Viena Agadismo estis mallonga kaj agita movado en la arto de la 20-a jarcento kiu agadis ĉefe en Vieno. Ĝi povas esti rigardita kiel parto de multaj sendependaj klopodoj en la 1960-aj jaroj por disvolvigo de la "performance art" (ludarto, Fluxus, happening, agadpentrarto, korp-arto, ktp.). Ties ĉefaj partoprenantoj estis Günter Brus, Otto Mühl, Hermann Nitsch, kaj Rudolf Schwarzkogler. Kiel "agadistoj", ili estis aktivaj inter 1960 kaj 1971. Plej pluigis siajn artajn laborojn sendepende el la komenco de la 1970-aj jaroj antaŭen.

Dokumentaro de la laboro de tiuj kvar artistoj sugestas ke ne estis konscie disvolvigita sento de movado aŭ ajna kultivado de membreca statuso en "agadisma" grupo. Pli ĝuste, tiu nomo estis aplikita al variaj kunlaboraj verkoj faritaj inter tiuj kvar artistoj. Malcolm Green citis komenton de Hermann Nitsch, "Viena Agadismo neniam estis grupo. Nombraj artistoj reagis al partikularaj situacioj kiujn ili trafis, ene de partikulara tempoperiodo, kaj kun similaj rimedoj kaj rezultoj."[1]

Referencoj redakti

  1. Brus Mühl Nitsch Schwarzkogler. Writings of the Viennese Actionsts London, Atlas Press, 1999. Malcolm Green, eld.

Bibliografio redakti

  • Mechtild Widrich: "The Informative Public of Performance. A Case Study in Viennese Actionism" TDR. The Drama Review 57:1, no. 217, Spring 2013.
  • Von der Aktionsmalerei zum Aktionismus. Wien 1960-1965, Klagenfurt, Ritter-Verlag, 1988.
  • Wiener Aktionismus. Wien 1960-1971, Klagenfurt, Ritter-Verlag, 1989.
  • Der Wiener Aktionismus und die Österreicher, Klagenfurt, Ritter-Verlag, 1995
  • Out of Actions. Actionism, Body Art & Performance 1949-1979 (Ekspozicia katalogo), Vienna-Stuttgart, MAK/Cantz, 1998.

Eksteraj ligiloj redakti