Kolektiva puno
Kolektiva puno estas punado de grupo da homoj pro la konduto de unu aŭ pliaj individuoj, ofte senrespekte de la faktoj, ĉu aŭ ĉu ne ekzistas rekta kontakto inter la punotoj kaj la "punendaj", aŭ ia kontrolo de ties agadoj.
Kolektiva puno regule okazas en tempoj de milito kaj armita konflikto kaj ofte rezultigis terurajn masakrojn.
Kolektiva puno povas okazi en familioj, en lernejoj ... aŭ en enlandaj konfliktoj. - Ĉi tie tamen estu traktata nur la aspekto de kolektiva punado en internacia rilato. Tio nepre estas rompo de la internacia juro kaj la Kvara Ĝeneva Konvencio en 1949.
Tiaj sankcioj, kutimaj en la antikveco kaj en la mezepoko, estas nuntempe konsiderataj kiel barbarecaj. La moderna justico ja baziĝas sur la principo de persona respondeco. Kaj la internacia juro metas la kolektivajn punojn en la kategorion de militkrimoj. Neniu povas esti punata pro misaĵoj kiujn li ne faris : eĉ la plej aŭtoritataj reĝimoj agnoskas tiun ĉi principon almenaŭ surpapere.
Historio
redaktiKolektiva puno estis unu el la plej gravaj punoj en la antikva Grekujo. Kaze de politika murdo aŭ de ŝtatperfido, la asembleo de civitanoj povis decidi pri la kataskaphē, la detruo de la domo de la kulpulo, kaj la kondamno de lia familio je ekzilo. Per tiu puno, skribas la historiisto Walter R. Connor, “la civito volis realigi la definitivan forigon de la leĝrompinto kaj de liaj idoj el la socio” [1]. Eĉ la plej eta el iliaj havaĵoj estis neniigendaj, por eviti ke ĝi estu vendita aŭ interŝanĝita, kaj eĉ okazis ke oni elterigis la ostojn de iliaj prauloj por ĵeti ilin eksterurben.
Pri kolektiva punado ankaŭ al Ĉinujo ne mankis imagpovo. Dum jarcentoj ĝi aplikis la principon de “klan-ekzekutado”, do la ekstermadon de la familioj de iaj krimuloj. La tuta generacio trafeblis, ankaŭ la bofamilio kaj kelkfoje eĉ pli. La klerulo Fang Xiaoru, akuzita pri kontestado de la legitimeco de la imperiestro, estis mortigita en 1402 kune kun sia tuta ĉirkaŭaĵo, de siaj nepoj ĝis siaj lernantoj kaj siaj amikoj, do entute 873 personoj.
Okazaĵoj
redaktiHistorie, Okupaciaj armeoj ofte uzis kolektivan punadon por subpremi aŭ preventi politikan reziston de la enloĝantaro en la okupitaj teritorioj. Ili celis starigi avertan ekzemplon (ekz-e per detruado de kompletaj vilaĝoj, kie atakoj okazis), por fortimigi eblajn sekvantojn. (Fakte kolektiva punado ofte pruviĝis ne- aŭ eĉ kontraŭefika, ĉar ĝi radikaligas la atestantojn de tia kruelaĵo.)
- La "netolereblaj leĝoj" post la Bostona teumado en 1773 eĉ avancigis la Usonan revolucion.
- La Britoj dum bura milito (1899–1902) kaj la Germanoj dum Francia-Prusia Milito (1870-1871] kaj Unua Mondmilito pravigis siajn tiajn agadojn, asertante ke ili okazis "laŭ la valida leĝaro de milito".[2]
Nazia Germanio
redakti- Nazia Germanio vaste aplikis kolektivan punadon en okupitaj teritorioj:
- Lidice, Ĉeĥoslovakio (hodiaŭ Ĉeĥio).
1942 detruita de la Germanoj kiel venĝo por la murdatenco kontraŭ Reinhard Heydrich. - Oradour-sur-Glane, Francio, 1944. Germana SS buĉis 642 loĝantojn.[3]
- Putten, Nederlando, 1944
- Sant'Anna di Stazzema, Italio, 1944[4]
- Marzabotto, Italio, 1944[5]
- Kortelisy, Sovetunio (hodiaŭ: Ukrainio). 1942[6]
- Lidice, Ĉeĥoslovakio (hodiaŭ Ĉeĥio).
Britaj kolonioj
redakti- Britoj plurloke en siaj kolonioj punis kolektive:
- en 1951 kontraŭ vilaĝoj en Malaja Federacio, kiuj kaŝis komunistajn ribelulojn.[7]
- en 1952 dum Maŭmaŭ-ribelo en Kenjo.[8]
- en 1956 en Kipro elpelante familiojn el iliaj domoj kaj fermante butikojn ĉie, kie britaj soldatoj aŭ policistoj estis murditaj, por elpremi informojn pri la murdintoj.[9]
Ĉiuj tiuj agadoj hodiaŭ estas rigardataj kiel agadoj kontraŭ la bazaj juraj reguloj, kiuj garantias individuan traktadon laŭ ĉies individua kulpo. Artikolo 33 de la Kvara Ĝeneva konvencio eksplicite malpermesas kolektivan punadon.
Israela-Palestina konflikto
redaktiHomrajtaj organizaĵoj asertas, ke kelkaj agadoj de la Israela armeo, kiujn Israela politiko defendas kiel "sekurecrimedojn", fakte estas kolektiva punado de la palestinanoj. Temas specife pri la atakoj kontraŭ loĝdomoj - de Israelo deklaritaj kiel "atakoj kontraŭ teroristoj kaj teroristejoj"; kaj la drastan limigon de elektro por Gaza-strio. En februaro 2005 Israelo haltigis la detruon de domoj.
Aktuale
redaktiUsona armeo estis riproĉita pro kolektiva punado en Irako, kiam buldozoj detruis palmokampon en areo al-Dora proksime de Bagdado, de kie usonaj soldatoj estis atakitaj en la antaŭaj semajnoj. La armeanoj ĉesigis elektron por la loka loĝantaro, baris aliron kaj detruis la lokan benzinejon.[10] Similaj operacioj estis okazintaj antaŭe.
La Ĉina registaro estis akuzita pro kolektiva punado kontraŭ la popolo en Tibeto.[11]
Vidu ankaŭ
redaktiFontoj
redakti- ↑ Walter R. Connor, “The razing of the house in Greek society”. Transactions of the American Philological Association, vol. 115, The Johns Hopkins University Press, Baltimore, 1985.
- ↑ "The laws of war as to conquered territory" by William Miller Collier, New York Times, November 29, 1914, p SM6
- ↑ Oradour-sur-Glane - Britannica Online Encyclopedia
- ↑ New York Times: Tiny Town Lost in Tides of History
- ↑ Massacres and Atrocities of WWII in the Axis Countries
- ↑ World War II in Ukraine: Kortelisy (Ukraine), Lidice (Czechoslovakia) & Oradour-sur-Glane (France): Razed Villages.
- ↑ "British to step up Malaya campaign; 1951 plans include 'collective punishment' for aiding Reds, rewards and more troops" New York Times, Dec. 17, 1950, p 12
- ↑ "Labor's censure over Kenya fails" New York Times, Dec 17, 1952, p16
- ↑ Britain punishes Cypriote balking in informer role" New York Times,Mar. 17, 1956, p1
- ↑ Raporto de Dahr Jamail en Inter Press Service, Jan 2005: Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine "IRAQ: U.S. Military Resorting to Collective Punishment" angle
- ↑ Raporto de Human Rights Watch, 2002: China and Tibet angle
Eksteraj ligiloj
redakti- Kolektivaj punoj de Benoît BRÉVILLE (prezidanto kaj redakciestro de Le Monde Diplomatique) tradukita el la franca de Vilhelmo Lutermano, marto 2024
- angle paĝo de usona Ministro pri justico