Klaus Maria Brandauer

Klaus Maria BRANDAUER [klaŭs maria BRANdaue] (naskiĝis la 22-an de junio 1944 en Bad Aussee) estas aŭstra aktoro kaj reĝisoro. Lia reala nomo estas Klaus Georg STENG.

Klaus Maria Brandauer
Brandauer-wiki.jpg
Persona informo
Naskonomo Klaus Georg Steng
Naskiĝo 22-an de junio 1943 (1943-06-22) (76-jara)
en Bad Aussee
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Karin Katharina Brandauer
Okupo
Okupo filmreĝisoroprofesoro • teatra aktoro • filmaktoro
Information icon.svg
vdr

Brandauer komencis sian karieron kiel teatra aktoro inter alie sur la scenejoj en Tübingen, Düsseldorf, Salzburg, Munkeno kaj Vieno. Internacian famon kiel filmaktoro Brandauer gajnis pro la ĉefrolo en la filmo Mephisto, kiu en la jaro 1982 gajnis Oskaron en la kategorio plej bona eksterlanda filmo. Sian debuton kiel filmreĝisoro Brandauer havis en 1989, en Georg Elser – einer aus Deutschland, en kiu li ankaŭ transprenis la titolrolon.

Listo de filmojRedakti

  • Mephisto (Hungario, 1981)
  • Never say never again (Usono, 1983)
  • Oberst Redl (Germanio/Hungario/Aŭstrio, 1984)
  • Out of Africa (Usono, 1985)
  • Streets of gold (Usono, 1986)
  • Burning secret (Usono, 1988)
  • Hanussen (Germanio/Hungario, 1988)
  • Georg Elser – einer aus Deutschland (Germanio, 1989)
  • The Russia House (Usono, 1990)
  • Mario und der Zauberer (Germanio/Aŭstrio/Francio, 1994)
  • Rembrandt (Francio, 1999)