Otto Muehl

aŭstra artisto
(Alidirektita el Otto Mühl)

Otto MUEHL (16a de Junio 1925 – 26a de Majo 2013) estis aŭstria artisto, kiu estis konata kiel unu el la kunfondintoj same kiel la ĉefa partoprenanto de la Viena Agadismo kaj kiel fondinto de la Komunumo Friedrichshof.

Otto Muehl
Persona informo
Naskiĝo 16-an de junio 1925 (1925-06-16)
en Grodnau
Morto 26-an de majo 2013 (2013-05-26) (87-jaraĝa)
en Moncarapacho
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Okupo
Okupo filmreĝisoro • pentristo
vdr

En 1943, Muehl devis servi en la Germana Wehrmacht. Tie li registriĝis por oficira trejnado. Li ascendis al la rango de leŭtenanto kaj en 1944 li partoprenis en infanteriaj bataloj dum la Ofensivo de Ardenoj.[1]

Post la milito, li studis instruadon de la germana kaj Historion, kaj Pedagogion de Arto ĉe la Wiener Akademie der bildenden Künste.

En 1972 li fondis la Komunumon Friedrichshof, kiu estis rigardita de kelkaj kiel aŭtoritata sekto,[2] kaj kiu ekzistis dum kelkaj jaroj antaŭ dekadenci en la 1990-aj jaroj. En 1991, Muehl estis akuzita pro seksa perforto al minoritatuloj kaj pro droguzo kaj kondamnita al 7 jaroj de prizono. Li estis liberigita en 1997, post plenumo de ses jarojn kaj duono,[1] kaj formis malgrandan komunumon en Portugalio. Post sia liberigo, li publikigis siajn memorojn el la prizono (Aus dem Gefängnis).

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 "archives otto muehl | BIOGRAPHY OTTO MUEHL". Archivesmuehl.org. 2010-06-29. [1] Arkivigite je 2007-07-05 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 1an de Julio 2017.
  2. Frank Nordhausen and Liane von Billerbeck (1999): Psycho-Sekten – die Praktiken der Seelenfänger. Fischer Verlag, ISBN 3596142407

Bibliografio redakti

  • Aus dem Gefängnis, Klagenfurt, Ritter-Verlag, 1997
  • 7, (Exhibition catalogue) MAK Vienna, 1998.
  • Impossible: The Otto Muehl Story de William Levy, New York: Barany Artists, 2001
  • Leben/Kunst/Werk (Exhibition catalogue), MAK/ König; Vienna/ Köln, 2004
  • Writings of the Vienna Actionists, de Malcolm Green, London, Atlas Press, 1999

Eksteraj ligiloj redakti