Ordosoj
Ordosoj, Ordos (en mongola: Ордос; en ĉina 鄂尔多斯部) estas mongola subgrupo kiu vivas en Uksin, Interna Mongolio de Ĉinio. Ordos laŭvorte estas pluralo de hordo.
Ordosoj | |
---|---|
tribo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La Tri Triboj de Uriĝangĥai estis Tumedoj en norda Ŝanŝio, Ordosoj en la Ordosa Dezerto kaj norde de Ŝenŝjio etende suden trans la defenda zono de Ming en la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ekde 1510, la Ordosoj estis regataj de posteuloj de Batumongke Daĝan Ĥano.
La Ordosaj Mongoloj kredas, ke ili estis responsaj pri la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano ekde ties komenco.[1] Tamen, la nuntempa loko kie estas la maŭzoleo de Ĝingis-Ĥano estas loĝata de Darĥadoj ĉar la Ordosaj Mongoloj estis devigitaj resetliĝi ekster la paŝtejoj de Ordosoj. Tradicie, la Ordosa teritorio estas dividata en 7 dividaĵoj.
Ilia nombro atingis 64 000 en 1950 kaj ebla nuntempa ĉirkaŭkalkulo de Ordosoj povus esti iom malpli ol 100 000.[2]
Referencoj
redakti- ↑ Pegg, Carole. (2001) Mongolian Music, Dance, & Oral Narrative: Performing Diverse Identities (angle). University of Washington Press, p. 26. ISBN 9780295981123.
- ↑ Janhunen, Juha. (2006-01-27) The Mongolic Languages (angle). Londono: eldonejo Routledge, p. 193. ISBN 9781135796907.
Bibliografio
redakti- Dunnell, Ruth W.; Elliott, Mark C.; Foret, Philippe; Millward, James A (2004). New Qing Imperial History: The Making of Inner Asian Empire at Qing Chengde. Routledge. ISBN 1134362226.
- Millward, James A. (1998). Beyond the Pass: Economy, Ethnicity, and Empire in Qing Central Asia, 1759-1864. Stanford University Press. ISBN 0804729336.
- Perdue, Peter C (2009). China Marches West: The Qing Conquest of Central Eurasia. Harvard University Press. ISBN 978-0674042025.
- Ram Rahul. March of Central Asia. Indus Publishing, 2000 ISBN 81-7387-109-4
- Johan Elverskog. Our Great Qing: The Mongols, Buddhism and the State in Late Imperial China, ISBN 0-8248-3021-0