Vufflens-la-Ville

komunumo de Svislando
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vufflens

Vufflens-la-Ville (malnova germanlingva nomo Wolflingen) estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 183 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Vufflens-la-Ville
Blazono de Vufflens-la-Ville
Blazono de Vufflens-la-Ville
Blazono de Vufflens-la-Ville
Vufflens-la-Ville
Vufflens-la-Ville
Vufflens-la-Ville
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 531051 / 158804 (mapo)46.5769444444446.5391666666667Koordinatoj: 46° 35′ N, 6° 32′ O; CH1903: 531051 / 158804 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1183
Areo 5,38 km²
Alteco 478 m super marnivelo
Poŝtkodo 1302
Komunumkodo 5503
Mapo de Vufflens-la-Ville
Mapo de Vufflens-la-Ville
Situa mapo de Vufflens-la-Ville
vdr

Geografio redakti

La komunumo Vufflens-la-Ville situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando ĉe la orienta bordo de la rivero Venoge en sudokcidento de la regiono nomita Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud), en distanco de proksimume 10 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Vufflens-la-Ville, kaj la vilaĝetoj Marteley kaj La Pale, kaj diversaj novaj loĝkvartaloj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,38 km², de kiuj 21,0% estas kovritaj de arbaro, 63,0% servas por agrikulturo kaj 13,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Vufflens-la-Ville limas en nordo al Penthaz, en nordoriento al Sullens, en oriento al Mex, en sudoriento al Villars-Sainte-Croix, en sudo al Bussigny-près-Lausanne, en sudokcidento al Aclens, kaj en nordokcidento al Gollion.

Trafiko redakti

En oriento de Vufflens-la-Ville pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Vallorbe. De la kantona ĉefvojo du konektaj vojoj kondukas al la vilaĝocentro kaj alia vojo kondukas al Aclens. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A1 estas Cossonay sur la teritorio de Penthaz 2 kilometrojn nordoriente kaj Villars-Sainte-Croix 2 kilometrojn sudoriente de la komunumo. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Yverdon-les-Bains.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Vufflens-la-Ville datiĝas el la jaro 1011 kiel villa Vuolflinges. En Vufflens-la-Ville estis trovitaj tombomonteto el la bronzepoko, restaĵoj de setlejo el la La-Tène-epoko, de romiaj konstruaĵoj kaj de tombokampo el la frua mezepoko. en la jaro 1011 la Abatejo Romainmôtier de la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo ricevis naŭ komunumteritoriojn en Vufflens-la-Ville. En la jaro 1096 en Vufflens-la-Ville estis fondita priorejo por administri la havaĵon de Romainmôtier en la regiono. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Vufflens-la-Ville apartenis al la Voktejo Laŭzano. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Cossonay, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti