Armela sfero

Armela sfero (aŭ sfera astrolabo, aŭ simple armelo) estas modelo de objektoj en la ĉielo (en la ĉiela sfero), konsistanta el sfera kadro de ringoj, centrita al la Tero aŭ al la Suno, kio reprezentas liniojn de ĉielaj longitudo kaj latitudo kaj aliajn astronomie gravajn trajtojn, kiel la ekliptiko. Tiele, ĝi diferencas el ĉiela globuso, kiu estas simpla sfero kies ĉefa celo estas mapigi la konstelaciojn. Ĝi estis inventita aparte en antikva Grekio kaj en antikva Ĉinio, kaj ĝi poste estis uzata en la Islama mondo kaj en Mezepoka Eŭropo.

Diagramo de armela sfero.
La flago de Portugalio (1911- ) kun armela sfero sub la blazono.

Kun la Tero kiel centro, armela sfero estas konata kiel Ptolemea. Kun la Suno kiel centro, ĝi estas konata kiel Kopernika.[1]

La flago de Portugalio aperigas armelan sferon. Ĝi aperas ankaŭ en Portugalia heraldiko, asocie kun la Portugalaj malkovroj dum la Epoko de Esplorado. La armela sfero aperas ankaŭ en la flago de la Brazila Imperio.

La ellasa mekanismo de la horloĝo de Su Song estis inventita de la budhisma monako Ĝi Ksing kaj la registara funkciulo Liang Lingzan en la jaro 725 en Antikva Ĉinio por funckiigi specimenon de akvo-movita armela sfero, kvankam la armela sfero de Su estis la unua funkciigita de mekanika horloĝmekanismo.[2][3]

Notoj redakti

  1. El publikaĵo nune en la publika havaĵo: Huggins, Margaret Lindsay (1911). "Armilla". En Chisholm, Hugh. Encyclopædia Britannica. 2 (11a eld.). Cambridge University Press. pp. 575–576.
  2. Needham, Volume 3, 351.
  3. Bowman, 105.

Bibliografio redakti

  • Bowman, John S. (2000). Columbia Chronologies of Asian History and Culture. New York: Columbia University Press.
  • Needham, Joseph, Wang Ling kaj Lu Gwei-Djen (1986) [1965], Science and Civilization in China, Taipei: Caves Books, Ltd. (reprint edition of Cambridge & New York: Cambridge University Press).