Dai Viet

monarkia regno en orienta Hindoĉinio kaj nuna norda Vjetnamio, de la 10-a ĝis 19-a jarcento

Dai Viet, Đại Việt (大越, IPA: [ɗâjˀ vìət]; laŭvorte Granda Việt), ankaŭ nomata Annam, en Esperanto simpligite nomebla reĝlando Vjetnamio, estis monarkia regno en orienta Hindoĉinio el la 10-a jarcento ĝis la komenco de la 19-a jarcento, centrita ĉirkaŭ la regiono de nuntempa Hanojo, Norda Vjetnamio. Ties frua nomo, Đại Cồ Việt, estis establita en 968 fare de la vietnama reganto Đinh Bộ Lĩnh post li finigis la epokon nomita Anarkio de 12 Militsenjoroj, ĝis la komenco de la regado de Lý Thánh Tông (r. 1054–1072), nome tria imperiestro de la dinastio Lý. Đại Việt daŭris ĝis la regado de Gia Long (r. 1802–1820), nome unua imperiestro de la dinastio Nguyễn, kiam la nomo estis ŝanĝita al Việt Nam, la moderna landonomo Vjetnamio.[1][2]

Mapo de Sudorienta Azio en la 11-a jarcento: Dai Viet blue en la areo de nuntempa Norda Vjetnamio.

La historio de Đại Việt estas dividita en regado de ok dinastioj: Đinh (968–980), Frua Lê (980–1009), Lý (1009–1226), Trần (1226–1400), Hồ (1400–1407), Fina Lê (1428–1789), dinastio Mạc (1527–1677) kaj la mallongdaŭra dinastio Tây Sơn (1778–1802). Ĝi estis por mallonge interrompita de la dinastio Hồ (1400–1407), kiu ŝanĝis la nomon de la regno al Đại Ngu, kaj de la Kvara Erao de Norda Dominado (1407–1427) kiam la regiono estis administraciita kiel Jiaoĵi fare de la Dinastio Ming.[3]:181 La historio de Dai Viet povas esti dividita ankaŭ en du periodoj: unuigita regno, kiu daŭris el la 960-aj jaroj ĝis 1533, kaj la fragmentita regno el 1533 ĝis 1802, kiam estis pli ol unu dinastio kaj nobelaj klanoj samtempe regantaj el siaj propraj teritorioj. El la 13-a ĝis la 18-a jarcento, la limoj de Đại Việt etendiĝis por enhavi teritorion kiu similas al tiu de la nuntempa Vjetnamo, kiu kuŝas laŭlonge de la Sudĉina Maro el la Golfo de Tonkino ĝis la Golfo de Tajlando.

Frua Đại Việt aperis en la 960-aj jaroj kiel hereda monarkio kun Mahajana Budhismo kiel ŝtata religio, kaj daŭris dum ses jarcentoj. El la 16-a jarcento, Đại Việt laŭgrade malfortiĝis kaj decentriĝis en pluraj sub-regnoj kaj teritorioj, regataj de iu el la familioj Lê, Mạc, Trịnh, Nguyễn samtempe. Ĝi estis por mallonge unuigita de la fratoj Tây Sơn en 1786, kiuj disdividis ĝin inter si mem en 1787. Post la milito Trịnh-Nguyễn kiu finiĝis per venko de Nguyễn kaj detruo de Tây Sơn, Đại Việt estis reunuigita, kio finis 300 jarojn de fragmentado. El 968 ĝis 1804, Đại Việt floris kaj akiris gravan povon en la mondoregiono. La regno malrapide aneksis la teritoriojn de Ĉampa kaj Kamboĝo, etendante la Vjetnamiajn teritoriojn suden kaj okcidenten. La regno estas konsiderata la ĉefa antaŭulo de la nuntempa lando Vjetnamio kaj la bazo por ties nacia historia kaj kultura identeco.

Koordinatoj: 21° 01′ N 105° 51′ O / 21.017 °N, 105.850 °O / 21.017; 105.850 (mapo)

Notoj redakti

  1. Lieberman (2003), p. 345.
  2. Hall (1981), p. 456.
  3. Tsai, Shih-shan Henry. (2011) Perpetual Happiness: The Ming Emperor Yongle. University of Washington Press. ISBN 978-0-295-80022-6.

Bibliografio redakti

  • Hall, Daniel George Edward (1981). History of South East Asia. Macmillan Education, Limited. ISBN 978-1-349-16521-6.
  • Lieberman, Victor (2003). Strange Parallels: Integration of the Mainland Southeast Asia in Global Context, c. 800-1830, Vol 1. Cambridge University Press.