Muzeo Leopoldo

muzeo en Aŭstrio

La Muzeo Leopoldo (germane Leopold Museum) estas artmuzeo situanta en la Muzea Kvartalo en Vieno, Aŭstrio. La muzeo estis fondita en 2001 kaj enhavas unu el la plej grandaj kolektoj de la mondo de moderna aŭstra arto, kaj montras verkojn de Egon Schiele (la plej granda kolekto en la mondo de verkoj de tiu artisto, inkluzive de la fama Portreto de Wally (en)) [1][2], Gustav Klimt, Oskar Kokoschka kaj Richard Gerstl.

Muzeo Leopoldo
Leopold Museum
arta muzeo
Lando Aŭstrio vd
Situo Neubau
Adreso Leopold Museum, Museumsplatz 1 im MQ, 1070
Arkitekto(j) Laurids Ortner • Manfred Ortner vd
Estiĝo 2001
Direktoro Hans-Peter Wipplinger • Rudolf Leopold • Tobias G. Natter
Koordinatoj 48° 12′ 10″ N, 16° 21′ 33″ O (mapo)48.2026516.359142Koordinatoj: 48° 12′ 10″ N, 16° 21′ 33″ O (mapo)
Muzeo Leopoldo (Vieno)
Muzeo Leopoldo (Vieno)
DEC
Muzeo Leopoldo
Muzeo Leopoldo
Situo de Muzeo Leopoldo
Map
Muzeo Leopoldo
Parto de MuseumsQuartier vd
Retpaĝo https://www.leopoldmuseum.org/
vdr
Leopold Museum - nokta allumigo kun projekcio

La muzeo havas pli ol 5,000 ekspoziciaĵojn de la kolektoj de Rudolf Leopold [3]. La kolektoj estis donacitaj al la fondaĵo Leopold en 1994 kaj en 2001 la muzeo estis establita kun ŝtatfinancado, kaj kun financado de la Nacia Banko de Aŭstrio.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Dobrzynski, Judith H., "THE ZEALOUS COLLECTOR -- A special report.; A Singular Passion For Amassing Art, One Way or Another", The New York Times, 1997-12-24. (en-US)
  2. The Return of "Wally": The Mona Lisa of the 20th Century (en-US). Arkivita el la originalo je 2022-10-06. Alirita 2021-03-20.
  3. Fox, Margalit. "Rudolf Leopold, Art Collector, Dies at 85", The New York Times, June 29, 2010. Accessed July 5, 2010.

Eksteraj ligiloj redakti