Aŭstraj eŭro-moneroj

(Alidirektita el Aŭstriaj eŭro-moneroj)

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 20 el la 27 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Aŭstrio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La aŭstrajn eŭro-monerojn produktigas la Nacia Banko de Aŭstrio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la aŭstraj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
  Aŭstrio
  Belgio
  Estonio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Italio
  Kipro
  Kroatio
  Latvio (ekde januaro 2014)
  Litovio (ekde januaro 2015)
  Luksemburgo
  Malto
  Nederlando
  Portugalio
  Slovakio
  Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
  Andoro (moneroj ekde 2014)
  Monako
  San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
  Bulgario
  Ĉeĥio
  Hungario
  Pollando
  Rumanio

Ĉiu aŭstra eŭro-monero havas propran grafikaĵon, kiun desegnis Josef Kaiser.

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
Genciano, alpa floro.
Edelvejso, alpa floro.
Primolo, alpa floro.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
Katedralo Sankta Stefano, Vieno.
Gotika arkitekturo.
Schloss Belvedere.
Baroka arkitekturo.
Viena Secesio.
Novarta arkitekturo.
1,00 € 2,00 € 2,00 € ĉirkaŭo
La ĉirkaŭaj literaĵoj estas kvarope
*** 2 EURO
totaligante 12 stelojn
Wolfgang Amadeus Mozart.
Aŭstra komponisto.
Bertha von Suttner.
Aŭstra pacisto
Ricevis la Nobel-Premion pri Paco dum 1905.
 

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj