Malfermi la ĉefan menuon

Portugalaj eŭro-moneroj

La eŭro (EUR aŭ €) estas la komuna monunuo por 18 el la 28 landoj de la Eŭropa Unio, inkluzive de Portugalio, kaj de 4 nemembraj ŝtatetoj ene de la Eŭropa Unio. La moneroj kaj monbiletoj ekuziĝis je la 1-a de januaro 2002, sed la presa (stampa) jaro foje montras sin tiel frue kiel 1999, kiam la monunuo oficiale ekestis kaj oni ekproduktis la monerojn. La portugalajn eŭro-monerojn produktigas la Imprensa Nacional – Casa da Moeda, Lisbono, INCM.

Ĉiuj moneroj havas flankon komunan, kiu montras la valuton de la monero, kaj ĉiu lando, kiu partoprenas la eŭron, havas proprajn desegnaĵojn sur la alia flanko de la moneroj. Ĉi tiuj varias, ekde ĉiam sama desegnaĵo (ekzemple Estonio kaj Irlando) aŭ simpla montro de la monarĥo (ekzemple Belgio kaj Nederlando) ĝis tute malsama desegnaĵo ĉe ĉiu monero (ekzemple Grekio kaj Italio). Tamen, ĉiuj moneroj iel montras 12 stelojn ankaŭ sur tiu flanko.

Bildoj de la naciaj flankoj de la portugalaj eŭro-moneroj

Eŭro-moneroj
Eŭrozono
  Aŭstrio
  Belgio
  Estonio
  Finnlando
  Francio
  Germanio
  Grekio
  Hispanio
  Irlando
  Italio
  Kipro
  Latvio (ekde januaro 2014)
  Litovio (ekde januaro 2015)
  Luksemburgo
  Malto
  Nederlando
  Portugalio
  Slovakio
  Slovenio
Landoj ekster EU kun propraj eŭro-moneroj
  Andoro (moneroj ekde 2014)
  Monako
  San-Marino
  Vatikanurbo
Ontaj membroj de la Eŭrozono
  Bulgario
  Ĉeĥio
  Hungario
  Pollando
  Rumanio

La portugalaj eŭromoneroj havas tri malsamajn desegnojn, fare de Vitor Manuel Fernandes dos Santos, unu por ĉiu el la tri monero-serioj (ruĝaj, or-koloraj, kaj arĝent-orkoloraj). Tamen ĉiuj enhavas reĝan sigelon ene de cirklo de sep kasteloj kaj kvin ŝildoj kun la kvin vundomarkoj de Kristo kaj la vorto "Portugal".

Naciaj flankoj
0,01 € 0,02 € 0,05 €
 
 
 
La reĝa sigelo de 1134.
0,10 € 0,20 € 0,50 €
 
 
 
La reĝa sigelo de 1142.
1,00 € 2,00 € 2 € ĉirkaŭo
 
 
La ĉirkaŭaj literaĵoj montras
la sep kastelojn kaj kvin ŝildojn
same kiel sur la nacia flanko.
La reĝa sigelo de 1144.  

Vidu ankaŭ la paĝojn pri

Eksteraj ligiloj