Peter ROSEGGER (* 31-a de julio 1843 en Alpl, komunumo Krieglach, Steiermark, † 26-a de junio 1918 en Krieglach, Steiermark) estis aŭstra verkisto.

Peter Rosegger
Persona informo
Peter Rosegger
Naskiĝo 31-an de julio 1843 (1843-07-31)
en Kluppeneggerhof
Morto 26-an de junio 1918 (1918-06-26) (74-jaraĝa)
en Krieglach
Tombo Krieglach vd
Etno aŭstroj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko GrazKrieglach vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Graz vd
Subskribo Peter Rosegger
Familio
Patro Lorenz Roßegger vd
Patrino Maria Roßegger vd
Infanoj Margarete Rosegger • Hans Ludwig Rosegger vd
Profesio
Alia nomo Gabriel Fels • Peter Kettenfeier • Petri Kittenfeier vd
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • prozopoezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La filo de malriĉa kamparano frue interesiĝis pri desegnado kaj pentrado. Legi kaj skribi li lernis ĉe pensiiĝinta instruisto kaj aŭtodidakte, ĉar li ne havis okazon por vizitadi lernejon.

En la jaro 1864 li sendis siajn unuajn literaturajn verkojn al gazeto, kaj la redaktoro ebligis al la juna talentulo la viziton de komerca lernejo. Ekde la jaro 1869 Rosegger konstante publikigis poemojn en sia regiona dialekto, romanojn kaj rakontojn. Centraj temoj en lia verkaro estas la vivo de la kamparanoj, ties religiemo kaj amo al la naturo - kaj minacoj de la moderna grandurba etoso.

Listo de verkoj redakti

  • Die Schriften des Waldschulmeisters (romano, 1875)
  • Jakob der Letzte (romano, 1888)
  • Das ewige Licht (rakonto, 1897)
  • Erdsegen (romano, 1900)
  • Als ich noch der Waldbauernbub war (rakontoj, 3 vol., 1900-1902)
  • Weltgift (romano, 1903)

Citaĵo pri Esperanto redakti

 
 „Ja, selbst zum Schutz der nationalen Sprachen, damit sie ihre Eigenständigkeit bewahren können, brauchen wir für unsere praktischen Ziele und den Frieden eine internationale Verkehrssprache wie Esperanto“ - germane: "Jes, jam pro la protekto de la naciaj lingvoj, por ke ili povu konservi sian aŭtonomecon, ni por niaj praktikaj celoj kaj por la paco bezonas internacian trafikan lingvon kiel Esperanton." 
— Peter Rosegger [1]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti