Venoge estas svisa rivero en Kantono Vaŭdo, longa je 42 km, kiu alfluas al Lago Lemano apud urbo Saint-Sulpice.

Venoge
rivero
Bazaj informoj
Longeco 42 km
Averaĝa trafluo 4,30 m³/s
Fluo
- Alteco super marnivelo 700 m
Enfluejo Lemano inter Saint-Sulpice kaj Préverenges
- Alteco 372 m
Geografio
Alfluantoj Veyron, Molombe, Arena
Riveroj en Svislando
vdr

Ĝi fontas apud urbo L'Isle, trafluas la urbojn Cuarnens, La Chaux (Cossonay), Moiry, Chevilly, Ferreyres, La Sarraz, Eclépens, Lussery-Villars, Daillens, Cossonay, Penthalaz, Penthaz, Gollion, Vufflens-la-Ville, Aclens, Bussigny-près-Lausanne, Bremblens, Echandens, Ecublens, Denges, Préverenges kaj Saint-Sulpice en bordo de Lago Lemano.

Ĝiaj alfluantoj estas:

  • Rivero Veyron.
Ĝi fontas en komunumo Bière, en kantono Vaŭdo, trafluas la komunumojn: Ballens, Apples, Pampigny, Chavannes-le-Veyron, Grancy, La Chaux (Cossonay), Dizy, Chevilly, La Sarraz kaj Ferreyres, kie ĝi alfluas Venoge en loko tiel nomata La Tine de Conflens. Ambaŭ riveroj formas tie akvofalojn. Apud la akvofalo de Venoge estas groto (ne aranĝita por turisma vizito, sed facile irebla).
Rivero Veyron ricevas la riveretojn: Etremble, Malagne, Morand, Lamponnex, Gèbre.
  • Rivero Molombe.
  • Rivero Arena.

Rivero Venoge inspiris versaĵon al la svisa aktoro, kantisto kaj komponisto Jean Villard Gilles (1895 - 1982).