Aŭstra Juna Popolo

Emblemo de Jungvolk

Aŭstra Juna Popolo (germane Österreichisches Jungvolk, mallongigo ÖJV) estis la ŝtata porjunula organizo dum Aŭstrofaŝismo en Aŭstrio. Fondita en aŭgusto 1936 ĝi havis ĝis la nuliĝo en 1938 ĉ. 350 000 membrojn inter 6 kaj 18 jaroj. Fakte temis pri rekrutaro por la duonarmea Vaterländische Front.

HistorioRedakti

Jam en 1933 sub kanceliero Engelbert Dollfuß estis planoj organizi malpolitikan patrujeman junularsocietaron sub la nomo Jung-Vaterland. En marto 1934 la katolikaj societoj unuiĝis je Österreichische Jungfront ĉefe por esti en unio pli forta en komparo kun la planita ŝtata junularo. Anoj de Vaterländische Front ankaŭ bonvenis ŝtatan junularon laŭ la modelo de la itala Balilla-organizo aŭ eĉ de la germana Hitlera Junularo. Antaŭis la fondon de OJV kunlaboro de Jung-Vaterland kaj Ostmarkjugend.

En la 12.8.1936 Guido Zernatto unue parolis pri la nova junulorganizo. Fondo ĝia iĝis en la 28.8.1936. Malkonfesiaj grupoj aliaj bezonis specialan permesiĝprocedon. Escepton certan havis katolikaj societoj kaj ekskluzive pormetiistaj societoj. Tria ero de ÖJV iĝis en novembro 1936 la gimnaziemula Christlich-deutsche Turnerschaft Österreichs. Sed vera kresko la membraro fariĝis en la kuro de la jaro 1937a kiam ankaŭ la katolikaj organizoj kunfandiĝis kun ÖJV, mallibervole kaj kontraŭ ĉiuj reguloj konkordataj de 1933. Restas nur la privilegio ke kontraŭ devigoj certaj de eksaj katolikklubarmembroj la eklezia hierarkio daŭre havis vetoon. Monopolo tia estis ofte antaŭkondiĉo por karieroj diversaj. Tamen ne ĉiuj junuloj sub la ŝirmon de ÖJV oni sukcese kolektivigis ĉar ekzistis ne malmultaj kaŝaj organizoj nacisocialisma, komunisma kaj socialdemokratia.

Longe malklaris ĉu ankaŭ protestantojjudoj rajtis membriĝi. Finfine la protestantoj almenaŭ ricevis propran junularorganizaron. Tamen al judoj ne eksplicite malpermesitis aniĝi al ÖJV kaj inter la skoltoj ili relative multnombris. Kiam la minaco fare de Nazia Germanio kreskis je la komenco de 1938 eĉ maldekstraj junuloj aniĝis al ÖJV sperante pri pli efika sindefendo kontraŭ la nazioj. Vere hais ÖJV tuj antaŭ Anschluss strukturon bonege funkcianta; la anoj estis aktivegaj en la lukto kontraŭ nacisocialismo.

En marto 1938 ÖJV aboliciitis. Etaj grupoj iĝis rezistantoj, ekz. Fritz Molden, Otto Molden kaj la juristo Hubert Jurasek.

Organiza strukturoRedakti

Gvidis ÖJV laŭstatute estrarano sub la komando de kanceliero Kurt Schuschnigg, ŝtata sekretario Guido Zernatto, edukadministro Hans Pernter kaj la eksa Heimwehr-ĉefo Ernst Rüdiger Starhemberg. Gvidanto fakta estis la federacia junularestro (Bundesjugendführer) Georg Thurn-Valsassina, bofrato de Starhemberg. Pli subas en la hierarkio naŭ landaj (Landesjugendführer), distriktaj (Bezirksjugendführer) kaj lokaj (Ortsjugendführer) gvidantoj. Memstare ekzistis ĉe multaj gimnazioj t.n. Liberaj korpusoj studentaj.

Edukaj enhavojRedakti

ÖJV orientiĝis je italaj kaj germanaj organizoj. Oni favoris atletismon kaj enkondukis antaŭsoldatarajn ekzercojn. Gravis ankaŭ komuna laboro kaj flego de kulturo/religio. Knabinaj sekcioj pli okupiĝis pri kuirado, infanvarta lerno kaj kudrado. Ĉiuj portis ankaŭ specialan uniformon.

 
Unuataga koverto kun imprimo de OJV, 1937

LiteraturoRedakti

  • Johanna Gehmacher: Jugend ohne Zukunft. Hitler-Jugend und Bund Deutscher Mädel in Österreich vor 1938, Picus, Wien 1994, ISBN 3-85452-253-3, p. 401–420 (disertacio, Wien 1993)
  • Thomas Pammer: V.F.-Werk „Österreichisches Jungvolk“. Geschichte und Aspekte der staatlichen Organisierung der Jugend im Dollfuß-Schuschnigg-Regime 1933–1938, Wien 2011, online auf der Website der Universität Wien (PDF).
  • Franz Gall: Zur Geschichte des Österreichischen Jungvolks 1935–1938. In: Rudolf Neck, Adam Wandruszka [Hg.] Beiträge zur Zeitgeschichte. Festschrift Ludwig Jedlicka zum 60. Geburtstag, St. Pölten 1976, S. 217–235.
  • Ulrike Kemmerling-Unterthurner: Die staatliche Jugendorganisation in Österreich 1933–1938 mit besonderer Berücksichtigung von Vorarlberg. In: Historische Blickpunkte. Festschrift für Johann Rainer, Innsbruck 1988, p. 311–330.
  • Irmgard Bärnthaler: Die Vaterländische Front. Geschichte und Organisation, Europa Verlag, Wien 1971, p. 172–177.

Eksteraj ligilojRedakti