La lago NeusiedlFertő (germane Neusiedler See, hungare Fertõ-tó, latine Lacus Peiso) estas malprofunda akvo ĉe limoj de Aŭstrio kaj Hungario. La hungara nomo Fertő (aperinta en dokumento jam en 1074 aludas ties marĉajn proprecojn, dum la aŭstra nomo venas de urbo Neusiedl am See. La lago apartenas al Monda Heredaĵo kaj Nacia parko.

Neusiedler See
endorheic lake • Steppe lake [+]

LandoAŭstrio

Supermara alteco115,45 m ü. A. [+]
Koordinatoj47° 50′ 0″ N, 16° 45′ 0″ O (mapo)47.83333333333316.75Koordinatoj: 47° 50′ 0″ N, 16° 45′ 0″ O (mapo)

Longo36 km (22.37 mi)
Larĝo14 km (8.7 mi)
Maksimuma profundo1,8 m
Averaĝa profundo1 m
Akvokolektejo1 120 km² (112 000 ha)
Areo315 km² (31 500 ha) [+]

Neusiedler See (Aŭstrio)
Neusiedler See (Aŭstrio)
DEC
Map
Neusiedler See

Vikimedia Komunejo:  Lake Neusiedl [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la lago parte glaciigita en vintro
la lago en vespera lumo

Ĝi elformiĝis antaŭ jarmiloj, en la supra plejstocena epoko per tektonika movo. La lago situas 113 m super la marnivelo, tiel ĝi estas plej malalta loko de Auŝtrio. La lago longas 35 km kaj larĝas 7–15 km, la akvosurfaco estas 315 km² (el kiu malpli ol dekono apartenas al Hungario).

Ĝia akvokolekta areo estas 1230 km2, ĝin alfluas nur kelkaj rojoj (Vulka kaj Rákos) kaj subteraj akvofontoj, sed ne havas elfluanton.

La akvo de la lago estas milde sala kaj tre malprofunda (ĝenerale 50–60 cm, maksimume 180 cm) kaj ŝanĝiĝas depende la vetero. La vintra frostiĝo de la lago kelkfoje – ĉe malalta akvosurfaco – minacas la bestaron.

Oni konstruis en 1873–95 kanalon (Hansági-főcsatorna) al Répce kaj Rábca.

La lago estas forte kovrita per fragmito (preskaŭ duonon de la surfaco), en kiuj vivas multaj maloftaj birdoj, bestoj (ekz. granda egretardeo, plataleo, tufgrebo, marĉa cirkuo, kampa kobitido, diversaj insektoj).

La lagon protektas du kunlaborantaj naciaj parkoj: la hungara Nacia Parko Fertőõ–Hanság kaj la aŭstra nacia Parko Neusiedlersee-Seewinkel.

La lago bonefikas je klimato, grundakva nivelo de la ĉirkaŭo, servas bazmaterialon por la celuloza industrio, ŝtatata ripozloko de la Vienaj loĝantoj.

Gravaj komunumoj apud la lagobordo estas Neusiedl am See, Podersdorf am See kaj Rust.