egon Schiele: Kardinalo kaj Religiulino (Kareso), 1912


Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  • Egon Schiele: The Complete Works Catalogue Raisonné de ĉiuj la pentraĵoj kaj desegnoj de Jane Kallir, 1990, Harry N. Abrams, Novjorko, (ISBN 0-8109-3802-2).
  • Egon Schiele: The Egoist (Egon Schiele: Narcisse échorché, coll. "Découvertes Gallimard", #475) de Jean-Louis Gaillemin; angla traduko el la franca de Liz Nash, "Abrams Discoveries series" & "New Horizons series", 2006 (Usona eldono) / 2007 (Brita eldono), (ISBN 978-0-500-30121-0) & (ISBN 0-500-30121-2).

Eksteraj ligiloj redakti