Peter PATZAK (naskiĝinta en la 2-a de januaro 1945 en Wien-Brigittenau, mortinta la 11-an de marto 2021 en Krems[1]) estis aŭstra reĝisoro kaj aktoro. Lia krim-filma serio televida Kottan ermittelt de ORF akiris kultan staton.

Peter Patzak
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1945 (1945-01-02)
en Vieno
Morto 11-an de marto 2021 (2021-03-11) (76-jaraĝa)
en Krems
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoro • pentristo • universitata instruisto • scenaristo • reĝisoro
vdr
La reĝisoro, aktoro kaj pentristo Peter Patzak en 2012

Biografio redakti

La filo de policisto studis psikologion, arthistorion kaj pentradon antaŭ ol konfrontiĝi al filmado ĉe televidstacio novjorka. Lia filma premiero estis en 1972 en la krimfilmo Die Situation.

En 1976 komenciĝis la fruktodona kunlaboro kun la aŭtoro Helmut Zenker, kun kiu - krom diversajn filmajn kaj televidajn projektojn - li faris 19 epizodojn de la televidserio Kottan ermittelt. En tiu ĉi sukcesa kaj komika serio la krimfilma ĝenro per anarkietaj agadoj kaj tipe viena ŝercemeco parodiatas.

En liaj aliaj filmoj la ĉefroluloj estas homoj estiĝintaj ekster la socion, por kies "aberacio" estas multaj tre diversaj kaŭzoj. Nekutiman prezenton de la geedzeco inter Cosima kaj Richard Wagner li faris per la filmo Wahnfried (1987). En 1997 li publikigis la libron Wie mich meine Mutter zum Film brachte.

Aliaj filmoj redakti

Jenas aliaj filmoj: Glückssachen (1977), Gesundheit (1979), Match (1980), Phönix an der Ecke (1982), Tiger – Frühling in Wien (1984), Der Aufstand (1986), Der Joker (1987), Killing Blue (1988), Sankt Petri Schnee (1991), Der Gorilla und die Operation Poker (1991), Der Gorilla und der kleine Grenzverkehr (1991), Im Kreis der Iris (1993), Das Glück liegt in Waikiki (1993), 1945 (1994), Tödliche Besessenheit (1995), Das geborgte Nest (1995), Brennendes Herz (1995), Shanghai 1937 (1996), Schmetterlingsgefühle (1996), Sweet Little Sixteen (1999).

Notoj redakti