Out of Africa
Out of Africa estas 1985-a drama filmo de Sydney Pollack, kun Meryl Streep, Robert Redford kaj Klaus Maria Brandauer. Ĝi bazas sur periodoj el la vivo de la dana verkistino Karen Blixen (pseŭdonimo Isak Dinesen), kiel ŝi priskribis ilin en sia aŭtobiografia romano Out of Africa el la jaro 1937, en la novelo Skygger pa graesset (ombroj paŝas sur herbo) kaj en siaj Breve fra Afrika (leteroj el Afriko). Aliaj fontoj por la scenaro de Kurt Luedtke estis la biografioj Isak Dinesen. The Life of a Storyteller (vivo de rakontisto) de Judith Thurman kaj Silence will speak. A study of the life of Denys Finch Hatton and his relationship with Karen Blixen (silento parolos. esploro de la vivo de Denys Finch Hatton kaj ties rilato al Karen Blixen ) de Errol Trzebinski.
Ekster el Afriko | |
---|---|
![]() Out Of Africa (franca DVD) | |
Originala titolo | Out of Africa |
Produktadlando | ![]() |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 18-a de decembro 1985 |
Daŭro | 111 minutoj |
Ĝenro | Dramo |
Kameraado | David Watkin |
Buĝeto | Usona $31.000.000 |
Reĝisoro(j) | Sydney Pollack |
Produktisto(j) | Sydney Pollack |
Scenaro | Kurt Luedtke |
Laŭ la verko de | Karen Blixen |
Muziko de | John Barry |
Ĉefrolantoj | Meryl Streep Robert Redford Klaus Maria Brandauer |
Produkto | Mirage Studios Universal Studios |
Distribuo | Universal Pictures |
RolularoRedakti
- Meryl Streep - Karen Blixen
- Robert Redford - Denys Finch Hatton
- Klaus Maria Brandauer - Bror Blixen/Hans Blixen
- Michael Kitchen - Berkeley Cole
- Malick Bowens - Farah
- Joseph Thiaka - Kamante
- Stephen Kinyanjui - Kinanjui
- Michael Gough - Baron Delamere
- Suzanna Hamilton - Felicity
- Rachel Kempson - Lady Belfield
- Graham Crowden - Lord Belfield
- Leslie Phillips - Sir Joseph