Gryonne

Gryonne estas svisa torento, en Kantono Vaŭdo, dekstra alfluanto de Rodano. Ĝia fluo estas longa je 15 km.

Gryonne je 1 km de ĝia alfluo al Rodano

Ĝi fontas sur la suda deklivo de monto Signal de Culant, en la masivo Les Diablerets. Ĝia alfluanto estas rivero Petite Gryonne , ankaŭ nomata Eau moireBey des Râpes. Ĝi alfluas Rodanon inter urboj Saint-Triphon kaj Bex

Ĉirkaŭ 500 m antaŭ alflui Rodanon, ĝi superpasas la aŭtoŝoseon A9 dank'al ponto en kiu la rivero fluas.