Malfermi la ĉefan menuon

Gottfried Helnwein

Gottfried HELNWEIN (n. 8a de Oktobro 1948) estas Aŭstri-Irlanda grafika artisto. Li laboris kiel pentristo, artmetiisto, fotisto, murpentristo, skulptisto, artisto per instalaĵoj kaj improvizaĵoj, uzante ampleksan varion de teknikoj kaj esprimrimedoj.

Gottfried Helnwein
Save The World Awards 2009 show04 - Gottfried Helnwein.jpg
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1948 (1948-10-08) (71-jara)
en Vieno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Akademio de Belartoj de Vieno
Profesio
Profesio pentristo • fotistoartisto • teatra aktoro
TTT
Retejo http://www.helnwein.fr
Information icon.svg
vdr

Lia verko rilatas ĉefe al psikologia kaj sociologia streso, historiaj kaj politikaj aferoj. Lia ĉefa temo estas la homa kondiĉo. La metaforo pri arto estas dominata de la bildo de infano, partikulare de vundita infano, ĉu fizike kaj emocie.[1] Liaj verkoj ofte referencas tabuajn kaj polemikajn aferojn el ĵusa historio, speciale la Nazia regado kaj la hororo de Holokaŭsto. Kiel rezulto, lia laboro estas ofte konsiderata provoka kaj polemika.

Helnwein studis ĉe la Universitato de Vidartoj en Vieno (Akademie der Bildenden Künste). Li loĝas kaj laboras en Irlando kaj Los Angeles.

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Robert Flynn Johnson, Curator of the San Francisco Fine Arts Museums, "The Child – Works by Gottfried Helnwein", eseo por la katalogo de ekspozicio ĉe la California Palace de Legio de Honoro, ISBN 978-0-88401-112-5, 2004