Malfermi la ĉefan menuon

Italaj eŭro-moneroj

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 18 el la 28 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Italio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La italajn eŭro-monerojn produktigas la centra Banko de Italio.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la italaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
  Aŭstrio
  Belgio
  Estonio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Italio
  Kipro
  Latvio (ekde januaro 2014)
  Litovio (ekde januaro 2015)
  Luksemburgo
  Malto
  Nederlando
  Portugalio
  Slovakio
  Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
  Andoro (moneroj ekde 2014)
  Monako
  San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
  Bulgario
  Ĉeĥio
  Hungario
  Pollando
  Rumanio

Ĉiu itala eŭro-monero havas sian propran desegnaĵon, kiun elektis la itala publiko per televidsendo kaj telefona voĉdono. La sola escepto estis la 1-eŭra monero, kies desegno jam estis elektita fare de Carlo Azeglio Ciampi, tiama Ministro pri Ekonomio. La moneroj surhavas la duliteraĵon RI, signifantan Repubblica Italiana (Itala Respubliko).

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
 
 
 
La Castel del Monte
13-a jarcenta kastelo en Apulia
Desegnis Eugenio Driutti
Mole Antonelliana
Turo, simbolo de Torino
Desegnis Luciana De Simoni
Koloseo de Romo
Fama romia amfiteatro
Desegnis Ettore Lorenzo Frapiccini.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
 
 
 
Naskiĝo de Venuso
Pentristo Sandro Botticelli
Desegnis Claudia Momoni.
Unikaj Formoj de Kontinueco en Spaco
Skulptisto Umberto Boccioni
Desegnis Maria Angela Cassol
Antikva statuo de
Imperiestro Marko Aŭrelio
Desegnis Roberto Mauri.
1,00 € 2,00 € 2,00 € ĉirkaŭo
 
 
La ĉirkaŭa literaĵoj estas sesope
* 2 *
totaligante 12 stelojn
Vitruvia Homo
desegno fare de Leonardo da Vinci
Moneron desegnis Laura Cretara.
Portreto de Dante Alighieri
Pentistro Rafaelo
Desegnis Maria Carmela Colaneri.

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj