Surĉevala statuo de Marko Aŭrelio

La surĉevala statuo de Marko Aŭrelio estas romia surĉevala statuo de la imperiestro Marko Aŭrelio (regis 161-180), konservata en la Kapitolaj Muzeoj en Romo. Kopio, verkita en 1981 post kiam oni forprenis la originalon por restaŭro, estas instalita sur la lasta ekstera loko, kiun ĝi okupis antaŭ sia endomigo, en la Kapitola Placo.

Kopio de la statuo, situanta meze de la Kapitola Placo

Koordinatoj: 41° 53′ 35″ Nordo 12° 28′ 59″ Oriento / 41.893 °N, 12.483 °O / 41.893; 12.483 (mapo)

Ĝi estas bronza kaj altas 4,24 m. Kvankam la imperiestro rajdas ĉevalon, li havas multajn similojn kun staraj statuoj de Aŭgusto.

Ĝi estas sendube la plej fama surĉevala statuo, kaj ankaŭ la plej malnova, kaj la sola ankoraŭ ekzistanta el Romio.

PriskriboRedakti

La ĉevalo, staranta sur tri piedoj, kaj la bronza rajdanto montras la majstrecon de la antikvaj fandistoj. Origine la statuo estis komplete orumita.

La imperiestro rajdas sen piedingoj, kiuj ankoraŭ ne estis uzataj en Eŭropo. Dum oni atentege studis la ĉevalon por ke aliaj artistoj rekreu ĝin en siaj verkoj, la subsela kovrilo estis kopiata laŭ supozo, ke ĝi estis parto de norma romia ilaro. Fakte la subsela kovrilo havas originon sarmatan, kio sugestas, ke la ĉevalo estas sarmata kaj ke la statuo estis verkita honore al la venko de Marko Aŭrelio kontraŭ la sarmatoj, post kiu li aldonis la epiteton Sarmaticus al sia nomo.[1]

La grekbarba filozofa imperiestro sensele rajdas fortikan ĉevalon, kiu tenas la kolon alta kaj levas la dekstran antaŭan kruron. La domino de la homo super la ĉevalo intencas esprimi lian regokapablon kaj teknikan lertecon pri rajdado.[2]

Dum longa tempo la idento de la homo estis malcerta. La nuntempa konkludo, ke temas pri Marko Aŭrelio, estis atingita per komparado kun moneraj bildoj.[3]. Ĝi tamen havas rimarkindan similon ankaŭ al la imperiestroj Antonino Pia (138-161) kaj Komodo (180-192), la filo de Marko Aŭrelio.

Ĉirkaŭ 1770, la skulptisto Étienne Maurice Falconet rimarkis la mankon de realsimilo ĉe la pozicio de la kruroj:

 
 Ĉu vi ne vidas, ke ĉi tiel la ĉevalo iras per grandaj paŝoj per la malantaŭaj kruroj, kaj ke per la antaŭaj li faras nenion krom stamfi? 
— Étienne Falconet[4].

ReferencojRedakti

  1. Nickel, Helmut (1989-01-01). “The Emperor's New Saddle Cloth: The Ephippium of the Equestrian Statue of Marcus Aurelius”, Metropolitan Museum Journal 24, p. 17–24. doi:10.2307/1512863. 
  2. André Champsaur. (4-a kvarono 1993) Le guide de l'art équestre en Europe (france). Lyon: La Manufacture. ISBN 9-782737-703324.
  3. Raymond Chevallier, «La statue équestre du Capitole vue par les Français», Revue belge de philologie et d'histoire, vol. 62 num. 1, 1984, p. 80. Antiquité — Oudheid.
  4. Étienne Falconet. (1787) Œuvres diverses concernant les arts, nouvelle édition, tome troisième (france). Paris: Didot fils, p. 88., vidu ankaŭ p. 128, desegno de la hufoj.