Malfermi la ĉefan menuon

Fritz von Herzmanovsky-Orlando

Kastelo Rametz en Merano, kie mortis la verkisto

Fritz von Herzmanovsky-Orlando (naskiĝinta en la 30-a de aprilo 1877 en Vieno, mortinta en la 17-a de majo 1954 en Merano) estis aŭstra verkisto kaj desegnisto. Kiel Gustav Meyrink li estis reprezentanto de fantazia literaturo de germanlingva Aŭstrio.

VivoRedakti

Herzmanovsky-Orlando estis unue arkitekto sed povis baldaŭ, pro granda heredaĵo, vivi sendepende kiel "privatulo". Li renovigis, laŭplaĉe, kastelojn kaj planis skurilajn konstruaĵojn, pentris freskojn kaj desegnis fablomondaĵojn. Li vojaĝis multe tra la tuta mondo, faris reserĉojn pri loknomoj kaj studojn religihistoriajn respektive okultismajn skribante rakontojn, romanojn, teatraĵojn kaj baletojn.

VerkaropriskriboRedakti

Aperis en Venecio en 1926 kiel privatpresaĵo Der Kommandant von Kalymnos – ein Mysterium aus dem Rokoko der Levante, kaj en 1928 en Vieno la per propraj ilustraĵoj plibeligita rakonto Der Gaulschreck im Rosennetz al kiu skribis lia "malkovrinto" Oscar A. H. Schmitz la antaŭparolon. Tie li rakontis la historion de juna oficisto nome Jaromir Edler von Eynhuf, kiu pro troigita patriotismo nepre volas oferti al sia imperiestro artistan aĵon el bele aranĝitaj laktodentoj. Ĉar mankas ununura li finfine ŝtopas la dentaron en pistolon kaj mortpafas sin mem. Tiu ĉi rakonto vivas - same kiel la dramo Kaiser Joseph und die Bahnwärterstochter ankoraŭ tute el la absurda fontaro de la pereinta Danuba monarkio kaj de ties burokratio.

En lia ĉefverko, la romano Maskenspiel der Genien la aŭtoro kunfandis antikvan mitan sonĝo- kaj fabelomondon kun la skurila monarkia realeco, kie la nenormalo ŝajnas normala! La sorto de la romanheroo Cyriak (kvazaŭ renaskita Aktaion) estas en la manoj de diaj potencoj montrantaj sin en sfinksaj figuroj: la plej multpromesa kaj bonaŭgura estas la knaba kaj anĝela Cyparis, pli juna fratino de Afrodito, kiu alproksimiĝas regule sub konfuzigaj maskoj. Tiamaniere Cyparis forkondukas Cyriak-on el la realeco kaj gvidas lin sur vojon al si, kio signifas morton por li. La ambigua ludkaraktero de la romano havas siajn radikojn en la tradicio de aŭstra baroko kiel ankaŭ en la viena popola komedio.

Prilaboroj kaj gravecoRedakti

Friedrich Torberg prilaboris multajn verkojn de Herzmanovsky-Orlando (krom: Gaulschreck im Rosennetz) kaj la nuna leganto trovas simplan kuriozaĵkabineton kio ne tro kongruas kun la iama verkintenco de la aŭtoro. Ankaŭ la tipa kaj ege artista ludo kun diversegaj lingvoniveloj perdiĝis per uzo de niveligita duondialekta lingvo en la torbergaj prilaboroj. Tamen li daŭre havas sian gravan lokon en la aŭstria literaturo inter Heimito von Doderer, Albert Drach kaj Alfred Kubin. Science laboris pri li i.a. Wendelin Schmidt-Dengler.

LiteraturoRedakti

Eksteraj ligilojRedakti