Koyashskoye, Kojaŝskoje aŭ Koyashs'ke estas salakva lago en la marbordo de la Kerĉa peninsulo en Krimeo, apartigita el la Nigra Maro per bendo de tero. Ĝi longas 4 kilometrojn, larĝas 2 kilometrojn kaj havas profundon de ĉirkaŭ unu metro. Ĉi tiu lago havas la karakteristikon de koloroj de la roza al la skarlata, laŭ la lumo, pro la ĉeesto de algoj kiuj vivas en la akvoj. Kiam la akvo vaporiĝas, la salo de la lago kristaliĝas sur la rokoj kaj la bordoj, produktante kristalajn roketojn kaj odoron de violo.

Lago Koyashskoye
salakva lagolago [+]
SituoKerĉa peninsulo
- koordinatoj45° 2′ 42″ N, 36° 11′ 15″ O (mapo)45.04536.1875Koordinatoj: 45° 2′ 42″ N, 36° 11′ 15″ O (mapo) [+]

Maksimuma longo3,89 km (2.42 mi)
Maksimuma larĝo2,39 km (1.49 mi)
Averaĝa profundo1 m

Lago Koyashskoye (Krimeo)
Lago Koyashskoye (Krimeo)
DEC
Lago Koyashskoye
Lago Koyashskoye
Map
Lago Koyashskoye
Vikimedia Komunejo:  Koyashskoe Lake [+]
vdr

La loko estas konsiderata sanigita kaj estas aprezata de la homoj de la regiono. Ĝi estas malbone konata al la turistoj.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Lago Koyashskoye en la hispana Vikipedio.