Starokrimo

loĝloko en Krimeo

Starokrimo (ruse Старый Крым, ukraine Старий Крим, krime-tatare Eski Qırım) estas urbo en la orienta parto de Krimeo, apartenanta al la Kirovska distrikto (montrita densblue) de Aŭtonoma Respubliko Krimeo. Tra la urbo pasas la aŭtovojo, kiu ligas Simferopolon kun la orienta parto de Krimeo (Teodozio, Kerĉo). Apud la urbo troviĝas la monta masivo Agarmiŝo.

Starokrimo
urbo en Ukrainio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 297345
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 370  (2016) [+]
Loĝdenso 940 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 2′ N, 35° 5′ O (mapo)45.02916666666735.088611111111Koordinatoj: 45° 2′ N, 35° 5′ O (mapo) [+]
Alto 300 m [+]
Areo 9,97 km² ( 997 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Starokrimo (Krimeo)
Starokrimo (Krimeo)
DEC
Starokrimo
Starokrimo
Situo de Starokrimo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Staryi Krym [+]
vdr
Urbo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Starokrimo
ruse Старый Крым
ukraine Старий Крим
krime-tatare Eski Qırım
Apartenas al: Kirovska distrikto
Koordinatoj: 45° 2′ N, 35° 5′ O (mapo)45.02916666666735.088611111111Koordinatoj: 45° 2′ N, 35° 5′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~300 m
Areo: 9,97 km²
Loĝantaro:
— Loĝdenso:
9 960 (laŭ 2001)
1000 hom/km²
Poŝtkodoj: 97345
Telefonkodo: +380-6555
Hor-zono: UTC+3
Antaŭaj nomoj: Kirim, Solĥat (ĝis la XIVa jc.)

Oficiala paĝaro nekonata

Starokrimo (Krimeo)
Starokrimo (Krimeo)
DMS
Starokrimo
Starokrimo
Starokrimo
Situo de Starokrimo sur la mapo de Krimeo
vdr

Noto pri la Esperanta nomo redakti

En ĉiuj fontaj lingvoj la nomo konsistas el du vortoj kaj signifas laŭlitere "Malnova Krimeo". Ŝajnas multe pli oportune uzi unuvortan nomon. La Esperanta formo Starokrimo estas facile rekonebla kaj uzebla (la enmetita o inter la du vortoj estas kutima lig-vokalo kaj en Esperanto, kaj en la rusa kaj ukraina lingvoj).

Historio redakti

La urbo aperis en la unua duono de la XIIIa jarcento post almilito de Krimeo fare de la Ora Hordo. Tiutempe la urbo estis la ĉefurbo de la Krimea Provinco de la Ora Hordo, ĉi tie troviĝis la rezidejo de la krimea emiro. Tiutempe la urbo havis du nomojn: la hordanoj kaj kipĉakoj (tjurka popolo, kiu tiam konsistigis la pli grandan parton de la loĝantaro de la krimeaj stepoj) nomis ĝin Kirim (de la okcident-kipĉaka qırım — "mia monteto"), dum la italoj (ĉefe ĝenovanoj), kiuj tiam regis la sudan bordon de Krimeo kaj aktive komercis kun la urbo, nomis ĝis Solĥat (tjurkigita itala vorto solcata - "sulko"). Proksimume samtempe la nomo de la urbo iĝis ankaŭ la nomo de la duoninsulo (ĝis tiam la duoninsulo nomiĝis Gazaria aŭ Taŭrido).

En la XIVa jarceno la urbo prosperis, ĝi estis grava komerca centro sur la Silka Vojo el Azio en Eŭropon kaj rapide kreskis. La tiamaj arabaj kronikistoj foje eĉ nomis ĝin "dua Bagdado". Tamen post kiam Krimeo sendependiĝis disde la Ora Hordo kaj estis formita la Krimea Ĥanlando, la ĉefurbo estis translokita unue en Ĉufut-Kaleon kaj poste en Baĥĉisarajon. De tiu tempo la urbo malprogresis kaj malgrandiĝis. Post la jaro 1475 (kiam otomanoj konkeris la ĝenovajn koloniojn sur la suda bordo de Krimeo) la nomo Solĥat eksmodiĝas; oni eknomas la urbon Eski-Kirim (el la krime-tatara lingvo Eski Qırım — "malnova Kirim"). La moderna rusa nomo estas paŭsaĵo de la krime-tatara nomo.

Post anekso de Krimeo fare de la Rusia Imperio preskaŭ la tuta loĝantaro de la urbo formigris kaj en la jaro 1805 ĉi tie loĝis nur 114 homoj. Dum iom da tempo komence de la XIXa jarcento la urbo nomiĝis Leŭkopol, tamen la nova nomo ne akceptiĝis.

Nuntempo redakti

 
Starokrimo (pentraĵo de K. F. Bogajevskij)

Nuntempe en la urbo loĝas ĉ. 10 mil homoj. Iu signifa industrio mankas. Inter vidindaĵoj oni povas mencii kelkajn konstruaĵojn, kiuj konserviĝis de la XIII-XIVaj jarcentoj: nun funkcianta moskeo de ĥano Uzbek, ruinoj de monejo kaj de mezepoka hotelo. 5 kilometrojn okcidente de Starokrimo troviĝas malnova armena monaĥejo Surb-Ĥaĉ ("Sankta Kruco"), kiu dum la lastaj jaroj renaskiĝas. Krome, en la urbo estas etnografia muzeo, dediĉita al la krime-tatara kulturo.