15 596Tibeta budhismoŝamanismoateismo

Torgutoj (Mongole: Торгууд, ᠲᠤᠷᠭᠣᠣᠠ, Torguud), ĉine 土尔扈特, "Gvardianoj", estas unu el la kvar ĉefaj subgrupoj de la Oiratoj. La Torgutaj nobeloj datigas sain devenon el la reganto de Kerajtoj nome Tooril; ankaŭ multaj Torgutoj descendis el la Kerajtoj.

Torgutoj
etno
Oiratoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
mongola lingvaro
Religio
vdr

Post la falo de la Alianco de la Kvar Oiratoj, la majoritato de Torgutoj sub Ĥo Orluk separiĝis el la aliaj Oirataj grupoj kaj translokiĝis okcidenten al la regiono de Volga en 1630, formante la kernon de Kalmukoj. Kelkaj Torgutaj nobeloj sekvis Toro Baiĥu Guŝi Ĥan ĝis la lago Ĉinghai (Koke Nuur), kaj iĝis parto de la nomitaj Supraj Mongoloj. En 1698, 500 Torgutoj veturis al Tibeto, sed ili ne povis reveri; tiel ili estis resetlataj ĉe la rivero Ecin fare de la Kangksi imperiestro de la Dinastio Qing de Ĉinio. En 1699 ĉirkaŭ 15 000 Torgutaj familioj revenis el la Volga regiono al Cungario, kie ili aliĝis al la Ĥoitoj. Kaj tiel plu ili de tempo al tempo translokiĝis, disiĝis kaj realiĝis el kaj al diversaj klanoj kaj etnaj subgrupoj, sekvante la tradician nomadan kutimaron.

Modernaj famaj Torgutoj en Mongolio redakti

  • ShŜiileg, heroo de Mongolio
  • Badam, heroo de Mongolio
  • Purevjal, fama kantisto de Mongolio
  • Luvsan, Laborheroo de Mongolio
  • Otgoncagaan, Laborheroo de Mongolio
  • Batlai, Laborheroo de Mongolio
  • Tuvŝin, Laborheroo de Mongolio
  • Baadai, Laborheroo de Mongolio

Bibliografio redakti

  • Dunnell, Ruth W.; Elliott, Mark C.; Foret, Philippe; Millward, James A (2004). New Qing Imperial History: The Making of Inner Asian Empire at Qing Chengde. Routledge. ISBN 1134362226.
  • Millward, James A. (1998). Beyond the Pass: Economy, Ethnicity, and Empire in Qing Central Asia, 1759-1864. Stanford University Press. ISBN 0804729336.
  • Perdue, Peter C (2009). China Marches West: The Qing Conquest of Central Eurasia. Harvard University Press. ISBN 978-0674042025.
  • Ram Rahul. March of Central Asia. Indus Publishing, 2000 ISBN 81-7387-109-4
  • Johan Elverskog. Our Great Qing: The Mongols, Buddhism and the State in Late Imperial China, ISBN 0-8248-3021-0